islam/o Z

islamo

RELISL Unu el la ĉefaj mondreligioj, fondita de la profeto Muhamado, kies ĉefa sankta libro estas Korano: el 17 milionoj da malagasoj nur pli-malpli 4 milionoj apartenas al la kristana komunumo, islamo duarangas kaj la plimulto alkroĉiĝas al la tradicia religio [1].
Rim.: Arabe la vorto signifas „akcepto, fido, submetiĝo“ (al la Dia volo).
1. Monato, Fidilalao Henriel: Ŝtatlaikeco minacata
angle:
islam
beloruse:
іслам, мусульманства
bulgare:
ислям
ĉeĥe:
islám, muslimské náboženství
ĉine:
伊斯兰教 [Yīsīlánjiào], 伊斯兰 [Yīsīlán], 回教 [Huíjiào], 伊斯兰 [yīsīlán], 回教 [huíjiào], 淸真 [qīngzhēn]
france:
islam
germane:
Islam
hispane:
islam
hungare:
iszlám
indonezie:
Islam
japane:
イスラム教 [イスラムきょう], 回教 [かいきょう]
katalune:
islam
nederlande:
islam
perse:
اسلام
pole:
islam
portugale:
islã
ruse:
ислам, мусульманство
slovake:
islam
turke:
İslam

islama

Rilata al islamo, al ĝiaj spirito, principoj, ritoj: la eŭropaj medicino, matematiko, astronomio, fiziko kaj geografio multe profitis de la islamaj esploristoj [2]; religia aristokratio, aperinta post la islama revolucio, ne volas kaj ne povas kredi, ke ĝi devas transdoni la registaron al reformistoj [3]; ŝia patro estis muezino kaj instruis la malfacilan arton de islamaj religiaj kantoj al sia filino [4].
2. Walter Klag: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj, Monato, 2000/06, p. 15
3. M. Reza Torabi/pg: Vundita sed ne mortinta, Monato, 2000/07, p. 7
4. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
beloruse:
ісламскі, мусульманскі
ĉine:
清真 [qīngzhēn]
france:
musulman (adj.), mahométan (adj.), islamique
germane:
muslimisch
indonezie:
islami, islamiah, islamis
japane:
イスラム教の [いすらむきょうの], 回教の [かいきょうの]
katalune:
islàmic (adj)
perse:
اسلامی
pole:
islamski, muzułmański
portugale:
islamítico
turke:
İslamî

islamano

RELISL Homo akceptanta la doktrinon kaj praktikon de islamo: la tri plej gravaj unudiaj religioj (judismo, kristismo kaj islamo) havas komunan trunkon, tiel ke iliajn adeptojn (judojn, kristanojn kaj islamanojn) eblus kunnomi „idoj de Abrahamo“ [5]; en Francio […] jam vivas […] kvin milionoj da islamanoj, kiuj posedas oficiale 1600 luksajn moskeojn, kaj islamo fariĝis la dua influa religio en la lando [6].
5. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
6. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
angle:
muslim, moslem, mohammedan
beloruse:
мусульманін
ĉeĥe:
islámec, mohamedán, muslim
ĉine:
穆斯林 [Mùsīlín], 伊斯兰教徒 [yīsīlánjiàotú], 回教徒 [huíjiàotú]
france:
musulman (subst.), mahométan (subst.)
germane:
Moslem
hispane:
musulmán
hungare:
moszlim
indonezie:
orang islam, muslim
japane:
イスラム教徒 [イスラムきょうと], ムスリム, 回教徒 [かいきょうと]
katalune:
musulmà, mahometà, muslim
nederlande:
moslim
perse:
مسلمان
pole:
muzułmanin, mahometanin (przest.)
portugale:
islamita (pessoa)
ruse:
мусульманин
slovake:
mohamedán, moslim
tibete:
ཁ་ཆེ་
turke:
Müslüman

islamigi, islamanigi

(tr)
Aligi al islamo, konformigi al islamaj reguloj: kelkaj migruloj urbaniĝis kaj islamigis sian religian praktikon [7]; kiam ni diras ke ni irananojn oni perforte islamanigis multaj plendas kaj ne! ne estas tiel kaj irananoj memvole akceptis islamon [8].
7. S. Mervin, trad. V. Lutermano: Stranga sorto de la siriaj alaŭitoj, Le Monde diplomatique, 2013-01-01
8. Reto: pripensiga demando, 2011-08-06
beloruse:
ісламізаваць
france:
islamiser
indonezie:
mengislamkan
japane:
イスラム化する [いすらむかする]

islamiĝi, islamaniĝi

(ntr)
Aliĝi al islamo, al la islama komunumo, al islamaj reguloj: la amazigoj malrapide islamiĝis kaj grandparte arabiĝis [9].
9. A. Favre: Tuaregoj, eternaj ribeluloj, Etnismo, 2007-11-30 (81)
beloruse:
ісламізавацца
france:
s'islamiser
indonezie:
berislam, masuk Islam

islamismo

POL Politiko celanta rigoran realigon de iu formo de islama socio: kun tia eraro lingva mi troviĝas en malbona societo de multaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj ordinaraj homoj, kiuj ne diferencigas islamismon disde islamo pro tio, ke jam de longa tempo teruras nin teroristoj, kiuj asertas agadi en la nomo de sia dio [10]. kial islamismo en Sudano ne disponas pri oficisto pri publikaj rilatoj, kiu eble estus povinta evitigi ĉi tiun interreligian, internacian, ĉefe interhoman katastrofon [11]?
angle:
islamism
beloruse:
ісламізм
ĉeĥe:
islamizmus, politické zneužívání islámu
ĉine:
伊斯兰教 [Yīsīlánjiào], 伊斯兰 [Yīsīlán]
france:
islamisme
germane:
Islamismus
hispane:
islamismo
hungare:
iszlamizmus
indonezie:
islamisme
japane:
, イスラム主義 [イスラムしゅぎ]
katalune:
islamisme
nederlande:
islamisme
perse:
اسلام‌گرایی
pole:
islam
portugale:
islamismo
ruse:
исламизм
slovake:
islamizmus
turke:
İslamcılık

islamisto

POL Adepto de islamismo: la insultoj de s-ro Gofen kontraŭ araboj kaj islamo havas tamen limojn: li plene konsentas kun la fanatikaj islamistoj, kiam ili persekutas samseksemon, „pornografion kaj seksajn perversaĵojn” [12].
12. Monato, Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio
angle:
islamist
beloruse:
ісламіст
france:
islamiste (subst.)
germane:
Islamist
hispane:
islamita
hungare:
iszlamista
japane:
, イスラム主義者 [いすらむしゅぎしゃ]
katalune:
islamista
nederlande:
islamist
perse:
اسلام‌گرا
pole:
muzułmanin, mahometanin (przest.)
ruse:
исламист
turke:
İslamcı

administraj notoj