*juĝ/i UV

*juĝi

1.
(tr)
JUR Laŭleĝe kaj jure decidi, ĉu iu estas kulpa aŭ ne, prava aŭ ne: homo, kiun oni devas juĝi estas juĝoto [1]; ili ne venis, kaj ĉiu pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite Chassié aperis kiel ilia defendanto [2]; ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj [3]; la reĝo kunvokis dudek konsilistojn por juĝi la marŝalon, ili kondamnis lin [4]; jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis [5]; kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi PrV ; ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas PrV . VD:arbitracii, verdikti
2.
(x)
Esplori aferon, libron ktp, kaj esprimi sian opinion pri tio; prijuĝi: oni juĝu ne l' aŭtoron, sed la verkon [6]; [ili] juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo [7]; ni volas ĉion juĝi nur laŭ niaj kutimoj [8]; oni prezentis al vi la aferon kiel ion teruran, [sed] estu paciencaj, aŭskultu kaj juĝu [9]; ni memoru, ke pri niaj agoj la estonteco severe nin juĝos [10]; la libristo […] juĝis la literaturan laboron de Marta Marta ; juĝu mem, mia kara, kiel do [11]? per unu rigardo, la praktikisto juĝis la staton de la malsanulo [12]; Viktoro haltis momente por juĝi la efekton faritan [13]; ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu PrV ; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero PrV ; pri propra afero neniu juĝas libere PrV . VD:kritiki, rezoni, taksi, trovi
angle:
judge
beloruse:
судзіць
bretone:
barn
ĉine:
判断 [pànduàn], 判定 [pàndìng], 論斷 [lùnduàn], 判 [pàn]
france:
juger 2. estimer
germane:
1. urteilen, richten 2. beurteilen, einschätzen, rezensieren
hebree:
לשפוט \שפט\, לדון (לשפוט), לחרוץ דין \חרץ\, לפסוק \פסק\
hispane:
juzgar
hungare:
1. ítél, ítélkezik, bíráskodik 2. ítél (minősít), megítél
itale:
giudicare
japane:
裁判する [さいばんする], 裁く [さばく], 判断する [はんだんする], 判定する [はんていする], 審判する [しんぱんする]
nederlande:
2. oordelen, beoordelen
portugale:
julgar
ruse:
1. судить, осудить, выносить приговор, вынести приговор 2. судить, обсуждать, решать, полагать, считать
svede:
1. döma 2. bedöma
ukraine:
судити, виносити вирок, судити, обговорювати, вирішувати, думати, вважати

juĝo

1.
Ago juĝi, juĝado: [tiu ideo devas] trairi la juĝon de la publiko DL ; homo klera, kiu kuraĝas havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke […] [14]; fripona atestanto mokas juĝon [15]; jen mi jam estas transdonita al la juĝo [16]! la dua juĝo devis esti simpla formulaĵo [17]; mondfina, lasta juĝo [18]; kiu komencas juĝon (proceson) iras sub jugon PrV ; juĝo komencita paciĝon ne malhelpas PrV .
2.
Rezulto de la ago juĝi, juĝaĵo: la juĝo kondamnis lin al morto [19]; ellabori al si tute klaran juĝon pri io [20]; mi petis ĉiujn amikojn […] esprimi ilian juĝon DL ; elparoli juĝon pri ŝia estont[eco] Marta ; kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la artistaj kapabloj de Marta Marta ; propran juĝon en la kapo tenu Hamlet ; kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj PrV . SIN:verdikto
beloruse:
суд, суджэньне
bretone:
barnadenn, barnedigezh
ĉine:
判决 [pànjué], 判断 [pànduàn], 論斷 [lùnduàn], 評論文章 [pínglùnwénzhāng]
france:
jugement
germane:
Urteil, Beurteilung
hebree:
דין, משפט, שפיטה, פסק דין
hispane:
juicio
hungare:
ítélkezés, megítélés
itale:
giudizio
japane:
裁判 [さいばん], 裁き [さばき], 判断 [はんだん], 判定 [はんてい], 審判 [しんぱん]
nederlande:
oordeel
portugale:
julgamento
ruse:
1. суд (действие) 2. суждение
svede:
dom
ukraine:
суд, судження, вирок

