1formul/o

formulo

1.
Esprimo en simbola lingvo: kunsidis ses landoj laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Ĉinio, Rusio, Usono) [1]; kaj speciale:
a)
MAT Aserto esprimita en simbola lingvo: por kalkuli la volumenon de la piramido ŝi uzis la formulon `v=qh//3`; lia formulo donas tre bonan aproksimon de la vera valoro; oni vidos facile la eblon konstrui ĝuste tian sunhorloĝon, se oni serĉos la formulojn liverantajn x, y kaj δ FK ; la formuloj montras, videble, ke M estas la projekcio horizonta de la punkto m, kiu respondas al la horo h sur la rondo tagnoktegaliga, farita per la radio C FK . SUP:esprimo
Rim.: Formulo povas esti vera aŭ malvera.
b)
KEM Simbola prezento (per literoj, indicoj, krampoj ktp) de substanco per ĝiaj elementoj: la formulo de la akvo estas H2O; sekvis la kalkuloj pri elastaj kunfrapiĝoj kaj osciladoj, […] ĥemiaj formuloj kaj poste senfina aro da matematikaj deduktoj [2].
2.
Dirformo vorta: tiujn kabalajn formulojn […] la mezepokaj sorĉistoj kredis provizitaj de supernatura potenco [3].
a)
Preciza dirformo, fiksita de la leĝo aŭ kutimo: formulo de naskiĝa akto, de petskribo; ekzistas longaj leĝformuloj, dank’ al kies malsimpleco ĉenrompinta kondamnito povas facile sin ŝovi ekster la maŝoj de la justeca reto [4]; la kuntiritaj lipoj senpense ripetadas la formulon de la almozpetado [5]; la formulo edziga BdV ; [ili] akcentas la sanktavalecon de la formulo dirante: por kleri kaj klari, ĝin uzi kun ŝpari [6]! la permeso […] estis konsiderinda nur kiel simpla ĝentileca formulo [7]; punita per X jaroj ĝis Y jaroj da mallibereco, la puna formulo estas ĉiam tiel aŭ simile variebla [8]; la nova formulo estis akceptita […] proksimume unu jaron kaj duonon antaŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj [9]; la celoj dependas de la karaktero de la koncerna FA, la plej kutima formulo estas: disvastigi la Internacian Lingvon en la koncerna fako aŭ speciala medio, unuflanke, kaj utiligi la Internacian Lingvon por la respektivaj fakaj aŭ specialaj celoj, aliflanke [10].
b)
Preciza, mallonga dirformo resuma: prezenti proponon laŭ taŭga formulo; la formulo „oficialaj-laboraj lingvoj“ signifis faktan superregon de la angla kaj franca [11]; kateni siajn ideojn en rigorajn formulojn [12]; la oratoro, formulante siajn pensojn, samtempe formulas la pensojn de siaj aŭskultantoj, trafaj formuloj elvokas entuziasmon kaj aplaŭdojn [13].
VD:devizo, moto, sentenco, slogano
angle:
formula
beloruse:
формула
ĉeĥe:
formulace, formulování, stylizace
ĉine:
1. 程試 [chéngshì], 式子 [shìzi], 客套話 [kètàohuà], 程 [chéng] 2. 提法 [tífǎ], 简洁陈述 [jiǎnjiéchénshù], 公式化 [gōngshìhuà], 說法 [shuōfa]
france:
formule, formulation, tournure 1.a formule
germane:
Redeformel Formulierung 1.a Formel 1. Formel 2.a Redeformel 2.b Formulierung
hispane:
1. fórmula
hungare:
képlet, formula formula megfogalmazás 2.a formula 2.b megfogalmazás
japane:
書式 [しょしき], 式 [しき], 公式 [こうしき]
nederlande:
formule
pole:
określenie, formuła 1.a wzór, formuła 1. formuła 2. określenie, formuła
portugale:
fórmula
ruse:
формула
slovake:
formulácia (čin)
taje:
1. สูตร
ukraine:
формула

