*sum/o PV

*sumo

1.
MAT
a)
[1] Rezulto de adicio: 5 estas la sumo de 3 kaj 2; (figure) Helga prezentis al si tage kaj nokte la tutan sumon de ŝia feliĉo [2]; la sumon de `a` kaj `b` oni signas per `a+b`, kaj la sumon de ĉiuj termoj en familio `(a_i)_(i in bb I)` per `sum_(i in bb I)a_i`; sumo de vektoroj, matricoj, polinomoj.
b)
(de konverĝa serio) Limeso de la vico de ties partaj sumoj: se `|q| lt 1`, la sumo de la serio kun ĝenerala termo `q^n` estas `(1-q)^-1`.
Rim.: Sumo de serio estas konceptebla kiel sumo de senfina nombro da termoj. Oni ĝin ofte signas per `u_0+u_1+u_2,...``sum_(n in NN)u_n`.
c)
(de vektoraj subspacoj) La vektora subspaco, naskita de ilia kunaĵo: ĉiu elemento `x` de la sumo de subspacoj `(bb U_i)` esprimiĝas kiel sumo de finia nombro de vektoroj `x_i in bb U_i`; la sumo de du neegalaj vektoraj rektoj estas vektora ebeno. VD:rekta.
2.
Monsumo: prenu duoblan sumon en viajn manojn [3]; per granda sumo mi akiris tiun civitanecon [4]; devontigi sin […] al la pagado de grandaj sumoj [5].
afrikanse:
totale
albane:
totale
amhare:
ጠቅላላ
angle:
sum 1.a sum (of numbers) 1.b sum (of a series) 1.c sum (of vector subspaces)
arabe:
الكل
armene:
ընդհանուր
azerbajĝane:
ümumi
beloruse:
сума
bengale:
মোট
birme:
စုစုပေါင်း
bosne:
ukupno
ĉeĥe:
obnos, součet, suma, úhrn, částka
ĉine:
总和 [zǒnghé], 總和 [zǒnghé], 总数 [zǒngshù], 總數 [zǒngshù], 数额 [shùé], 數額 [shùé], 知識大全 [zhīshidàiquán], 知识大全 [zhīshidàiquán], 金額 [jīné], 金额 [jīné], 和数 [héshù], 和數 [héshù]
dane:
samlede
estone:
kokku
eŭske:
guztira
filipine:
kabuuan
france:
somme 1.a somme (de nombres) 1.b somme (d'une série) 1.c somme (de sous-espaces vectoriels)
galege:
total de
germane:
Summe 1.a Summe (von Zahlen), Ergebnis 1.b Summe (von einer Reihe) 1.c Summe (von Teilräumen)
guĝarate:
કુલ
haitie:
manm
hinde:
संपूर्ण
hispane:
suma
hungare:
1.a összeg (számoké) 1.b összeg (sorozaté) 1.c összeg (lineáris altéré) 2. pénzösszeg
igbe:
mkpokọta
irlande:
iomlán
islande:
alls
japane:
合計 [ごうけい]
jave:
gunggung
jide:
גאַנץ
jorube:
lapapọ
kanare:
ಒಟ್ಟು
kartvele:
სულ
kazaĥe:
жалпы
kimre:
cyfanswm
kirgize:
жалпы
kmere:
ចំនួនសរុប
koree:
korsike:
tutali
kose:
iyonke
kroate:
ukupan
kurde:
hemî
latine:
totalis
latve:
kopējais
laŭe:
ຈໍານວນທັງຫມົດ
litove:
visas
makedone:
Вкупно
malagase:
tanteraka
malaje:
jumlah
malajalame:
മൊത്തം
maorie:
katoa
marate:
एकूण
monge:
tag nrho
mongole:
нийт
nederlande:
som
nepale:
कुल
njanĝe:
okwana
okcidentfrise:
https://googleads.g.doubleclick.net/
panĝabe:
ਕੁੱਲ
paŝtue:
ټول
pole:
suma 1.a suma (liczb) 1.b suma (szeregu) 1.c suma (podprzestrzeni liniowych)
ruande:
yose hamwe
ruse:
сумма 1.a сумма (чисел) 1.b сумма (ряда) 1.c сумма (векторных подпространств)
samoe:
atoa
sinde:
ڪل
sinhale:
මුළු
skotgaele:
gu h-iomlan
slovake:
suma, súhrn, súčet, úhrn
slovene:
objav
somale:
wadarta
ŝone:
muunganidzwa
sote:
kakaretso
svahile:
jumla
taĝike:
умумии
taje:
ทั้งหมด
tamile:
மொத்த
tatare:
Барлыгы
telugue:
మొత్తం
ukraine:
спільну
urdue:
کل
uzbeke:
jami
vjetname:
tổng số
zulue:
inani

sume

1.
Ĉion adiciante: viro tre altkreska […] havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar [6]; en la daŭro de tuta semajno ĉiuvespere […] li rakontis al li, tio estas sume sep historioj [7]; sume kiom mi ŝuldas [8]? la domo ne estis granda, sume havis eble du-tri ĉambrojn [9].
2.
Ĉion konsiderante: mi estas tre tedita de […] iliaj koketoj, de iliaj ĵaluzoj, de iliaj disputoj, […] sume, ĉi tiuj du junulinoj komencas tre tedi min [10]; sume kaj resume, mi eksciis, ke li havas ĝuste la saman kormalĝuston kiel mi [11]; kiel ni povas vivi sume kaj komune tiel [12]? SIN:entute
beloruse:
у суме, агулам, у выніку (падсумоўваньня)
ĉeĥe:
celkem, dohromady, souhrnně, vcelku, úhrnem
ĉine:
总共 [zǒnggòng], 總共 [zǒnggòng], 一共 [yīgòng], 共計 [gòngjì], 共计 [gòngjì]
france:
2. en tout, en somme, au total
germane:
1. insgesamt 2. im Ganzen betrachtet
hispane:
2. en suma, en total
hungare:
1. összesen 2. összességében
japane:
合計で [ごうけいで], 合わせて [あわせて]
pole:
ogółem, w sumie
ruse:
в сумме, суммарно, в итоге, итого, в общей сложности, всего
slovake:
dohromady, dovedna, sumárne, vcelku
ukraine:
сумарно, у підсумку, разом, всього

