* -ont/ UV
-ont
Sufikso de aktiva participo prezentanta agon aŭ
staton de ĝia subjekto antaŭ la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne
komenciĝis en la priparolata momento:
uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan
PrV
;
vivi de estontaj enspezoj
PrV
;
liveru nur panon, manĝontoj sin trovos
PrV
;
pendonto ne dronos
PrV
;
Isaak, kiun naskos al vi Sara en
ĉi tiu tempo en la venonta jaro
[1];
oni kolektu la tutan manĝaĵon de tiuj venontaj bonaj jaroj,
kaj oni amasigu manĝeblan grenon en la urboj sub la disponon
de Faraono, kaj oni ĝin konservu
[2];
ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaŭ, kion vi
estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru
[3];
la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi
[4].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:21
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:35
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:23
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 29:22
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:35
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:23
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 29:22
- beloruse:
- суфікс будучага часу дзеяслова ў эспэранта
- ĉeĥe:
- přípona vyjadřující budoucnost
- ide:
- -ont
- pole:
- przyrostek imiesłowu czynnego czasu przyszłego
- rumane:
- sufixul participiului activ al timpului viitor
onta
- Estonta, venonta: en la ontaj 50 semajnoj, 50 diversaj aktivuloj kundividos vidpunktojn pri tio, kion ilia denaska lingvo signifas por ili [5].
5.
E. Avila, trad. M. Burghelea: Unujara tvitera
kampanjo disvastigos la voĉojn de 50 retaktivuloj pri
indiĝenaj lingvoj, GlobalVoices, 2019-02-12
- angle:
- future
- beloruse:
- будучы, надыходзячы
- ĉeĥe:
- budoucí
- ĉine:
- 将来 [jiānglái], 將來 [jiānglái], 未來 [wèilái], 未来 [wèilái]
- france:
- futur (adj.)
- nederlande:
- toekomstig
- pole:
- przyszły
- rumane:
- viitor