*rul/i

*ruli

(tr)
1.
Antaŭenirigi objekton turnante ĝin ĉirkaŭ ĝi mem: ruli ŝtonon, ŝtipon, barelon antaŭ si; ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton, tra la vojo, al la sabloj [1]; tiam mi komencis ruladi min en la delikata libera sablo kaj turnoblovis ĝin alten en formo de grandaj kolonoj, kia danco tio estis! [2]; zonu vin per sakaĵo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolĉe, ĉar subite venos sur nin la pereiganto [3]; la maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon [4]; rozoj floris kaj tritikaj spikoj rulis ondojn da oro Marta ; la buŝo de l' poetoj pligrandigante rulas (rediras) tiun agon Ifigenio . VD:turni, volvi
2.
KOMP Plenumigi komputilan programon: mi rulis tiun teston sur ĉiuj platformoj; la programo bone ruliĝas per plej diversaj komputiloj; ĝi ne ebligas, ke pli ol unu fremda programo ruliĝu samtempe sur la maŝino [5]; por esti vera „libera programo” la fontprogramo devas esti disdonata kun la ruleblaj programoj [6].
angle:
1. roll 2. run (a program)
beloruse:
1. круціць, качаць 2. выконваць (праграму)
ĉeĥe:
kulit, kutálet, valit
france:
1. rouler, faire rouler 2. exécuter (info.)
germane:
1. rollen 2. ausführen, laufen lassen
hispane:
1. rodar 2. ejecutar
hungare:
1. görget, gurít 2. futtat (programot)
japane:
転がす [ころがす], うねらせる, ふるわせる, 実行する [じっこうする]
nederlande:
1. (doen) rollen, wentelen 2. uitvoeren
pole:
1. toczyć, turlać, rolować, obracać 2. wykonywać
portugale:
1. rolar 2. rodar
ruse:
1. катить, скатать (свиток и т.п.) 2. прогнать (программу)
slovake:
kotúľať, váľať
ukraine:
котити, виконувати (програму), скручувати, загортати, скочувати, валяти, катати, шкварити

rula

Rilata al rulado: la inkaoj ludis per rulaj ludiloj, tamen ne uzis la radon en maturaĝa kulturo [7]; la meleagro […] plenblovis sin kiel ŝipo kun etenditaj veloj, iris rekte al la anasido, kriis rulrule (per vibranta, kvazaŭ ruliĝanta krio), kaj lia kapo fariĝis tute ruĝa [8].
ĉeĥe:
valivý
france:
roulant
germane:
mit Rollen, Roll-, rollend, rollierend
hungare:
tekercs-, gurító, gurgulázó
pole:
toczący
ruse:
круглый, раскатистый, с руладами
slovake:
valivý

