buda/o PGl GDEF , budd/o, budh/o
budao, buddo, budho
- 1.
- En budaismo: homo atinginta la plej altan nivelon de spirita perfekteco: budho en la sanskrita signifas vekiĝinta [1]; Sidarto iĝis budao post multaj jaroj de intensa mensa praktiko; estas por ni tre malofta ŝanco, naskiĝi kiel homo, atingi grandan aĝon, kaj aŭskulti la predikon de budaoj, kiuj tre malofte ekaperas en la mondo [2].
- 2.
- En budaismo: homforma figuro prezentanta la idealon de spirita perfekteco: en la palaco de mil budaoj estas statuoj de Avalokitesvaro kaj aliaj dioj [3].
- 3.
-
Speciale: budao Sidarto Gotamo,
la fondinto de budaismo (6-5 jarcentoj a.K.):
tiam la mondo estos en simila ... stato kaosa,
kiel Hindio, kiam vivis Budao
[4];
Budanasko estas festo celebranta la
revenon de la naskotago de Gotamo la Budao;
la ora kaj arĝenta koloroj estas uzataj
ĉefe
por roloj de senmortuloj, Budao kaj monstroj
[5];
kelkaj ostoj de Budao troviĝas en la templo
[6].
Rim.: Do, tiusence „Budao“ estas titolo, aŭ rango, iom simile al „Kristo“, kiu en la vulgara uzo aperas kvazaŭ nomo propra. Tamen malsimile ol en kristanismo, budao en budaismo ne estas unika. Tial, simile al „la Profeto“ en islamo, oni devus diri „la Budao“.
1.
Monato, Dina Newman kaj Firdaŭs Ŝukurov: Budhismo en Taĝikio
2. trad. Seiho Nishi: Darmapado aŭ vortoj de vereco, La Japana Budhano, 1974-75, numeroj 162a-169a
3. Milmana Bodisatvo
4. E. Lanti: Letero pri la kvazaŭaj «Aksiomoj»
5. Historio de Pekina Opero
6. Torontanoj vizitas Japanion
2. trad. Seiho Nishi: Darmapado aŭ vortoj de vereco, La Japana Budhano, 1974-75, numeroj 162a-169a
3. Milmana Bodisatvo
4. E. Lanti: Letero pri la kvazaŭaj «Aksiomoj»
5. Historio de Pekina Opero
6. Torontanoj vizitas Japanion
- angle:
- Buddha
- beloruse:
- буда, Буда
- bulgare:
- Буда
- ĉeĥe:
- budha
- ĉine:
- 佛 [fó], 佛陀 [fótuó], 佛爷 [fóye], 浮图 [fútú], 老佛爷 [lǎofóye], 六根 [liùgēn], 如來彿 [rúláifú]
- france:
- Bouddha
- germane:
- Buddha
- hinde:
- बुद्धा [buddhā]
- hungare:
- Buddha
- itale:
- Budda, Buddha
- japane:
- 仏陀 [ぶっだ], 正覚者 [せいさとししゃ]
- katalune:
- buda 3. el Buda
- nederlande:
- Boeddha
- pole:
- Budda
- ruse:
- будда, Будда
- slovake:
- 1. budha 2. budha 3. Budha
- tibete:
- སངས་རྒྱས་
- ukraine:
- будда
budaismo, buddismo, budhismo
- Filozofio (aŭ, laŭ la kutima opinio, religio) fondita de budao Sidarto Gotamo kaj disvastiĝinta el Hindujo en la Orientan Azion (Ĉinujo, Koreujo, Japanujo, Vjetnamujo, Siberio ktp): budhisma sonorilo el Japanio [7]; en la unua jarcento p. K. budaismo estis enkondukita orienten el la Silka Vojo, kaj eniris en diversajn lokojn de la centra parto de Ĉinio [8]; majstro Congkapa, kreinto de la Flava Sekto de la ĉina tibeta budaismo [9].
7.
Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
8. China ABC, Kunfluejo de Multaj Religioj
9. Tri mirindaĵoj en Tar-templo
8. China ABC, Kunfluejo de Multaj Religioj
9. Tri mirindaĵoj en Tar-templo
- angle:
- Buddhism
- beloruse:
- будызм
- ĉeĥe:
- buddhizmus
- ĉine:
- 僧 [sēng], 佛教 [fójiào], 佛門 [fómén], 佛学 [fóxué], 释教 [shìjiào], 象教 [xiàngjiào]
- france:
- bouddhisme
- germane:
- Buddhismus
- hebree:
- בודהיזם
- hungare:
- buddhizmus
- itale:
- buddismo
- japane:
- 仏教 [ぶっきょう]
- katalune:
- budisme
- nederlande:
- boeddhisme
- pole:
- buddyzm
- ruse:
- буддизм
- slovake:
- budhizmus
- tibete:
- ནང་པའི་ཆོས་
- turke:
- budizm, budistlik
- ukraine:
- буддизм
budaisto, buddisto FK , budhisto, budhano, budaano
- Homo akceptanta la instruon de budaismo: la pli altaj kastoj de la hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur manĝon kreskaĵan FK ; budhanoj celas la nirvanon [10]; la japana budaista organizaĵo „Rissho-Kosei-Kai“, kiu havas kvin milionojn da adeptoj [11]; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp [12]; ĉar princino Wencheng estis fervora budaistino, reĝo Sunzankampo baldaŭ estis konvertita al tiu kredo kaj entuziasme disvastigis la budaisman religion inter la tibetanoj [13].
