*log/i PV
*logi
(tr)
- 1.
- Peni altiri, tentante per plaĉaj flataj rimedoj: logi muson per lardo, knabon per kuko, knabinon per dolĉaj paroloj; la knaboj […] alfiksis fiŝetojn por logi la kankrojn [1]; (figure) tiun ĉi instrumenton la avo tenis same kiel li […], el ĝi li logis melodiojn pli belajn ol iu alia [2]; se pekuloj vin logos, ne sekvu ilin [3]; la promeso de tiel franda titolo logis nun multajn [4]; Hiram logas sur siajn ŝipojn junajn knabinojn […] kaj, streĉinte la velojn, forrabas, por ilin vendi [5]; sekvu lin kaj logu al la ŝipo [6]; starigi unu […] el tiuj situacioj, […] kiuj ĉiam logas la rigardantojn [7]; eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos PrV ; pli allogas kulero da mielo ol da vinagro barelo PrV .
- 2.
-
Altiri; naski intereson, deziron, plaĉon:
la teatro, danco tute ne logas min;
la tapiŝo sur la planko estis dika kaj mola kiel musko, ĉio logis al dormeto
[8];
mi spiras, ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas
[9];
edziĝo ne logas min
[10];
en la brakoj de mia Amalio, logas min plezuro pli nobla
[11];
beleco logas, virto apogas
PrV
.
instigi, inviti, magneta, mielo, tenti
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, Unua Parto
2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:10
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
6. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
9. L. L. Zamenhof: Pluvo
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua

- angle:
- entice, lure (vt), bait (vt)
- beloruse:
- вабіць, прывабліваць, спакушаць
- ĉeĥe:
- lákat, vábit
- ĉine:
- 讓人動心 [ràngréndòngxīn], 让人动心 [ràngréndòngxīn]
- france:
- appâter, attirer
- germane:
- locken, anlocken, verlocken
- hispane:
- 1. atraer 2. tentar
- hungare:
- 1. csábít, csalogat 2. vonz
- japane:
- 気を引く [きをひく], 引き付ける [ひきつける], 魅惑する [みわくする], 誘う [さそう], おびき寄せる [おびきよせる]
- nederlande:
- lokken, aantrekken
- norvege:
- lokke, tiltrekke
- pole:
- nęcić, wabić
- portugale:
- atrair, tentar
- rumane:
- ademeni, atrage
- ruse:
- 1. искушать, соблазнять 2. привлекать, манить
- slovake:
- lákať, vábiť
- svede:
- locka
- ukraine:
- вабити, манити, приваблювати, приманювати, заманювати, затягати
logo
- Ago logi: ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro [12]; estante ruzema, mi vin kaptis per logo [13]; li ne povis kontraŭstari la logon, eniris […] zorgante nur pri sia plezuro [14]; tio, por kio oni antaŭe tute vivis, perdas siajn logon kaj valoron [15].

12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 3:17
13. La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:16
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
15. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto

- enticing (noun, act of), luring (noun, act of), baiting (noun, act of)
- beloruse:
- завабліваньне, спакушэньне
- germane:
- Verlockung
- japane:
- 魅力 [みりょく], 魅惑 [みわく], 誘惑 [ゆうわく]
logaĵo, logilo
-
Io, kio servas por logi:
iliaj idoloj […] estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj
[16];
[ili] ĵetis al li pikajn demandojn pri logaĵoj de junaj knabinoj
[17];
ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo
[18];
multaj iras norden […] al konataj turismaj logaĵoj
[19];
ĝi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo ĉe unu ekstremo kaj granda
ŝraŭbingo ĉe la alia[…] ĝi estas mia logilo, gapuloj rigardas ĝin
scivoleme, […] ilia scivolemo tenas ilin atende
[20];
estis uzataj ankaŭ alimentaj logiloj kun kontraŭrabia vakcino por […]
vulpoj
[21];
la delikateco kaj preskaŭ poezieco de la Kabela stilo estas unu el la ĉefaj
logaĵoj de la libro
[22].
atrakcio, plezuro
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 44:12
17. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
19. Stellan Engholm: Vivo vokas, IV.
20. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj El Trans La Montoj.
21. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano, 2008
22. La Ondo de Esperanto, 2001, №5