*rulo

1.
Cilindra peco de iu el diversaj aranĝaĵoj, funkcianta per rotacio ĉirkaŭ sia akso: la rulo de tajpilo (movanta la paperon); la rulo de farbilo; la rulo de fonografo; du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari [9]; kalandr/i = glad/rul/i: Glatigi tolaĵojn per forta premo helpe de rulo kaj premanta kestego, aŭ inter premcilindroj, kun aŭ sen varmego HejmVort . romantikaj orgenoj krome havas kresĉendorulon, kiu ebligas alŝalti iom post iom ĉiujn registrojn de la orgeno per rulo aŭ pedalo perpiede [10]; je antaŭelektita horo eksonas muziko mastrumata per stiftrulo [11].
2.
Rulado1: dum la ruloj kaj tordoj de la postaj kelkaj minutoj, la teno de Tarzan dekfoje malfirmiĝis, ĝis fine hazarda cirkonstanco de tiuj oftaj kaj variaj movoj donis al li novan dekstramanan fikson [12]; oni rulis Molière // en la neĝo por lin lavi // kaj per tio mem... ĉefverkon // oni tuj sukcesis havi! // „lava rulo“ de Molière.... [13]; mi rulfalis en nevideblan senfundaĵon [14]; KOMP la agoj por atingi tabelelementojn parte estas plenumataj dum la tradukado, kio konsiderinde plirapidigas la rulon de pretaj programoj [15]; li deziris denove vidi certan vicon de datumoj, kaj por ŝpari tempon li restartis la simuladon meze de ĝia rulo [16].
3.
Rulaĵo: tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj Marta ; draŝrulo [17]; antaŭtagmeze lernantoj metis rul-gazonon sur la asfalton [18].
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
10. Vikipedio, Orgeno
11. Vikipedio, Fluthorloĝo
12. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, ĉap. 12a
13. R. Schwartz: Verdkata Testamento, 1926
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 8a
15. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, p. 116
16. Vikipedio, Teorio de kaoso
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 41:30
18. Monato, Walter Klag: Verda ringo
afrikanse:
roll
albane:
rrotull
amhare:
ጥቅል
angle:
~o: run.
arabe:
لفة
armene:
գլորում
azerbajĝane:
rulon
bengale:
রোল
birme:
အလိပ်
ĉeĥe:
běh, chod, povel k zahájení činnosti
dane:
rulle
estone:
rull
filipine:
roll
france:
1. rouleau 2. roulement, roulis 3. rouleau
galege:
rolo
germane:
Rolle 1. Rolle, Walze 2. Rollen, Wälzen 3. Rolle, Bündel,
guĝarate:
રોલ
haitie:
woulo liv
haŭse:
yi
hinde:
रोल
hungare:
3. tekercs
igbe:
mpịakọta
irlande:
rolla
islande:
rúlla
japane:
ロール
jave:
muter
jide:
זעמל
jorube:
eerun
kanare:
ರೋಲ್
kartvele:
გააფართოვოს
kazaĥe:
орам
kimre:
gofrestr
kirgize:
айландыруу
kmere:
វិលជុំ
koree:
korsike:
tambour
kose:
umqulu
kroate:
svitak
kurde:
nanik
latine:
volumen
latve:
rullis
laŭe:
ມ້ວນ
litove:
ritinys
makedone:
ролна
malagase:
horonam-boky
malaje:
daftar
malajalame:
ഉരുളുക
malte:
romblu
maorie:
pukapuka
marate:
रोल
monge:
yob
mongole:
өнхрөх
nederlande:
3. rol
njanĝe:
mpukutu
panĝabe:
ਰੋਲ
paŝtue:
رول
pole:
1. walec 3. rulon, rolka, zwój, szpula
ruande:
umuzingo
ruse:
1. валик 2. качение, прокатка ~o: прогон. 3. свиток, свёрток, рулон
samoe:
taʻavale
sinde:
رول
sinhale:
රෝල්
skotgaele:
rolla
slovake:
bubon, kladka, valček
slovene:
rolo
ŝone:
rora
sote:
moqolo
sunde:
ngagulung
svahile:
orodha
taĝike:
лӯлапеч
taje:
ม้วน
tamile:
ரோல்
tatare:
ролл
telugue:
రోల్
ukraine:
рулон
urdue:
رول
vjetname:
cuộn
zulue:
qoqa

rulado

1.
Rula movo: li ruladis sin sur la planko [19]; ili ruladis siajn okulojn [20]; fundamenta postulo de ringuzado estas rotacio ĉirkaŭ la mano aŭ la korpo kaj rulado [21]; [li] elektis la datojn per rulado de ĵetkubo kaj eltirado de numeroj el ĉapelo. [22]; nokoj el tritiko […] estas faritaj per la rulado de iom da pasto per la polekso sur krado [23].
2.
MuzTerm MUZ Monotone ripetiĝanta bruo kvazaŭ de io ruliĝanta: tamburistoj […] batadis laŭtan ruladon [24]; la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn Marta ; generado de tremsonoj ĉe […] frapinstrumentoj: la sama surfrapejo estas kiel eble plej rapide ripete surfrapata, je knartambureto aŭ cimbalo tio estus tiel nomata rulado [25].
3.
KOMP Plenumigo de komputila programo: specialaj reĝistroj, indikantaj staton de la rulado, inter ili la reĝistro entenanta la adreson de tuj plenumota komando [26]; antaŭ rulado en modernaj operaciumoj kutime necesas agordi adresojn en la programo por interligi ĝin kun dinamikaj bibliotekoj aŭ por ebligi ruladon post meto de la programo ekde certa starta adreso [27].
4.
MAR Transversa balanco, kiun sentigas ŝipo sur la ondoj.
ĉeĥe:
koloratura (hlasu)
france:
roulade, roulement 3. exécution (info.) 4. roulis
germane:
1. Rollen, Wälzen 3. Ausführung 4. Rollen, Schlingern
hungare:
1. gördítés, gurítás 2. gurgulázás, pergés 4. dülöngélés
japane:
回転 [かいてん], 転がすこと [ころがすこと], 連続音 [れんぞくおと]
nederlande:
1. rollen 2. geroffel, loopje 4. slingeren (v.schip)
pole:
1. obracanie 2. rulada 3. wykonanie 4. przechylanie się na boki
ruse:
1. качение 2. раскат (грома и т.п.), рулада 4. качка
slovake:
gúľanie, váľanie
ukraine:
рулада, рулет

