*insid/i MT

*insidi

(x)
1.
Prepari sekretan ruzan kombinaĵon por trompi kaj malutili iun: ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo [1]; insidi kontraŭ la virto de virino, kontraŭ ies bonfamo; inside aŭ per ruz’ ion akiri Ifigenio ; neniu vidas, kio lin insidas PrV (ni ne antaŭvidas la malfeliĉon, kiu nin minacas); amaskomunikiloj inside subtenas la miton pri la angla mondlingvo [2]. VD:intrigi
2.
(arkaismo) Embuski: la loĝantoj de Ŝeĥem starigis kontraŭ li insidantojn sur la suproj de la montoj [3]; ili iris en insidejon, kaj ili eksidis [4]; la insidanoj rapide leviĝis de sia loko, […] kaj ili venis en la urbon kaj okupis ĝin [5].
Rim.: Embuski havas esence la signifon de milita aŭ perarmita atako celante la malliberigon aŭ la mortigon de iu. Insidi koncernas nur la neperfortajn atakojn kontraŭ ies honoro, feliĉo, riĉeco, ktp. Artifiko diferencas de insido per tio, ke ĝi difinas nur malgravajn, detalajn trompaĵojn kiel falsan pesadon, mensogon ktp. krome oni kombinas artifikon pli por sia propra profito ol por aliula malprofito, dum per insido oni celas ĉiam kaj antaŭ ĉio la malutilon de aliulo.
angle:
lay a snare, plot against
ĉeĥe:
klást léčky, strojit úklady
france:
dresser des embûches, menacer (constituer une menace), pièger, préparer un piège
germane:
1. intrigieren, hinters Licht führen 2. auflauern
hungare:
áskálódik, ármánykodik, mesterkedik, csapdát állít (átv.)
katalune:
1. ordir, insidiar, ginyar ~ejo: emboscada 2. emboscar
nederlande:
belagen
perse:
1. دسیسه چیدن، توطئه چیدن 2. کمین کردن
portugale:
insidiar
ruse:
подстерегать, делать засаду, составить заговор (против кого-л.)
slovake:
chystať pascu

insido, insidaĵo

Io, per kio oni insidas: la demandoj de la juĝisto estis plenaj je insidoj; por kontraŭbatali la insidojn de la konspirantaro, li penis havigi al si pruvojn [6]; fariĝis klare, ke estas preparata nova insidaĵo [7]; (arkaismo) ili ordonis al la Benjamenidoj jene: iru kaj faru insidon (embuskon) en la vinberĝardenoj [8]. VD:artifiko, VD:intrigo1, reto, kaptilo.
angle:
ambush, trap
france:
embûche, piège (embûche), traquenard
germane:
Tücke, Machenschaft, Intrige
hungare:
áskálódás, ármány, mesterkedés, csapda (átv.)
katalune:
insídia, artifici, maquinació
nederlande:
arglist, list, valstrik
perse:
دسیسه، توطئه
portugale:
insídia
ruse:
засада, ловушка

insida

Enhavanta insidojn: insidaj karesoj, rezonoj, atakoj; insidaj demandoj [9]; insidaj vortoj [10]; insida kaptilo [11]; insida denuncado [12]; virino plena je insida kaj subtila ĉarmo; la insidaj kaj senskrupulaj penadoj de la Babela pastraro detrui la restaĵon de la Jehova-kulto [13].
angle:
insidious, treacherous
ĉeĥe:
plíživý, pozvolný, zákeřný, záludný
france:
insidieux (plein d'embuches), piégé (insidieux), sournois (plein d'embuches), traitre (adj., plein d'embuches), trompeur (plein d'embuches)
germane:
tückisch, hinterhältig
hungare:
áskálódó, ármánykodó, mesterkedő, alattomos
katalune:
insidiós, capciós, traïdorenc
nederlande:
arglistig
perse:
دسیسه‌آمیز
portugale:
insidioso (adj., que contém insídia)
ruse:
коварный
slovake:
plíživý, pozvoľný
tibete:
མགོ་བདེ་པོ་

insidema

Inklina insidi al aliaj: insidema fiadvokato; procesema kaj insidema individuo; oni kredas lin insidema, sed sukcesa [14]; mi ne scias, kiun mi povas fidi en la palaco […], eĉ en la armeo troviĝas insidemuloj [15]. VD:ĉikanema, ruza
14. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 18
angle:
insidious, treacherous
ĉeĥe:
zákeřný, úkladný
france:
insidieux (qui dresse des embuches), sournois (qui dresse des embuches), traitre (adj., qui dresse des embuches), trompeur (qui dresse des embuches)
germane:
heimtückisch, intrigant
hungare:
alattomos természetű
katalune:
arterós, murri, maliciós
nederlande:
arglistig
perse:
دسیسه‌جو
portugale:
insidioso (adj., dado a insidiar)
ruse:
коварный
slovake:
úkladný

administraj notoj