1respublik/o JED
respubliko
- 1.
Politika reĝimo
en kiu suvereno estas
(konsiderinda parto de) la popolo kaj en kiu regas elektitaj
reprezentantoj de la popolo:
demokratia respubliko
Metrop
;
federala (federacia) respubliko
[1];
urba respubliko
[2];
soveta respubliko
[3];
por tiuspecaj kondamnitoj la prezidanto de Respubliko ne kuraĝas uzi sian
rajton de pardono
[4].
monarĥio
demokratio- 2.
Ŝtato kun respublika reĝimo:
en la 7-a jarcento antaŭ la kristana erao Grekio estis dividita en aro da
sendependaj urboj-respublikoj
[5];
la sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj
Litvo
[6];
oni metu min antaŭ anaron da knabegoj kiel mi, tiam Germanujo fariĝos respubliko,
kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj
[7]!
1.
Edmond Privat: Federala Sperto, Unua Parto: Usona Federala Sperto
2. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 25
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
2. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 25
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
- angle:
- republic
- beloruse:
- рэспубліка
- ĉeĥe:
- republika
- ĉine:
- 共和 [gònghé], 共和国 [gònghéguó], 共和國 [gònghéguó], 共和制 [gònghézhì]
- france:
- république
- germane:
- Republik
- hispane:
- república
- hungare:
- köztársaság
- japane:
- 共和国 [きょうわこく], 共和制 [きょうわせい]
- katalune:
- república
- nederlande:
- republiek
- pole:
- republika
- portugale:
- república
- ruse:
- республика
- slovake:
- republika
- tibete:
- སྤྱི་མཐུན་རྒྱལ་ཁབ་
- ukraine:
- республіка
respublikano
- 1.
Civitano de respubliko:
mi kredas, ke plaĉas al respublikano la plejparto da tiuj libroj klare verkitaj
[8];
organizi helpagadon al hispanaj respublikanoj suferantaj pro la civila milito
[9];
Carlo Collodi […] eĉ estis nomita
„kavaliro de la Itala Krono“, sed li tute neglektis tiun
titolon, estante esence respublikano
[10].
- 2.
Membro de la Respublika partio de Usono:
la tiama urbestro de Novjorko, la respublikano John Lindsay, havis grandan zorgon:
lia populareco draste falis kaj li eĉ malvenkis en la partiaj antaŭbalotoj, en kiuj la
Respublikana Partio elektis alian kandidaton
[11];
respublikanoj kaj demokratoj – ĉiuj pasie kune, por la Patrio (nome, por la Petrolo)
[12].
8.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. Monato, Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala, 2003
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
12. Monato, Filippo Franceschi: Mussolini, Hitler, Stalin kaj Bush, 2006
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. Monato, Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala, 2003
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
12. Monato, Filippo Franceschi: Mussolini, Hitler, Stalin kaj Bush, 2006
- angle:
- 1. republican 2. Republican
- beloruse:
- 1. грамадзянін рэспублікі 2. рэспубліканец
- ĉeĥe:
- republikán
- ĉine:
- 2. 共和 [gònghé], 共和国 [gònghéguó], 共和國 [gònghéguó]
- france:
- 1. membre d'une république 2. républicain
- germane:
- Republikaner
- hungare:
- 1. köztársaságbeli 2. republikánus
- japane:
- 共和国民 [きょうわこくみん], 共和党員 [きょうわとういん]
- katalune:
- republicà
- nederlande:
- 2. republikein
- pole:
- 2. republikanin
- ruse:
- республиканец
- slovake:
- 2. republikán
- ukraine:
- громадянин республіки, республіканець
respublikestro
- Prezidanto de respubliko, prezidento: Dilma Rousseff […] enposteniĝis kiel unua ina respublikestro de Brazilo [13]; eksprezidanto Fernando Henrique Cardoso ĝuis duan sinsekvan mandaton kiel respublikestro pro subaĉetado [14].
13.
Monato, Jozefo Lejĉ: La jarcento de la virino, 2011
14. Monato, Jozefo Lejĉ: Meĉo kaj bombo, 2012
14. Monato, Jozefo Lejĉ: Meĉo kaj bombo, 2012
- beloruse:
- кіраўнік рэспублікі, прэзыдэнт рэспублікі, старшыня рэспублікі
- germane:
- Präsident
respublikismo
- Doktrino celanta respublikon kiel reĝimon: estis Gladstone, kiu kaĵolis la reĝinon reaperi al la publiko en 1872 por venki respublikismon [15].
15.
Monato, W. H. Simcock: Monarkia mistiko, 2005
- beloruse:
- рэспубліканства
- germane:
- Republikanismus
respublikisto
Adepto de respublikismo:
sanktavendreda interkonsento [estis subtenita de] la brita kaj la
irlanda registaroj kaj la plej gravaj politikaj partioj (la porbritaj
Uniistoj kaj la porirlandaj Respublikistoj) cele al daŭra paco en tiu ĉi
maltrankvila kaj disigita provinco
[16].
monarkisto
16.
Monato, Garvan Makaj: Malpaco flagranta, 2013
- beloruse:
- рэспубліканец
- ĉeĥe:
- republikán
- france:
- républicain
- hungare:
- republikánus, köztársasági
- japane:
- 共和主義者 [きょうわしゅぎしゃ]
- nederlande:
- republikein
- pole:
- republikanin
- ruse:
- республиканец
- slovake:
- republikán
10 Dominika Respubliko RLN (DO)

Ŝtato
en la Kariba Maro okupanta orientan parton de insulo
Hispaniolo; limanta kun
Haitio:
interese estas, ke multaj insulanoj migris ĉefe al Dominika Respubliko,
lernis la hispanan, revenis kun sperto pri komerco kaj turismo
[17].
Rim.:
La ĉefurbo, el kies nomo deriviĝis la landnomo, estis nomita laŭ la fondinto de la
dominikana ordeno, sankta Dominiko el Guzmano.
Rim.:
Ne konfuzu la hispanlingvan Dominikan Respublikon en la Grandaj Antiloj
kun la anglalingva Dominiko
en la Malgrandaj Antiloj.
17.
Monato, Renée Triolle: Observanto observata
- angle:
- Dominican Republic
- beloruse:
- Дамініканская Рэспубліка
- bulgare:
- Доминиканска република
- france:
- République dominicaine
- germane:
- Dominikanische Republik
- hispane:
- República Dominicana
- indonezie:
- Republik Dominika
- pole:
- Dominikana, Republika Dominikańska
- portugale:
- República Dominicana