1kurioz/a FK
kurioza
- Strangeta, interese nekutima; vidinda, rimarkinda: kurioza besto, spektaklo; kurioza trompo FK ; la ĵiloj dancas sur la stratoj de la ankoraŭ dormanta urbo kaj […] surhavas kuriozajn tradiciajn maskojn [1]; tre kurioze (por ni), Dante evidente supozis, ke liaj legantoj malfacile komprenos la novan poezion [2].
Rim.:
Ne uzu la vorton en la senco scivola.
1.
Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
2. Monato, Donald Broadribb: Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante, 2004
2. Monato, Donald Broadribb: Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante, 2004
- angle:
- curious, odd, quaint, strange
- beloruse:
- кур'ёзны, дзіўны, цікавы, забаўны
- ĉeĥe:
- kuriózní, neobvyklý, podivný
- ĉine:
- 奇怪 [qíguài], 奇 [qí], 邪門 [xiémén], 邪门 [xiémén], 怪 [guài], 可怪 [kěguài], 奇异 [qíyì], 奇異 [qíyì], 咄咄怪事 [duōduōguàishì]
- france:
- curieux (digne d'intérêt)
- germane:
- seltsam, sonderbar, merkwürdig, wunderlich, kurios
- hungare:
- érdekes, furcsa, sajátos, különös, különleges
- japane:
- 珍しい [めずらしい], 奇妙な [きみょうな], 好奇心をそそる [こうきしんをそそる]
- nederlande:
- curieus, vreemdsoortig, vreemd (eigenaardig)
- pole:
- ciekawy, dziwny, osobliwy
- rumane:
- interesant, ciudat, neobișnuit, curios
- ruse:
- курьёзный, любопытный, занятный
- slovake:
- kuriózny, neobyčajný, zvláštny
- ukraine:
- курйозний, дивний, незвичайний
kuriozaĵo
- Strangeta afero, kiu logas atenton: kolekti kuriozaĵojn; la grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto […] aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo [3]; la stelo perdis sian renomon, kiun ĝi havis, kaj estiĝis simple kuriozaĵo de la esperantistoj [4]; plia strangaĵo en la lando de senlimaj kuriozaĵoj estas, ke urbestraro de Belmonto malpermesis fumadon en privataj hejmoj, se temas pri domo kun pluraj loĝejoj [5].
3.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
4. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
5. Monato, Stefan Maul: Du mil sep, 2007
4. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
5. Monato, Stefan Maul: Du mil sep, 2007
- angle:
- curio, curiousity, oddity, singularity
- beloruse:
- кур'ёз
- ĉine:
- 珍品 [zhēnpǐn], 琦 [qí]
- france:
- curiosité (objet intéressant)
- germane:
- Kuriosität
- hungare:
- érdekesség, furcsaság, sajátosság, különlegesség, nevezetesség, kuriózum
- japane:
- 珍品 [ちんぴん], 骨董品 [こっとうひん]
- nederlande:
- curiositeit, rariteit
- pole:
- ciekawostka, osobliwość
- rumane:
- curiozitate, singularitate
- ruse:
- курьёз
- ukraine:
- курйозна річ, курйозний випадок