*kudr/i PV

*kudri

(tr)
TEKS Kunigi, kunligi per fadeno aŭ ŝnureto, kiun oni traigas tra la kunligotaĵojn per speciala pinta instrumento: per kudrilo ni kudras [1]; mi volas alkudri butonon al mia surtuto DL ; por ne piki la fingron ĉe l' kudrado, oni portas fingringon DL ; ŝi povosciis kudri, brodi kaj triki [2]; [ŝi] distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo kaj kudris malgrandan beletan saketon [3]; dum la somero vi devas kudri vian dotaĵon [4]; ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn [5]; estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri [6]; neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston [7]; malnova antaŭlita tapiŝo […] kunkudrita el ruĝaj kaj bluaj strioj [8]; blanka vesto […] rekudrita el pli granda, malnova vesto [9]; en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj [10]; mia malgranda fratino Anastazio, enkudrita en felon de kapro, pendis sur mia dorso [11]; mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi Marta . VD:kudromaŝino
angle:
 sew, stitch, tack
beloruse:
 шыць
ĉeĥe:
 šít, ušít
france:
 coudre
germane:
 nähen fingringo: Fingerhut.
hispane:
 coser
hungare:
 varr
katalune:
 cosir
nederlande:
 naaien
pole:
 zszyć, szyć
portugale:
 costurar, coser
ruse:
 шить
slovake:
 šiť
svede:
 sy
ukraine:
 шити

kudro

Kunigo farita per kudrado: tiu ligilo (per gluo) estis pli fortika ol la kudro VaK ; la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto [12]; la ŝuoj por la dancoj estas ellaboritaj el blanka lano kaj ne havas kudroliniojn [13].
angle:
 seam sen~a: seamless.
beloruse:
 шво sen~a: бясшвовы.
germane:
 Naht sen~a: nahtlos.

kudraĵo

Tio, kion oni prikudras, kio ne estas finkudrita: tra la densa nebulo, kiu kovris ŝiajn okulojn, ŝi ne vidis plu la kudraĵon IK ; [ŝi] kaptis de la kuireja tablo korbon kun tenilo […] por la kudraĵo IK ;
beloruse:
 шытво
germane:
 Näharbeit, Nähzeug
ukraine:
 шиття (предмет), швейний виріб

kudrejo

Metiejo, laborejo, kie oni kudras ks: paĉjo iras en la oficejon, la fratineto en la kudrejon IK ; mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ magazenon, se mi havus monon Marta ; ili malsupreniĝis al la kudrejo, kie ia maŝino […] ĉirkaŭpasis laŭ la randoj de la vestoj VaK .
beloruse:
 швальня, швейная майстэрня, швейны цэх
germane:
 Näherei, Nähstube
ukraine:
 швальня, швацька/швейна майстерня

kudrero

TEKS Piko, farita kun fadenhava kudrilo.
angle:
 stitch
beloruse:
 шывок
ĉeĥe:
 heft, steh
france:
 point de couture
germane:
 Stich
hungare:
 öltés
katalune:
 puntada, punt
nederlande:
 steek (bij naaien)
pole:
 ścieg
portugale:
 ponto (de costura)
ruse:
 стежок
slovake:
 steh
svede:
 stygn
ukraine:
 стібок

*kudrilo

TEKS Pika instrumento por kudri, provizita ĉe unu ekstremaĵo per fendo, tra kiu oni traigas la fadenon: ŝi pikis sian fingron per la kudrilo [14]; sur [ŝia mano] estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo Marta ; kudrilujo BdV ; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio [15]; fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras PrV ; ne iru fadeno antaŭ kudrilo (ĉio restu ĉe sia rango) PrV ; ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon Marta .
angle:
 needle
beloruse:
 іголка (для шытва)
ĉeĥe:
 jehla
france:
 aiguille à coudre
germane:
 Nähnadel ~ilujo: Nadeletui, Nadelheftchen.
hispane:
 aguja
hungare:
 varrótű ne iru fadeno antaŭ ~ilo: első kerék után forog a hátulsó.
katalune:
 agulla
nederlande:
 naald
pole:
 igła (do szycia)
portugale:
 agulha
ruse:
 игла (швейная), иголка (швейная)
slovake:
 ihla
svede:
 synål
ukraine:
 голка

kudristo

TEKS Homo, kiu profesie kudras vestojn: virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj ŝia edzo estas nomata kudristinedzo DL ; ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon Marta ? amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, kiuj fidis lin VivZam .
beloruse:
 швач, кравец
ĉeĥe:
 šič
france:
 couseur (textile)
germane:
 Näher, Schneider
hispane:
 costurero, modista (persona que hace vestidos)
hungare:
 szabó
katalune:
 cosidor
nederlande:
 kleermaker, naaister
pole:
 krawiec, szwacz
portugale:
 costureiro, alfaiate
ruse:
 швея
slovake:
 krajčír

ĉirkaŭkudri

(tr)
TEKS Kudri ĉe la ĉirkaŭo: ŝi ĉirkaŭkudradis ŝuojn FK ; en vintra tempo la hundo neniam eliris, ne ricevinte sur sin pritonditan kaj bele ĉirkaŭkudritan ŝafidan felon [16]; ŝi portis pelton el blua atlaso, ĉirkaŭkudritan per cigna lanugo [17]; jen estas puntoj Cluny por ĉirkaŭkudrado de falbaloj Marta . VD:borderi, orli
beloruse:
 абшываць
germane:
 umnähen
hungare:
 beszeg
katalune:
 orlar, enrivetar
nederlande:
 borduren (randen met naald aanbrengen)
pole:
 obszyć, obszywać
portugale:
 embainhar, debruar
ruse:
 обшить
ukraine:
 обшивати

flikkudri

Fliki per alkudro: pupo, kiu estis iom malnova kaj havis flikkudritan kolon [18]; li devis mem brosadi al si siajn botojn kaj flikadi ilin per flikkudrilo [19].
beloruse:
 прышываць, лапіць, латаць
france:
 rapiécer (un tissu)
germane:
 flicken, stopfen (Strumpf)
hungare:
 befoltoz, megstoppol
katalune:
 sargir
nederlande:
 herstellen (van kleding)
pole:
 przyszyć, przyszywać, łatać, załatać
portugale:
 remendar
ruse:
 пришить заплату, латать, залатать

malkudri

Forigi la fadenon de kudro, disigi kunkudritajn aĵojn: katastrofo! ĉu vi ĝin malkudros IK ? malkudrinte flankon de la sako, mi forŝtelis, ne panon, sed grandajn pecojn da fritita lardo [20].
20. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
beloruse:
 адпорваць
ĉeĥe:
 párat, rozpárat
france:
 découdre
germane:
 auftröseln
katalune:
 descosir
slovake:
 odpárať (šité), vypárať
ukraine:
 пороти

administraj notoj

~ero: Mankas dua fontindiko.
~ero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.