* -ist/ UV
-ist
(sufikso)
- 1.
-
Persono, kiu
profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la koncerna afero:
dentisto
(kuracisto pri dentoj);
artisto
(homo okupata pri arto);
ĝardenisto, leteristo,
poŝtisto, politikisto,
falsisto,
kudrist(in)o, hejtisto,
servisto, makleristo,
maristo, ŝtelisto;
komercisto, komercistaro;
pafista societo;
verkisto verkas librojn kaj skribisto
simple transskribas paperon
[1];
li estas mensogisto kaj malnoblulo
[2];
granda parolisto estas duba faristo
PrV
Rim.: Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj ks. Al tia vorto, kiu jam per si mem montras personon, oni ne aldonu -ist/: kirurgo, astronomo, ekologo, diplomato, gimnasto, ŝoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro ktp . Oni do nepre ne diru: *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* ktp . Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso -ist/ krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas: kirurgio → kirurgiisto = kirurgo; astronomio → astronomiisto = astronomo; ekologio → ekologiisto = ekologo; diplomatio → diplomatiisto = diplomato Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas [3].
- 2.
-
Adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino
(ismano):
budaisto, esperantisto,
utopiisto.
Rim. 1: Laŭ ĉi tiu lasta senco „-ist“ estas samsenca kiel „-an“ kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam -ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto.Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, doktrinecan, militantan nuancon; kp islamano ― islamisto; naciano ― naciisto; respublikano ― respublikisto.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
3. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 39.1.12. Neoficiala sufikso I
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
3. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 39.1.12. Neoficiala sufikso I
- beloruse:
- -іст
- france:
- -eur, -ate, -iste
- germane:
- -ist
- hispane:
- -ista (sufijo usado para para profesionales y seguidores de un movimiento)
- hungare:
- -ánus (híve), -ista (híve) 1. -ász (foglakozásképző), -ész (foglakozásképző), -ás (foglakozásképző), -és (foglakozásképző), -ó (foglakozásképző), -ő (foglakozásképző), -ár (foglakozásképző)
- portugale:
- -ista
- ruse:
- -ист
- signune:
- D@17
- volapuke:
- -an