- bait (noun), enticement (noun), lure (noun)
- beloruse:
- спакуса, прынада
- ĉeĥe:
- lákadlo, vnadidlo
- ĉine:
- 誘餌 [yòuěr], 诱饵 [yòuěr]
- france:
- attraction, séduction
- germane:
- Lockmittel, Lockstoff, Köder, Verlockung, Attraktion
- hispane:
- atractivo
- hungare:
- csali, csalétek
- japane:
- 餌 [えさ], 誘惑の言葉 [ゆうわくのことば]
- nederlande:
- lokmiddel, aantrekkingsmiddel
- norvege:
- lokkemiddel
- pole:
- przynęta, wabik, ponęta
- portugale:
- atrativo, isca
- rumane:
- momeală, nadă, ademenire
- ruse:
- приманка, соблазн, искушение
- slovake:
- vnadidlo, vábidlo
- ukraine:
- приваба, принада, спокуса
alloga
-
Tia ke ĝi logas:
allogaj paroloj
[23];
la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, ĉar tio estis tro
alloga
[24];
juna knabino, alloga, sed por kiu oni ne povis perdi la kapon
[25];
eksteraĵo kaj teniĝo de la knabineto estis allogaj kaj plenaj de infana ĉarmo
[26];
la supo jam fumiĝis en teleroj: tio estis tre alloga
[27].
ĉarma, pimpa, plaĉa, tenta
23.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 2:4
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
26. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I
27. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara

- attractive
- beloruse:
- вабны, прываблівы, панадлівы
- ĉine:
- 招人喜欢 [zhāorénxǐhuan], 招人喜歡 [zhāorénxǐhuan], 有魅力 [yǒumèilì], 引來 [yǐnlái], 引来 [yǐnlái]
- germane:
- attraktiv, anziehend
- hispane:
- atractivo, -a
- japane:
- 人を引きつけるような [じんをひきつけるような], 魅力的な [みりょくてきな]
- ruse:
- привлекательный
*delogi [28], forlogi
(tr)
- Deturni, deflankigi logante: se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fianĉinigita, […] li donu al ŝi doton kaj prenu ŝin al si kiel edzinon [29]; via kolero ne forlogu vin al mokado [30]; paŝtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj [31]; ŝi forlogis lin per sia multeparolado [32]; la fiereco de via koro delogis vin [33]; tiaj sinjoroj nur delogas malriĉajn knabinojn kaj poste forlasas ilin [34]; la fratoj de la junulino ĵuris venĝi en la sango de la delogisto la insultegon faritan al ilia familio [35]; [li] volas delogi ilin de la komuna vojo [36]; kia demono tiel vin delogis? Hamlet ; mi sentas fortan deziron forlogi vin de via nuna okupado [37].
28.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
de'log'
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:16
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 36:18
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:6
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:21
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:3
34. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
35. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
36. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
37. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV

- beguile, seduce
- beloruse:
- спакушаць
- ĉeĥe:
- lákat, odlákat, svádět, zlákat
- ĉine:
- 勾引 [gōuyǐn], 引誘 [yǐnyòu], 引诱 [yǐnyòu]
- france:
- séduire
- germane:
- weglocken, verleiten, verführen de~isto: Verführer.
- hispane:
- seducir
- hungare:
- elcsábít, elcsal
- japane:
- 誘惑してそらせる [ゆうわくしてそらせる], 道を誤らせる [どうをあやまらせる]
- nederlande:
- weglokken, verleiden
- pole:
- bałamucić, durzyć, łudzić, mamić, uwodzić, zwieść, zwodzić
- rumane:
- amăgi, înșela, seduce
- ruse:
- соблазнить
- slovake:
- odvábiť, zvábiť
- ukraine:
- зваблювати, спокушати
deloga
-
Tia ke ĝi delogas:
mi kulpigu la delogan influon de bonjara vino
[38];
la deloga potenco de la Ringo
[39];
kaj, kiel narkotilo, senkompata kaj deloga
[40].
tenta
38.
Edgar Rice Burroughs (tr. Donald J. Harlow): Tarzan de la simioj, Ĉap. 1
39. Evelyne Pieiller: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1 Jun 2020, La revmondo de la hobitoj
40. Jurij Andruĥoviĉ: Usona Esperantisto 2022:1, Ŝikago, 2001
39. Evelyne Pieiller: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1 Jun 2020, La revmondo de la hobitoj
40. Jurij Andruĥoviĉ: Usona Esperantisto 2022:1, Ŝikago, 2001
- angle:
- beguiling (adj), seductive (adj)
- beloruse:
- спакусьлівы, спакушальны
- ĉine:
- 妖媚 [yāomèi], 勾人 [gōurén], 誘惑地 [yòuhuòde], 诱惑地 [yòuhuòde], 放浪的 [fànglàngde]
- germane:
- veführerisch, verlockend
ellogi
(tr)
- Eligi logante: ni ellogos ilin el la urbo [41]; [li] ellogas ŝin el la fidelaj brakoj de l’ patro [42]; jam multe da scioj mi ellogis de l’ gardistoj [43]; vi ellogis de mi la malbenon [44].
41.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:6
42. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
43. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
44. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua

