*konstat/i

*konstati

(tr)
Rekoni fakton kiel senduban: la kuracisto tuj alvokita nur povis konstati la morton [1]; li estis […] ne tre klera: oni tuj povis konstati, ke ne edukis lin doktoro [2]; oni volis konstati ĉu ni ne kaŝis tie kelkajn diamantojn [3]; ĉion kritiki, konstati mankojn tie, kie aliaj homoj kredas vidi belecojn, ĉu tio ne donas plezuron [4]? ĉu la sonado venas el ĝia kapon ĉu el la kavita trunko, tion li ankoraŭ ne povas konstati kun plena certeco [5]; la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni [6]; [li] ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj [7]; ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco […] lingvo internacia estas tute ebla [8]; adapti la paroladon al la konstatitaj bezonoj [9]; la doktoro konstatis en ŝia koro signojn de negravaj angiaj lezaĵoj [10]; li konstatis mem la eksterordinaran similecon, kiu ekzistas inter lia filo kaj la patro de Fernando [11]. VD:agnoski, diagnozi, eltrovi, malkovri3, registri2, rimarki1
angle:
acertain to be true by experiment or investigation, establish to be a fact, find to be true
beloruse:
канстатаваць
ĉine:
发觉 [fājué], 使定位 [shǐdìngwèi], 坚称 [jiānchēng], 強調說明 [qiángdiàoshuōmíng], 止动 [zhǐdòng], 着重指出 [zhuózhòngzhǐchū], 鎖緊 [suǒjǐn]
france:
constater
germane:
feststellen, konstatieren, bestätigen, gewahr werden
hispane:
constatar
japane:
確認する [かくにんする], 確かめる [たしかめる], 確証する [かくしょうする]
katalune:
constatar
nederlande:
constateren
pole:
konstatować, stwierdzać, ustalać
portugale:
constatar, verificar, reconhecer, achar, averiguar, apurar
rumane:
constata
ruse:
констатировать

konstata

Esprimanta nur la faktojn, sen prijuĝi aŭ rezoni: li estas iom ironia, aŭ eventuale nur konstata, sed neniam cinika aŭ morda [12]; li du, tri fojojn estis menciinta per kelkaj konstataj vortoj partoprenon en bataloj [13]; litanio da versoj prozecaj, tro eksplicitaj, banale konstataj [14]. SIN:objektivaVD:formala1.d, informa, pozitiva3
angle:
evident
germane:
feststellend
pole:
stwierdzający, ustalający

konstato

Tio, kion oni konstatas: li vidis la mizeron, la maljuston, la perforton kaj ĉe tia konstato lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l' optimismo [15]; konstato, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj, min plene sciigis pri tiu punkto [16]; astrologiaj konstatoj – precipe preskaŭ ĉiutagaj horoskopaj antaŭdiroj [17]; mi ne deziras disputi, sed subtenon por tia konstato oni povus facile trovi [18]. VD:fakto, indiko2
angle:
ascertainment, finding
ĉine:
論斷 [lùnduàn]
germane:
Feststellung
japane:
確認 [かくにん], 検証 [けんしょう], 認証 [にんしょう]
pole:
stwierdzenie, konstatacja, ustalenie

konstatebla

Tia, ke oni povas konstati ĝin: tiu dua punkto de la demando ne estas konstatebla per la senpera observado [19]; gravas nur la konstatebla fakto, ke nia psiko, en sia plej homa parto, funkcias laŭ du tute malsamaj manieroj [20]; en Jano konstateble venkis la ĵusa admona voĉeto [21]; la karaktero de la vortoj estas konstatebla el ilia komenca litero, ĉar ekzemple la substantivoj komenciĝas per „b“ [22]. VD:evidenta, pruvebla, videbla
angle:
ascertainable
ĉine:
可确认 [kěquèrèn], 可論證 [kělùnzhèng], 有案可查 [yǒuànkěchá], 可发现 [kěfāxiàn], 可发觉 [kěfājué]
germane:
feststellbar, nachweislich
japane:
確認できる [かくにんできる], 検証可能な [けんしょうかのうな]
pole:
rozpoznawalny, stwierdzalny

administraj notoj