rulaĵo

Io rule volvita aŭ volvebla, tiel ke ĝi havas aŭ povas akcepti pli-malpli cilindran formon: prenu al vi libron-rulaĵon, kaj skribu en ĝin ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael [28]; en la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi [29]; oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo […] [30]; antaŭe ili sendis teleksojn, kiuj estis elpresitaj en 3 ekzempleroj, avantaĝo estis, ke por tio oni uzis rulaĵojn, tiel ke oni povis tondi tekstojn en necesa formato [31]; en Baduroc ili preparas la plej famajn kankro-rulaĵojn el la tuta regiono [32]; ne-japantradiciaj rulsuŝioj estas ekzemple kalifornia rulaĵo (uzanta avokadon) kaj aranea rulaĵo (uzanta molŝelan krabon) [33]. VD:bobeno, volvaĵo
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 36:2
29. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 10:7
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 6:2
31. MonatoS. Maul
32. R. Schwartz: Kankro-rulaĵoj, La nica literatura revuo, 4:6
33. Vikipedio, Suŝio
beloruse:
скрутак, сувой, рулон
france:
rouleau
germane:
Rolle, Walze
hungare:
tekercs
japane:
巻いたもの [まいたもの], 巻き物 [まきもの]
nederlande:
rol
pole:
rulon, rolka, zwój, szpula
ruse:
свиток, свёрток, рулет
ukraine:
рулон, згорток

ruliĝi

Moviĝi per rula movo:
a)
Antaŭeniĝi turniĝante ĉirkaŭ si mem: falinte li ruliĝadis de branĉo al branĉo; (figure) akvoj ruliĝas (fluas) al la maro [34]; (figure) oni diris, ke la ondoj, ruliĝantaj ĝis alte sur la sablon, fortiris lin [35]; (figure) la mara nebulo ruliĝadis (etendiĝis) super la akvo [36]; (figure) nuboj da fumo elruliĝis el la fenestroj.
b)
TRA Antaŭeniĝi sur ruliĝantaj radoj: sur la stratoj rapide ruliĝas la ĉaroj [37].
c)
Volviĝi kiel rulaĵo: sekiĝinta, ruliĝinta folio de tilio [38]; (figure) la ĉielo kuneruliĝos kiel skribrulaĵo [39].
d)
AVIMAR Transverse balanciĝi sur la ondoj: mia hejtisto iam perdis la ekvilibron pro neatendite peza ruliĝo de la ŝipo MortulŜip . VD:drivi1, giri, tangi

rotaciaj movoj de ŝipo: (x) ruliĝi, (y) tangi, (z) giri, jori
CC BY-SA 3.0  [40]
france:
s'enrouler, rouler (se déplacer en roulant), rouler sur soi
germane:
1.a rollen, sich wälzen 1.c rollen 1.d rollen, wanken
hungare:
1.a gurul, gördül 1.c tekeredik 1.d jobbra-balra dülöngél
japane:
転がる [ころがる], 転がって行く [ころがっていく], 進む [すさむ], うねって進む [うねってすすむ], 横揺れする [よこゆれする], 横転する [おうてんする]
nederlande:
1.a rollen 1.c rollen 1.d slingeren (v.schip)
nepale:
रोल
pole:
1.a toczyć się, turlać się, obracać się 1.b toczyć się, turlać się 1.c rolować się, zwijać się, zawijać się 1.d przechylać się na boki
ruse:
1.a катиться 1.c скататься, свернуться, свиваться 1.d качаться (на волнах)
ukraine:
котитися, виконуватися (про програму)

deruli

(tr)
Forigi, faligi rulante: Jakob […] derulis la ŝtonon de sur la aperturo de la puto [41]; (figure) hodiaŭ Mi derulis de vi la hontindaĵon de Egiptujo [42].
beloruse:
скачваць
ĉeĥe:
odvalit
france:
rouler (tr., d'un endroit)
hungare:
elgördít, elgurít, elhengerget
pole:
sturlać, wyturlać
ruse:
скатить
slovake:
odgúľať, odvaliť
ukraine:
відкочувати

deruliĝi

(ntr)
Fali ruliĝante: sur ŝiaj vangoj deruliĝis pezaj larmoj [43]; de tempo al tempo ia guto deruliĝis kaj restis pendante inter la longaj trunketoj de la herbo [44]; la akvo kun furioza bruego deruliĝas en defluejojn [45].
Rim.: Iafoje videblas tiaj uzoj: la interparolo glate deruliĝis [46] kun la senco „okazi“, „pasi“, „funkcii“. Tio aspektas paŭsaĵo de la franca lingvo kaj estas evitinda.
beloruse:
скачвацца
france:
rouler (intr., d'un endroit)
germane:
abrollen
hungare:
legördül, legurul, lefolyik
pole:
sturlać się, wyturlać się
ruse:
скатиться, скатываться

disruli

Malvolvi, etendi rulaĵon: ŝi […] elprenis grandan kunkunrulitan felon kaj disrulis ĝin [47]; (figure) malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj, bildoj, ravantaj bildoj disruliĝis [48].
beloruse:
раскручваць
france:
dérouler
germane:
ausrollen
pole:
roztoczyć