sumi

Konsistigi la sumon de io; esti entute: ĝia jarbudĝeto kune […] sumis apenaŭ dek milionojn da dolaroj [13]; nuntempe la CO2-kvanto sumas je 380 ppm kontraste al 270 ppm de la antaŭindustriaj tempoj [14]; [la] indiĝena komunumo sumas […] dek mil parolantojn [15]; damaĝoj kaŭzitaj de fungoj al tritiko, rizo kaj maizo sumas jare je 60 miliardoj da dolaroj [16]. VD:ampleksi, atingi3, enteni, nombri2, rezulti
13. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj
14. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005
15. Monato, José Leite de Oliveira Junior: Ĉu lingvoj formortu?, 2006
16. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
beloruse:
быць у суме, налічваць, складаць (у суме)
germane:
sich addieren, in Summe ergeben
pole:
liczyć, zliczać

sumero

beloruse:
складнік сумы
ĉeĥe:
prvek součtu, sčítanec
ĉine:
加数 [jiāshù], 加數 [jiāshù], 被加数 [bèijiāshù], 被加數 [bèijiāshù], 被加項 [bèijiāxiàng], 被加项 [bèijiāxiàng]
germane:
Summand
hispane:
sumando
hungare:
összeadandó, tag
japane:
項目 [こうもく]
pole:
składnik sumy
slovake:
prvok súčtu, sčítanec

sumigi

Adicii: en la vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon [18]; skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin [19]; (figure) sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero [20].
18. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
19. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.
20. La Nova Testamento, Efesanoj 1:10
beloruse:
падсумоўваць, вылічаць суму
ĉeĥe:
nechat sečíst
france:
sommer
germane:
summieren
hispane:
sumar
hungare:
összead, összegez
japane:
合計する [ごうけいする]
nederlande:
optellen, sommeren
pole:
sumować, dodawać
ruse:
суммировать
slovake:
spočítať, zhrnúť, zrátať
ukraine:
підсумовувати, підбивати підсумок

*resumi [21]

(tr)
=resum·i
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe re-.
beloruse:
рэзюмаваць, абагульняць
japane:
合計し直す [ごうけいしなおす]
pole:
reasumować, streszczać, rekapitulować

monsumo

Ia, iom granda kvanto da mono; sumo2: oni parolas pri procentedono de monsumoj, pri aĉeto de akcioj al la Societo [22]; [mi] deprenis mian ĉapon kaj enŝutis la tutan kolektitan monsumon [23]; ŝi komencis senti, ke malgrandas la donacoj kiujn ŝi ricevas kompare kun la supoze altaj monsumoj fordonitaj al Eŭlalia [24].
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
23. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
24. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: Sur la Vojo de Svan, 2015-2017
beloruse:
грашовая сума, сродкі (грашовыя)
ĉine:
金額 [jīné], 金额 [jīné], 款項 [kuǎnxiàng], 款项 [kuǎnxiàng], 款子 [kuǎnzi]
france:
montant, somme d'argent
germane:
Geldsumme, Betrag (Geld), Geldbetrag
japane:
金額 [きんがく]
pole:
kwota, suma pieniędzy

vendosumo

EKON La monsumo per ĉiuj vendoj de iu entrepreno en difinita tempo: la kompanio nun havas 580 vendejojn en Tokio kaj […] kompare kun marto 2003 ĝia vendosumo kvarobliĝis [25]; pasintjare la totala vendosumo de sociaj konsumaĵoj en Ŝanhajo estis 159 miliardoj da juanoj [26]; la jara tutmonda vendosumo de loteriaj biletoj superas 70 miliardojn da usonaj dolaroj [27]; venis unu katastrofa novaĵo post la alia: […] falo de la [vendosumo], malbonaj rezultoj […], bankkreditoj kiuj baldaŭ atingos sian limdaton [28].
angle:
turnover, revenue, sales
beloruse:
выручка (грошы ад продажаў)
ĉine:
營業額 [yíngyèé], 营业额 [yíngyèé], 交易額 [jiāoyìé], 交易额 [jiāoyìé], 銷售收入 [xiāoshòushōurù], 销售收入 [xiāoshòushōurù]
france:
chiffre d'affaires
germane:
Umsatz, Erlös
japane:
売上高 [うりあげだか]
pole:
kwota sprzedaży
ruse:
выручка

parta sumo

MAT[29]
(de serio `u`, je ordo `n`) La sumo `u_0+u_1+...+u_n`.
angle:
partial sum (of a series)
beloruse:
сума частковая
france:
somme partielle (d'une série)
germane:
Teilsumme (von einer Reihe)
hispane:
suma parcial (de una serie)
hungare:
részösszeg
pole:
suma częściowa (szeregu)
ruse:
частичная сумма (ряда)

administraj notoj

~ero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~i : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
parta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.