juĝa

Jura, koncernanta procesojn kaj juĝojn: juĝa disputo [21]; la juĝisto […] diros al vi la juĝan decidon [22]; mi faru juĝan analizon koncerne vin [23]; juĝe batali kun iu [24]; ĉu tio estas juĝa esploro [25]? juĝa aŭskultado [26]; mi mem vidis juĝan proceson, kiam [li] estis akuzita [27]; pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento PrV .
beloruse:
судовы
france:
juridique
germane:
~a esploro: gerichtliche Untersuchung. ~a aŭskultado: Gerichtsanhörung.
hebree:
משפטי
hispane:
judicial
hungare:
ítélkezési, bírói, jogi
itale:
giuridico
japane:
裁判の [さいばんの]
nederlande:
gerechtelijk
portugale:
jurídico
ruse:
судебный
ukraine:
судовий

juĝejo

JUR Loko kaj tie funkcianta administro por juĝado; tribunalo: mi plendos al la juĝejo [28]; ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj [29].; la juĝejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la juĝoton [30]; distrikta juĝejo [31]; juĝeja servisto [32].
beloruse:
суд, месцазнаходжаньне суда
bretone:
lez-varn (lec'h)
ĉine:
法庭 [fǎtíng], 法院 [fǎyuàn], 庭 [tíng], 审判室 [shěnpànshì]
france:
tribunal
germane:
Gericht
hebree:
בית משפט, בית דין
hispane:
tribunal (lugar)
hungare:
bíróság
itale:
tribunale
japane:
裁判所 [さいばんしょ]
nederlande:
rechtszaal
portugale:
tribunal, fórum
ruse:
суд (место)
svede:
domstol
tibete:
ཁྲིམས་ཁང་
ukraine:
суд (будинок суду)

juĝisto

JUR Homo, kies oficiala ofico estas juĝi: mi havas la honoron prezenti min: juĝisto de la ĉi tiea juĝejo [33]; se la juĝistoj postulas vian ateston, vi estos sciigita [34]; la registaroj de la du landoj, ne povante interkonsenti, transdonis la problemon al neŭtrala arbitracia juĝistaro (vd arbitracianto) [35]; esplorjuĝisto [36]; pacjuĝisto [37]; (vd mediaciisto); venos ŝtelisto al la juĝisto PrV .
angle:
pac~isto: justice of the peace.
beloruse:
судзьдзя
bretone:
barner
ĉine:
仲裁人 [zhòngcáirén], 法官 [fǎguān]
france:
juge
germane:
Richter arbitracia ~istaro: Schiedsgericht. esplor~isto: Ermittlungsrichter. pac~isto: Friedensrichter.
hebree:
שופט, דיין
hispane:
juez
hungare:
bíró pac~isto: békebíró.
itale:
giudice
japane:
裁判官 [さいばんかん], 判事 [はんじ], 審判員 [しんぱんいん], アンパイア
nederlande:
rechter pac~isto: vrederechter.
portugale:
juiz
ruse:
судья pac~isto: мировой судья.
svede:
domare
tibete:
ཁྲིམས་དཔོན་
ukraine:
суддя

aljuĝi

(tr)
Asigni al iu ion (per juĝo): mi aljuĝis la unuan premion al la leporo kaj la duan al la limako [38]; la kvar aliajn Nobel-premiojn […] aljuĝas svedaj akademioj [39]; [vi] devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi [40]; la Internacia Mona Fonduso […] aljuĝis prunton je 4 miliardoj da eŭroj al la islanda ŝtato [41]; la rezultato de l’ proceso […] dependas, grandaparte, de […] neprecizaj dokumentoj aŭ, pliĝuste, de la senco kaj signifo, kiujn la juĝistaro aljuĝos rilate al iuj geografiaj detaloj en ili [42]; al la bretona reĝo Salomon oni aljuĝas la fondon de gimnazio por kanonikoj [43]. VD:aldifini, alskribi, atribui, imputi
beloruse:
прысуджать
ĉine:
归因 [guīyīn]
france:
adjuger, attribuer
germane:
zuerkennen, zusprechen, verleihen (Preis)
hispane:
adjudicar, otorgar
hungare:
odaítél, neki ítél
itale:
aggiudicare, attribuire (tramite giudizio), assegnare
japane:
判決する [はんけつする], 宣告する [せんこくする], 裁定する [さいていする], 授与する [じゅよする]
nederlande:
toewijzen, toekennen
portugale:
adjudicar
ruse:
присудить
svede:
tilldöma
ukraine:
присуджувати

antaŭjuĝi

(tr)
Anticipe juĝi sen sufiĉa informiĝo: ne antaŭjuĝu, patrino, mi petegas vin [44]; ni ne antaŭjuĝu, oni devas antaŭe sondi la princon [45]; mi jam antaŭjuĝis lin venkita ­ [46]; la polico notis tiujn faktojn, […] sen antaŭjuĝi, ĉu utilos aŭ ne [47].
france:
préjuger
germane:
vorverurteilen
hispane:
prejuzgar
hungare:
hamar ítél, prejudiál
itale:
aver pregiudizio, farsi pregiudizio
portugale:
prejulgar
ruse:
судить заранее, предрешать
ukraine:
бути упередженим

