kontempl/i SPV
kontempli
(tr)
-
Rigardi longe, pripense,
absorbite:
Jano kontemplis la foton, ĝi efektive estis admirinda
[1];
kiuj, laŭ vi, estas veraj filozofoj? – personoj kiuj kontemplas la veron
[2];
ŝi kontemplis [ŝin] minuteton kvazaŭ mirante, ke tia mizera insekto
kapablas havi civilizitajn sentojn
[3];
mediteme kontemplante akvon, ŝaŭmantan laŭ ŝtonoj, la afrikano
subite eksentis sur si ies rigardon
[4];
bona okazo por kontempli unurigarde la staton de la studoj pri tiu temo estas nun
la Encyclopedia of Witchcraft
[5].
admiri, atenti, ekzameni1, esplori, konsideri, mediti, observi1
1.
Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvin
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 13
4. I. Efremov, trad. J. Finkel: La nebulozo de Andromedo, ĉapitro 11a. - 2006
5. Monato, Armando Zecchin: La sorĉistin-persekutoj: rerigardo kaj reinterpretoj, 2008
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvin
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 13
4. I. Efremov, trad. J. Finkel: La nebulozo de Andromedo, ĉapitro 11a. - 2006
5. Monato, Armando Zecchin: La sorĉistin-persekutoj: rerigardo kaj reinterpretoj, 2008
- angle:
- to contemplate to contemplate
- beloruse:
- сузіраць
- ĉeĥe:
- hloubat, přemítat, rozjímat o něčem
- ĉine:
- 沉思 [chénsī]
- france:
- contempler
- germane:
- nachdenken, sinnen, erwägen, betrachten (gedanklich), seinen Gedanken nachhängen, innere Einkehr halten, beschauen, versinken (in Gedanken)
- japane:
- 熟視する [こなしする], 観照する [かんしょうする], 沈思黙考する [しずおもだまこうする], 瞑想する [めいそうする]
- nederlande:
- mediteren, contempleren
- pole:
- kontemplować
- ruse:
- созерцать
- slovake:
- kontemplovať, meditovať
kontemplado
-
Observado kaj enpensiĝo, meditado:
bruaj voĉoj ĝenas ĝuan kontempladon
[6];
[li] abrupte metis finon al sia kontemplado por ekpaŝi
[7];
li pasigis plurajn jarojn de sola vivo, sindonanta al kontemplado
kaj verkado
[8];
mirinde, […] ke post kontemplado pri kio estas dia, kiam oni revenas al
la homa mondo oni agas maldece
[9].
admiro, atento, fascino, intereso2, konsidero, konsterno
6.
Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1
7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
8. C. Marvin, trad. rB: ...Al Ghazali, Hilelisto, 2003-04-15, numero 32a
9. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
8. C. Marvin, trad. rB: ...Al Ghazali, Hilelisto, 2003-04-15, numero 32a
9. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
- angle:
- contemplation
- beloruse:
- сузіраньне, разгляданьне
- ĉeĥe:
- kontemplace, přemítání, rozjímání
- ĉine:
- 静修 [jìngxiū], 专心 [zhuānxīn]
- france:
- contemplation
- germane:
- innere Einkehr, gedankliche Betrachtung, Kontemplation, Andacht, Innenschau, Versunkenheit, innere Versenkung
- japane:
- 熟視 [じゅくし], 観照 [かんしょう], 観想 [かんそう], 沈思黙考 [ちんしもっこう], 瞑想 [めいそう]
- nederlande:
- meditatie, contemplatie
- pole:
- kontemplacja
- ruse:
- созерцание
- slovake:
- meditácia, rozjímanie