- draw out, elicit
- beloruse:
- выбавіць
- ĉeĥe:
- vylákat
- france:
- attirer au-dehors
- germane:
- herauslocken, entlocken
- hungare:
- kicsalogat, előcsalogat, kiszed
- japane:
- 誘い出す [さそいだす], おびき出す [おびきだす]
- nederlande:
- ontfutselen
- norvege:
- fralure
- pole:
- wydostać, wyłudzać, wywabiać
- rumane:
- ieși, păcălește, ademeni
- ruse:
- выманить
- slovake:
- vylákať
- ukraine:
- виманювати
enlogi
(tr)
- Logi de ekstere al iu interna loko: ŝi enlogis al si la noblan kavaliron [45]; la varmo enlogas lin pli proksimen [46]; knabino Van Gog enlogis min en sian loĝejon [47].
45.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
46. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
47. I. Kvirikadze, trad. U. Ĥ. Travinskij: Rinocera tamburo, 2002
46. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
47. I. Kvirikadze, trad. U. Ĥ. Travinskij: Rinocera tamburo, 2002
- angle:
- lure in
- beloruse:
- выбавіць
- ĉeĥe:
- vlákat (kam)
- ĉine:
- 誘使 [yòushǐ], 诱使 [yòushǐ]
- france:
- attirer à l'intérieur
- germane:
- hereinlocken
- pole:
- zwabiać
- rumane:
- atrage
- slovake:
- vlákať (niekam)
mallogi
(tr)
-
Naski malplaĉon, maldeziron, malinklinon:
politikaj rezonadoj, kiuj dormigas, […] vanaj detaligoj, kiuj
mallogas
[48];
jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, – diris Voland fiksante sur lin
mallogatan rigardon
[49];
kiam mi unue vidis la libron, kies koloroplena kovrilbildo tre mallogis min, mi
preskaŭ ektimis legi ĝin
[50].
abomeni, naŭzi
48.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII
49. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 24
50. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?, 2007
49. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 24
50. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?, 2007
- angle:
- deter, repel, be repugnant
- beloruse:
- адпалохваць, адпуджваць, адштурхоўваць
- ĉeĥe:
- odpuzovat
- ĉine:
- 挽留 [wǎnliú]
- france:
- dégouter, repousser (dégouter)
- germane:
- abschrecken, verleiden
- hispane:
- desagradar
- hungare:
- riaszt, taszít
- japane:
- 嫌気を誘う [いやきをさそう], 嫌悪を催させる [けんおをもよおさせる], うんざりさせる
- nederlande:
- afstoten
- norvege:
- frastøte
- pole:
- brzydzić, zrażać
- rumane:
- detesta, descuraja
- ruse:
- отталкивать, отпугивать
- slovake:
- odpudzovať
- ukraine:
- відштовхувати, неприємно вражати
seksalloga
- Sekse incita, erotika laŭ aspekto: sur eta scenejo bela ruĝharulino sciencoplene demetadas siajn seksallogajn subvestojn je la ritmo de lasciva muziko [51]; prezentiĝas al li granda, seksalloga, ege ŝminkita virino [52]; pentristo renkontas sensacie belan, seksallogan virinon, li balbutas: — mi estas portretisto, ĉu vi akceptus pozi por mi [53]?
51.
Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, La ĝoja podio
52. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Unua atesto estas la vesto
53. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
52. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Unua atesto estas la vesto
53. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
- angle:
- sexy, sexually alluring, erotic
- beloruse:
- сэксуальна прывабны
- ĉine:
- 性感 [xìnggǎn], 香艳 [xiāngyàn], 香艷 [xiāngyàn]
- france:
- affriolant, sexy
- pole:
- pociągający seksualnie, zmysłowy
- rumane:
- atrăgătoare sexual, concupiscent
tromplogi
-
logi trompe, ŝajnigante ion dezirindan:
la serpento tromplogis min, kaj mi manĝis
[54];
nur por tromplogi vin li venis, kaj por […] ekscii ĉion, kion vi
faras
[55];
sendependiĝo de iu lando estas tromplogilo, necesas vidi, ĉu la individuo
estas libera aŭ ne
[56].
tenti1
54.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:13
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:25
56. Monato, Michel Fajro: Kiuj sendependiĝu? (9), 2008
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:25
56. Monato, Michel Fajro: Kiuj sendependiĝu? (9), 2008
- angle:
- tempt
- beloruse:
- завабліваць
- ĉine:
- 勾引 [gōuyǐn]
- germane:
- verführen, einwickeln (verführen)
- japane:
- 誘拐する [ゆうかいする], だまして誘う [だましてさそう]