2 -ism/ PV

I.

-ism

(sufikso)
1.
Doktrino aŭ kutima agmaniero: la unua, tipe rusa, kontraŭfeŭda kaj kontraŭkapitalisma, esence etburĝa kaj personisma revolucia movado, la popolismo, kun kamparanutopia komunisma idealo kaj labormetodoj ekstreme individuismaj, iom post iom, cedis teorie kaj praktike antaŭ la marksismo [1].
a)
FIL Doktrino religia, filozofia... de iu persono kaj de ties sekvantoj: platonismo (doktrino de Platono); kristanismo [2] (doktrino de la kristanoj); hilelismo [3]; karteziismo (doktrino de la Kartezianoj); [li] studis marksismon kun mi [4]; [mi] progresis en Judismo […] pri la tradicioj de miaj prapatroj [5]; ŝi travivis tro da mortgravedaj situacioj por paniki nun […] nur pro la sadismo de tiu juna viro [6].
b)
Doktrino aŭ sistemo rilata al iu temo: absolutismo [7]; feŭdismo [8]; realismo [9]; rasismo [10]; spiritismo [11] (doktrino pri la spiritoj de mortintoj); esperantismo1 [12]; dulingvismo [13]; budhismo [14]; homaranismo [15]; cionismo [16]; stulta naciismo [17]; naziismo [18]; kapitalismo [19]; internaciismo [20]; funda idealismo [21]; ilia nematura romantika maldekstrismo okulfrapis ĉe la unuaj frazoj [22]; nia generacio havis aŭ tradician religion, aŭ tiun alian religion, kiu estis kontraŭreligia sciencismo, aŭ laikismo [23]; utilismo (doktrino pri la utilo rigardata kiel gvidilo de homa konduto); militismo (doktrino pri la neceso de militadoj); imperiismo; carismo; kastismo; liberpensismo; helenismo.
c)
Maniero, kiel iuj kutime agas: nomadismo ne plu estas adaptita al la kondiĉoj de vivo moderna [24]; patriotismo [25]; despotismo [26]; egoismo [27]; prozelitismo; paroĥismo; kanibalismo; vandalismo (detruemo); alkoholismo (alkoholdependeco).
d)
LIN Maniero, kiel iuj kutime parolas: helenismo2; la lingva stilo estas simpla kaj flua, kun ne multe da francismoj (dirmanieroj influataj de franca lingvo) [28]; kontraŭ superfluaj anglismoj nun agadas triopo da fakuloj pri germana lingvo [29]; [oni] forpuŝis kelkajn germanismojn, sed poste por unu forpuŝita dek novaj venis […], provu diri franclingve „bonne fin de semaine!“, oni tuj korektos vin: „bonne Wochenende![30]; la formo „sidiĝu“ jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam „esperantismo[31].
2.
SCI Tuto de aperaĵoj kun sama kaŭzo, en sama medio: artritismo (simptomoj kaj sekvoj de artrito); elektromagnetismo; vulkanismo estas ĉiu fenomeno, rezulte de kiu solidaj, likvaj aŭ gasaj substancoj atingas la tersupraĵon [32].
VD:-ec, -ist2
Rim.: Ne konfuzu la vortojn kunmetitajn per la sufikso -ism kun aliaj memstaraj internaciaj vortoj, ĉe kiuj la finaĵo ism apartenas al la radiko: turismo, grafismo, kateĥismo, barbarismo, solecismo.
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro V
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
4. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 7
5. La Nova Testamento, Galatoj 1:14
6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 13
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
9. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
10. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 9
11. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
15. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
16. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 16
17. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
19. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
20. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, UNUA PARTO
21. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
22. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
23. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
24. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
27. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto
29. Monato, Stefan Maul: Lingvaj problemoj, 2006
30. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
31. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
32. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
beloruse:
-ізм
ĉine:
主义 [zhǔyì], 唯 [wéi], 惟 [wéi]
france:
-isme
germane:
-ismus
geste:
M524x529S37604475x471S15441500x506
hispane:
-ismo
hungare:
-izmus
portugale:
-ismo
ruse:
-изм
II.
Samsignifa memstara vortero.

ismo

(malofte)
Doktrinoidearo havanta anojn, subtenantojn: modernismo […] ankaŭ en la E-komunumo […] sukcesis kaj daŭre sukcesas mobilizi, kvankam evidente je tute alia skalo ol la grandaj ismoj de nia epoko [33]. VD:movado
33. M. Fettes: Raŭmi transmoderne, en: Dudek jarojn post Raŭmo. - Heksinko, 2000-07-22
ĉeĥe:
„ismus“, izmus
france:
mode intellectuelle, mouvement d'opinion
germane:
Ismus
japane:
主義 [しゅぎ], 学説 [がくせつ]
slovake:
izmus"

administraj notoj