*koleg/o UV
*kolego
- 1.
- Ĉiu el tiuj, kiuj plenumas saman oficon, profesion aŭ metion, konsiderata rilate al la aliaj: miaj kolegoj-artistoj [1]; tiu oficisto […] iafoje parolis kun sia kolego [2]; viaj estroj estas perfiduloj kaj kolegoj de ŝtelistoj [3]; Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi, dum li ripozos kelkajn minutojn [4].
- 2.
- Ĉiu el la anoj de sama societo aŭ asocio, konsiderata rilate al la aliaj anoj: Kroziero estis malnova licea kolego [5]; kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l' dormejo, kaj ĉiuj miaj kolegoj havas saman emon [6]; kiaj kolegoj, tiaj kutimoj PrV ; ne estas piediranto kolego al rajdanto PrV .
- 3.
-
Tiu, kiu studas, laboras, spertas ion kune kun aliaj:
ili estis kolegoj-studentoj
[7];
li amikiĝis kun malbonaj kolegoj kaj komencis drinkadi, diboĉadi
[8];
ĉu vi volas min akompani? mi deziras havi kolegon de l' vojo
[9];
Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, […] jam konis ŝin ja kiel tre
malgranda infano
[10];
kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo
[11];
nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos
[12].
akompananto, kamarado, kunulo, samklasano
1.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:23
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
9. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
10. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. L. L. Zamenhof: La Espero

- angle:
- colleague 2. associate 3. classmate, schoolmate, comrade, coworker, co-worker
- beloruse:
- калега
- ĉeĥe:
- druh, kamarád, kolega
- ĉine:
- 同人 [tóngrén], 同僚 [tóngliáo], 同事 [tóngshì], 工友 [gōngyǒu]
- france:
- collègue
- germane:
- 1. Kollege 2. Vereinskollege, Parteigenosse (DDR) 3. Kamerad, Genosse (DDR), Kollege, Mitarbeiter, Mitschüler, Kommilitone, Studienkollege
- japane:
- 同僚 [どうりょう], 僚友 [りょうゆう], なかま, 同業者 [どうぎょうしゃ]
- nederlande:
- 1. collega 2. collega 3. medeleerling, medestudent, klasgenoot
- pole:
- kolega
- rumane:
- amic, coleg, prieten
- ruse:
- коллега
- slovake:
- druh, kamarát, kolega
- ukraine:
- колеґа, товариш по роботі, товариш
kolegaro
-
Kuniĝo de kolegoj, de samranguloj kune oficantaj;
kolegio1:
trinkante sian glason en gaja kolegaro
[13];
en ĉiu kvartalo troviĝis biciklo […] atendanta oportunaloke, ke
membro de la kolegaro ĝin ekuzu
[14];
la unua libro de la eldona kolegaro Akileo aperis
[15];
al la grandioza tradukinto Lê Cao Phan kaj al la diligenta
kolegaro, kiu kunlaboris kun li […] mian aplaŭdon
[16].
brigado2, skipo, taĉmento1.b
13.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
14. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
15. La Ondo de Esperanto, 2002, №1
16. P. Dasgupta: Inaŭgura parolado en Hanojo, libera folio, 2012-07-29
14. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
15. La Ondo de Esperanto, 2002, №1
16. P. Dasgupta: Inaŭgura parolado en Hanojo, libera folio, 2012-07-29
- angle:
- college
- beloruse:
- калегія, суполка, кампанія (людзей)
- ĉeĥe:
- kolegium, sbor, společenství
- france:
- collège (assemblée)
- germane:
- Kollegium, Kollegschaft, Belegschaft
- hispane:
- colegio (de profesionales, médicos, abogados, etc.)
- hungare:
- kollégium, testület
- japane:
- なかま, 同業者 [どうぎょうしゃ]
- pole:
- brać, drużyna, koledzy, grono kolegów
- rumane:
- frăție, echipă, colegii, un grup de colegi
- ruse:
- коллегия
- slovake:
- kolégium, spoločenstvo, zbor
- ukraine:
- товариство, компанія, колеґія
kolegeco
- beloruse:
- таварыскасьць, калегіяльнасьць
- ĉine:
- 共治 [gòngzhì]
- germane:
- Kollegialität
- japane:
- 同僚関係 [どうりょうかんけい], 仲間づきあい [なかまづきあい]
- pole:
- kolegialność
- rumane:
- colegialitate
- ukraine:
- товариськість, колеґіальність
kolegamo, kolegemo
-
Pensmaniero komuna al la diversaj membroj de kolegaro,
kontraste kaj kontraŭe al tiu de alia kolegaro.
korporaciemo
- beloruse:
- таварыскасьць
- ĉine:
- 共治 [gòngzhì]
- france:
- collégialité, esprit de corps
- germane:
- Kollegialität
- japane:
- 仲間意識 [なかまいしき], 友誼 [ゆうぎ]
- nederlande:
- collegialiteit
- pole:
- koleżeńskość
- rumane:
- camaraderie
- ruse:
- коллегиальность, корпоративный дух