*sentenc/o

*sentenco

BELE Mallonga frazo enhavanta ĝeneralan moralan principon: li eldiris tri mil sentencojn, kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin [1]; viaj memorigoj estas sentencoj polvaj [2]; Mi malfermos per sentenco mian buŝon, Mi eldiros enigmojn el tempo antikva [3]; Sentencoj de Salomono [4]; en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn [5]; la scienculoj kaj saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson […], kiu tiriĝis tra la tuta okazintaĵo, la sentencon: Amo donas vivon [6]! sur la randoj de la tomboŝtono videblas orumitaj skribaĵoj el Korano kaj kurtaj instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mahometo (hadisoj) [7]; estas konsole, ke ankoraŭ validas la biblia sentenco: „Neniu scias la tagon, la horon” [8]. SUB:aforismo, devizo1, maksimo, moto. VD:proverbo
angle:
 maxim, pithy saying
beloruse:
 сэнтэнцыя
ĉeĥe:
 poučný výrok, průpověď, rčení, sentence
france:
 sentence
germane:
 Sentenz
hispane:
 sentencia
hungare:
 szentencia, bölcs mondás
itale:
 sentenza (motto)
nederlande:
 spreuk
pole:
 sentencja
ruse:
 сентенция
slovake:
 poučný výrok, sentencia, úslovie
ukraine:
 сентенція, повчальний вираз

administraj notoj