*gut/i PV
*guti ↝
(ntr)
-
Deflui, fali pogute:
de la rozfolioj ankoraŭ gutas roso;
larmoj gutis de ŝiaj vangoj;
ne gutas mielo el la ĉielo
(neniu akiro sen laboro)PrV
;
subite ekgutis pluvo;
malpacema virino estas kiel konstanta gutado
[1]
ŝviti.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:13
- angle:
- drop
- bulgare:
- капя
- ĉeĥe:
- kapat
- france:
- goutter, dégoutter
- germane:
- tropfen
- hispane:
- gotear
- hungare:
- csepeg ne ~as mielo el la ĉielo: nem hullik manna az égből
- katalune:
- degotar, gotejar ne ~as mielo el la ĉielo: les garrofes no cauen del cel
- nederlande:
- druppelen
- portugale:
- gotejar, pingar
- ruse:
- капать (падать каплями)
- slovake:
- kvapkať
- svede:
- droppa
*guto [2]
↝ 
- 1.
- Globeto, malgranda ero, kiu defluas el fluaĵo: guto de pluvo, de sango, de ŝvito; eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitanPrV ; ŝviti per dikaj gutoj; verŝi guton post guto.
- 2.
- Malgranda kvanto da fluaĵo: guto da vino, da akvo, da veneno; restas ankoraŭ kelkaj gutoj en la fundo de la glaso; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistusPrV ; maro estas nur gutaroZ .
- 3.
- (figure) Iometo da io abstrakta: la publiko ne faras al si la demandon ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi spritaj mokoj [3]; pli helpas guto da feliĉo ol barelo da saĝoPrV .
2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
gut'o
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1
- bulgare:
- капка
- ĉeĥe:
- guta, kapka
- france:
- goutte
- germane:
- Tropfen
- hispane:
- gota
- hungare:
- csepp sen ~oj malgrandaj maro ne ekzistus: cseppből lesz a tenger
- katalune:
- gota sen ~oj malgrandaj maro ne ekzistus: tota pedra fa paret
- nederlande:
- druppel
- portugale:
- gota, pingo
- ruse:
- капля
- slovake:
- guta, kvapka
- svede:
- droppe
gut
↝ 
gutigi
(tr)
- Faligi gutojn, verŝi pogute: la folioj post la pluvo gutigas la akvon per milkoloraj perloj.
- ĉeĥe:
- kapat (něco), lít po kapkách
- france:
- égoutter, verser goutte à goutte
- hispane:
- escurrir, verter gota a gota, destilar (sentido de rezumar)
- hungare:
- csepegtet
- katalune:
- destil·lar
- nederlande:
- doen druppen
- portugale:
- pingar
- ruse:
- капать (ронять капли)
- slovake:
- liať po kvapkách
gute, pogute
- Guto post guto, iom post iom malrapide: verŝi pogute; feliĉo venas gute, malfeliĉo venas fluePrV .
- ĉeĥe:
- po kapkách
- france:
- goutte à goutte
- germane:
- tropfenweise
- hispane:
- gota a gota
- hungare:
- cseppenként, apránként
- katalune:
- de gota en gota, de mica en mica
- nederlande:
- druppelsgewijs
- portugale:
- gota a gota
- ruse:
- по капле
- slovake:
- po kvapkách
deguti
(ntr)
- Fali gutante: unu sangoguto, vere nur unu sola, degutis de la blanka ĉefplumo [de la anĝela flugilo] [5]; li per unu mano kaptis la oleon degutantan de la pano [6]; (figure) kiam li respondis, malŝato kaj malaprobo kvazaŭ degutis el liaj vortoj [7].
5.
H. C. Andersen, trad. K. Knopf:
Malica princo, Dansk Esperanto-Blad, 1942-11
6. M. Müller, trad. V. Lutermano: Malsatartisto, [2002]
7. A. García Fumero: Releviĝo, Monato, 1998-01
6. M. Müller, trad. V. Lutermano: Malsatartisto, [2002]
7. A. García Fumero: Releviĝo, Monato, 1998-01
- ĉeĥe:
- kanout, okapávat, skapávat
- france:
- goutter (de qc), dégoutter, couler (goutte à goutte)
- germane:
- herunter tropfen
- hispane:
- gotear de
- hungare:
- lecsepeg
- katalune:
- degotar
- slovake:
- odkvapkávať
traguti ↝
(x)
-
Traflui tra iu materialo kaj transe guti:
pluvo tragutas tra la tegmento.
liki
- ĉeĥe:
- prokapávat, zatékat
- france:
- s'infiltrer, traverser (liquide)
- hispane:
- infiltrarse, filtrarse
- slovake:
- prekvapkávať