forruli

Rule forigi, formeti: (figure) vi forrulas ŝtonon de mia koro [49].
49. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
france:
rouler (enlever en faisant rouler)

kunruli

Ruli en unu tutecan rulon: [la] pentristo entrenis […] grandan pecon da kunrulita tolo [50]; en la tago, en kiu Ni kunrulos la ĉielojn, kiel kunruliĝas la skribvolvaĵoj [51].
50. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
51. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
beloruse:
скручваць, зьвіваць
ĉeĥe:
srolovat, svinout
france:
enrouler
germane:
zusammenrollen
japane:
巻きこむ [まきこむ]
pole:
zwinąć
slovake:
zvinúť
ukraine:
згортати, скручувати (у рулон)

kunruliĝi

Rule ĉirkaŭ si mem moviĝi aŭ kunpremiĝi: la knabino vidis knabon kunruliĝintan sur la benko [52].
beloruse:
скручвацца, зьвівацца
france:
se pelotonner, se rouler en boule
germane:
sich zusammenrollen
pole:
zwijać się w kłębek

kunrulo

KOMP Samtempa plenumo de pluraj programoj, kunuzantaj komunajn rimedojn: Rust estas ĝeneralcela, plurparadigma, tradukita programlingvo kreita de Mozilla por konsistigi „sekuran, kunrulan, praktikan lingvon“ [53].
angle:
concurrency
beloruse:
шматзадачнасьць, паралельнае выкананьне (праграмаў)
ĉeĥe:
souběžnost, součinnost
germane:
Parallelausführung, Threading
hispane:
concurrencia
hungare:
összeteker
japane:
同時実行 [どうじじっこう], 並行処理 [へいこうしょり]
pole:
współbieżność
ruse:
многозадачность
slovake:
súbežnosť, súčinnosť

rulĵeti

Faligante ruligi: mi rulĵetos vin de la rokoj [54].
germane:
hinabrollen, hinabwälzen
hungare:
felbuktat
japane:
転がし落とす [ころがしおとす]
pole:
rzucić z toczeniem się
ruse:
скатить

rultempa

KOMP Rilata al la periodo de programplenumo: rultempa eraro; prinotaj klasoj nun povas aperi antaŭ klas-, kamp- aŭ metoddeklaroj, oni mem deklaras la vivon de la prinotoj: dum traduktempo aŭ eĉ dum rultempo [55].
angle:
run-time
ĉeĥe:
dynamický
france:
d'exécution (info.)
germane:
Laufzeit
hispane:
de tiempo de ejecución
hungare:
futás alatti, futás közbeni
pole:
dynamiczny, w czasie wykonania
ruse:
динамический, времени выполнения
slovake:
dynamický
ukraine:
часу виконання

rulumi

KOMP En dialogo kun komputilo, ŝovi ekranon aŭ fenestron tra datumo kies ekrana prezento estas tro longa aŭ tro larĝa, tiel ke maleblas vidigi ĝin tute: la informan tekston rulumi for la ekrano [56].
Rim.: Tia ŝovo pensigas pri la Mezepokaj skribruloj, kiujn oni legis rulumante (transvolvante) la pergamenon de unu bastoneto al la alia. Laŭ PIV, rulumi = volvi (1).
angle:
scroll
ĉeĥe:
válet
france:
faire défiler (info.), dérouler (info.)
germane:
rollen, scrollen
hispane:
escrolear, desplazar
hungare:
görget
japane:
巻く [まく], 巻き上げる [まきあげる], スクロールさせる
nederlande:
scrollen
pole:
przewijać
ruse:
прокрутить, прокручивать
slovake:
gúľať
ukraine:
прокручувати (текст на екрані), скручувати, загортати

rulumskalo

KOMP Speco de rulumilo en interaga sistemo, ekrana zono ĉe fenestrorando, reprezentanta tutan dimension (vertikalan aŭ horizontalan) de la traktata datumo (teksto, bildo), kun ruluma kursoro, prezentanta la kurantan pozicion en la datumo. Tiu ruluma kursoro estas ŝovebla per la muso, kio ebligas rulumi la traktatan objekton.
angle:
scroll bar
ĉeĥe:
pásmo posunu dat
france:
ascenseur (info.)
germane:
Rollbalken, Scrollbalken
hispane:
barra de desplazamiento
hungare:
görgetősáv
japane:
スクロールバー
nederlande:
scrolbalk
pole:
suwak przewijania
ruse:
линейка прокрутки
slovake:
pásmo posunu dát

administraj notoj

~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas dua fontindiko.
kun~iĝi: Mankas dua fontindiko.
kun~o: Mankas dua fontindiko.
~ĵeti: Mankas dua fontindiko.
~tempa: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas dua fontindiko.
~umskalo: Mankas fontindiko.
~umskalo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.