kopulaci/i

kopulacii

(ntr)
PIV1
Sekskuniĝi: la plej altkvalitaj viroj kopulaciu kun la plej altkvalitaj virinoj kiel eble plej multe [1]; anĝelo […] kopulaciis kun teraj virinoj el volupto, havante infanojn kun ili [2]; Hiparĥia […] portis nur modestajn vestojn, almozpetis sian nutraĵon kaj publike kopulaciis kun Krato [3]. SIN:amori, fiki, koiti, sekskuniĝi
1. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 5
2. Sekseco en kristana demonologio
3. Vikipedio, Hiparĥia
beloruse:
займацца сэксам
ĉeĥe:
kopulovat, pářit se
ĉine:
交媾 [jiāogòu], 媾 [gòu], 媾合 [gòuhé]
france:
s'accoupler, faire l'amour, baiser (faire l'amour), coïter, copuler, coucher (coïter)
germane:
begatten, paaren, befruchten, kopulieren
hispane:
copular
hungare:
párzik, közösül
japane:
交尾する [こうびする], 接合する [せつごうする]
nederlande:
copuleren, geslachtsgemeenschap hebben
pole:
kopulować, spółkować
ruse:
спариваться
slovake:
kopulovať, páriť sa

kopulacio SPV

BIOBOTZOO
Sekskuniĝo: la emo al kopulacio estas kvazaŭ la malsato de la specio; ritoj, kiuj priskribas defloradon kaj kopulacion [4]. SIN:amoro, koito, fiko
Rim.: Oni ĝenerale konsideras, ke ĉi tiu faka vorto koncernas nur tiajn formojn de sekskuniĝo, per kiuj ebliĝas la pluiĝo de specio, kontraste kun la ĉi-supraj sinonimoj, kiuj koncernas ĉefe homon kaj ne ekskluzivas celadon al nura volupto.
4. Rudiger Hauger: Deĉifrado de la paskinsula skribo, Monato, 2001/02, p. 23
beloruse:
капуляцыя, полавы акт, сэкс
ĉeĥe:
kopulace, oplodňování, páření
ĉine:
交配 [jiāopèi], 性交 [xìngjiāo]
france:
accouplement, amour (charnel), baise (faire l'amour), coït, copulation, relation sexuelle
germane:
Begattung, Paarung, Befruchtung, Kopulation
hispane:
copulación
hungare:
párzás, közösülés, kopuláció
japane:
交尾 [こうび], 交接 [こうせつ], 接合 [せつごう]
nederlande:
copulatie, geslachtsgemeenschap
pole:
kopulacja, spółkowanie
portugale:
copulação, cópula, coito
ruse:
спаривание, оплодотворение, копуляция
slovake:
oplodňovanie, párenie
Rim.: Anstataŭ ĉi tiu radiko troviĝas en PIV2 la verbkaraktera radiko „kopul/“.

administraj notoj