10.
Monato, Gbeglo Koffi: Mia religio
11. Espero Katolika, 1984, numero 3a
12. E. Lanti: Sennaciismo, Renovigo, Meksiko: 1941
13. Rakonto pri la eniro en Tibeton de princino Wencheng
11. Espero Katolika, 1984, numero 3a
12. E. Lanti: Sennaciismo, Renovigo, Meksiko: 1941
13. Rakonto pri la eniro en Tibeton de princino Wencheng
- angle:
- (a) buddhist
- beloruse:
- будыст
- ĉine:
- 佛教徒 [fójiàotú]
- france:
- bouddhiste (subst.)
- germane:
- Buddhist
- hebree:
- בּוּדְהָא
- hungare:
- buddhista
- itale:
- buddista (sost.)
- japane:
- 仏教徒 [ぶっきょうと]
- katalune:
- budista
- nederlande:
- boeddhist
- pole:
- buddysta
- ruse:
- буддист ~istino: буддистка.
- slovake:
- budhista
- tibete:
- ནང་པ་
- turke:
- budist
- ukraine:
- буддист
Rim.:
Laŭ la kutimoj de Esperanto la asimilita
formo por la sanskrita vorto buddha devus
esti „budo“; sed tiun formon jam okupis fundamenta
vorto, kaj la homonimio estus ĝena en iuj okazoj (imagu
ŝercojn pri „telefonbudo“ ktp).
Probable Zamenhof rigardis tiun vorton propra nomo, kaj
donis al
ĝi formon similan al unusilabaj propraj nomoj, kiel
„Anna“ kaj „Emma“: Buddo (cetere,
kiel en la rusa, pola, itala). Proprajn nomojn li rigardis
esceptaj periferiaĵoj, kiuj povas esti nur duone asimilitaj, ne
tute apartenante al la lingvo.
Tamen la duobla konsonanto ja ĝenis la esperantistojn, kaj la
Zamenhofa formo restis la malplej uzata. Anstataŭe, jam
sufiĉe
frue aperis alia natura formo asimilita: budao, kiu
simple konservas la finaĵon a. Tiun formon preferis la
esperantistoj de la tradicie budaismaj landoj
[14]
[15]
[16],
kaj tiun formon uzas PV.
Tamen la eŭropanoj preferis misanalizi la latinan transskribon:
bud(dh)a → bu(dd)ha → budha,
kaj en la sama epoko aperas en Eŭropo „budhismo“
[17].
Waringhien, verkante PIV-on, misklasas la vorton inter
„la
nomoj propraj“ kaj preferas la formon okcidentan:
„Por la hindaj nomoj mi helpis min precipe per la tre bona
Leksikologia Komentario kiun J. Régulo Pérez
aldonis fine de Nepalo malfermas la pordon. Tamen unu punkton
mi ne povis akcepti, la konservadon de h post
konsonanto, kio ŝajnas al mi kontraŭa al la kutimoj de
nia lingvo ... Sola escepto estas la Budho, kiun, post
longa hezito, mi preferis al la Zamenhofa Buddo, ĉar en tiuj
religiaj alnomoj plej grave estas konservi la internacian
aspekton, ĉe kiu la h estas pli frapa ol la duobla
d; cetere Zamenhof mem skribis Kristo (kaj ne
Ĥristo), Mesio (kaj ne Maŝiaĥ)“ [PIV,
p.xviii]. Ĉi tie enestas pluraj mallogikaĵoj:
Unue, en la ĵusaj ekzemploj ĝuste la internacia formo
preferita de Zamenhof ankaŭ pli konformas al la
kutimoj de la
internacia lingvo ol la etimologia, dum la formo
„Budho“, tute male, aspektas plej barbare el ĉiuj.
Due, tiu barbaraĵo fakte estas malpli fidela al la originalo.
En la originala sanskrita vorto ne estas kombino el [d] kaj [h],
sed unuopa sono, tre malsama ol la prononco postulata de la
skribo „budho“, kiu fakte estas nur latinalfabeta
surogato, kiel „masxino“ kompare kun „maŝino“.
Trie, estas iom naiva imperiismo paroli pri grafika rekoneblo de
okcidenta skribmaniero (cetere, esceptante la italan, polan,
hispanan...) kiam temas pri vorto apartenanta al kultura rondo
kiu tian skribon ne uzas.
Kaj super ĉio, la formo „Budho“ ja estas misgvida:
ĝi impresas kiel ekzakta transskribo de vorto sanskrita (pro la
nekutima kombino dh, kiu normale iĝas simpla d
en la vortoj asimilitaj: darmo, bodisatvo ktp); tial
oni devus supozi ke temas pri Budha, hinduisma dio
personiganta Merkuron!
[Sergio Pokrovskij, uzante materialojn de
Rubeno Fernandez Asensio kaj HASZPRA Otto
]
administraj notoj
~o,
~o,
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
~isto, ~isto , ~isto, ~ano, ~ano: Mankas verkindiko en fonto.
~isto, ~isto , ~isto, ~ano, ~ano: Mankas verkindiko en fonto.