antaŭjuĝo

Tro frua juĝo, opinio farita sen kono de la afero: zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco [48]; (figure) glacia tavolo da antaŭjuĝoj [49]; mi estis certa, ke vi estas super ĉiuj antaŭjuĝoj [50]. VD:opinio, supozo
48. La Nova Testamento, I. Timoteo 5:21
49. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
50. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 21a, p. 136a
angle:
prejudice
beloruse:
забабоны, прымхі
bretone:
rakvarn
ĉine:
偏見 [piānjiàn], 成見 [chéngjiàn]
france:
préjugé
germane:
Vorurteil
hebree:
דעה קדומה
hispane:
prejuicio
hungare:
előítélet
itale:
pregiudizio, preconcetto
nederlande:
vooroordeel
portugale:
preconceito
ruse:
предрассудок
ukraine:
передсуд, упередження

misjuĝi

(tr)
Malĝuste, maltrafe juĝi: Dio pardonu min, se mi ŝin misjuĝas [51]; Reĝo Karlo ankaŭ informiĝas, ke li misjuĝis la senkulpan Elegaston [52]; se li misjuĝas la alton de la pilko, lia antaŭen-svingo estos aŭ tro alta aŭ tro malalta [53].
51. M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, 2005
52. Monato, Donald Broadribb: Mezepoka nederlanda kavalirromano, 2012
53. Monato, Vus-Tit Zik: Iom da historio kaj iom da fiziko, 2009
beloruse:
судзіць (несправядліва, перадузята)
germane:
falsch urteilen
itale:
giudicare male
portugale:
julgar mal

prijuĝi

(tr)
Juĝi2: ili […] tute ne volis prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn EE ; tion ĉi ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe [54]; la knabo havas talenton, kvankam mi ne povas prijuĝi, ĉu ĝi estas vere granda [55].
54. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
55. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
beloruse:
судзіць, меркаваць, абмяркоўваць
ĉine:
評價 [píngjià], 判定 [pàndìng], 評定 [píngdìng], 評審 [píngshěn], 判决 [pànjué]
france:
estimer (juger), juger (estimer)
germane:
beurteilen
hebree:
לשפוט \שפט\
hungare:
megítél
itale:
giudicare (valutare)
japane:
判断する [はんだんする], 判定する [はんていする], 批評する [ひひょうする], 批判する [ひはんする]
nederlande:
beoordelen
portugale:
ajuizar
ruse:
судить (о чём-л.)
svede:
bedöma
ukraine:
судити (про когось, щось), осуджувати

senantaŭjuĝa

Kiu ne havas antaŭjuĝon, kiu juĝas neŭtrale, post senpartia ekkono de la afero: senantaŭjuĝa homo EE ; senantaŭjuĝa ekzameno montras, ke... [56]; liaj propra fantaziemo kaj scivolemo pri misteraj aferoj inklinigis lin aŭskulti […] kun senantaŭjuĝa atento [57]. VD:objektiva, senpartia2
56. P. Giannelias: La tervalora imposto, Norda Prismo, 1957:4
57. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
ĉine:
受格 [shòugé], 客觀 [kèguān], 与事实有关 [yǔshìshíyǒuguān], 沒有偏差 [méiyǒupiānchā], 无偏见 [wúpiānjiàn]
france:
dépourvu de préjugés
germane:
vorurteilsfrei, unparteiisch, unvoreingenommen, unbefangen, objektiv, sachlich

juĝokostoj

JUR
La leĝe difinitaj kostoj de iu proceso: kondamni iun al la juĝokostoj PV .
beloruse:
судовыя выдаткі
bretone:
mizoù (barnedigezh)
france:
dépens
germane:
Gerichtskosten
hispane:
costas judiciales, costas procesales
hungare:
perköltségek
itale:
spese legali
ruse:
судебные издержки

juĝa afero

JUR Proceso1: la Luksemburga juĝistaro oficiale konfesis la ekzistadon de la grafologio […] en unu juĝa afero [58]; en mia juĝa afero mi estas refutata [59]; ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero [60].
beloruse:
справа (судовая)
france:
affaire en justice
germane:
Gerichtssache
ruse:
судебное дело , судебный процесс

administraj notoj

~okostoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.