formuli

(tr)
1.
SCI Esprimi per formuloj: formuli la komponon de la aero.
2.
Mallonge, precize esprimi ion: formulu klare vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado [14]; sian penson li formulis en mallonga frazo: „por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nur nomi ĝin tia“ [15]; la Kongreso formulis siajn konkludojn en Rezolucio pri la kulturaj rajtoj kaj lingva diskriminacio [16]; [li] eĉ ne sciis formuli la demandon: de kie venas la malbono kaj kiel ĝin forigi [17]? la iniciatoroj de tiu ideo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn [18]; por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankoraŭ la tempo, ili formuliĝos per si mem, iom post iom [19]; ĝis nun sinjoro Taburio formulis neniun precizan kulpigon [20]; multaj protestaj pensoj tuj sugestiiĝis al la kapo de Vilfrido, sed antaŭ ol li povis formuli unu, lia kunvojiranto […] diris […] [21]; antaŭ ol la viro ĉe ŝia flanko povis formuli taŭgan respondon, stariĝis tumulto [22]; la magistrato formulis la ĉefan principon de rekonstruado tiel: protekto kaj riparo [23]. VD:deklari, difini, formaligi, precizigi, vortigi
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
18. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
20. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
21. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
23. Monato, Wen Zhihong: Protektu kaj riparu, 2006
angle:
formulate
beloruse:
фармуляваць
ĉeĥe:
formulovat, koncipovat, utvářet
france:
formuler, exprimer, énoncer
hispane:
formular
hungare:
1. képlettel kifejez 2. megfogalmaz, szavakba önt
japane:
書式に従って書く [しょしきにしたがってかく], 式で表す [しきであらわす], 定式化する [ていしきかする], 言い表す [いいあらわす]
nederlande:
formuleren
pole:
1. formułować, określać 2. formułować, określać
ruse:
1. выразить формулой 2.  формулировать
slovake:
sformulovať
ukraine:
формулювати

formularo

1.
Kolekto da formuloj: farmacia formularo PIV1 ; formularo de notarioj PIV1 ; la religia ceremonio estis plenumita fulmorapide: ĉar Matildo sendiskuteble postulis, ke la abato Benojto ĝin malpligrandigu ĝis la nur necesega formularo [24].
2.
POLKOMPFK Ŝablona dokumento, en kiu estas lasita spaco kiun koncernuloj plenigas per okazaj informoj (nomoj, datoj, monsumoj ktp): ŝranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigaĵo, fadenoj, ŝnuretoj, sigelvakso FK ; la diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena ponto la poŝtajn sakojn el la ŝipo sur la bordon FK ; homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por estontaj demandaroj oficialaj VivZam ; oficialaj formularoj por akiri pasporton aŭ permesilon por konduki aŭtomobilon [25]; en Estonio 90 % de la civitanoj plenigas sian impostoformularon interrete [26]; britoj plenigis siajn plurpaĝajn censo-formularojn [27]. SUB:aliĝilo, abonilo, TUT:dialogo4
Rim.: Estas disputeble ĉu oni konsideru tiun ĉi sencon kiel derivaĵo de formulo2 aŭ de aparta radiko „formular/“.
24. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
25. Monato, Albisturo Kvinke: Disleksio, 2005
26. Monato, pp: Estonio instruas Belgion, 2011
27. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!, 2013
afrikanse:
vorm
albane:
formë
amhare:
ቅጽ
angle:
2. form
arabe:
شكل
armene:
ձեւը
beloruse:
фармуляр
bengale:
ফর্ম
birme:
ပုံသဏ္ဌာန်
bosne:
oblik
ĉeĥe:
kniha vzorců, sbírka vzorců
ĉine:
2. 登記錶 [dēngjìbiǎo], 单 [dān]
dane:
formular
estone:
vorm
eŭske:
formulario
filipine:
paraan
france:
formulaire, formule (imprimé standard), bordereau
galege:
forma
germane:
1. Formelsammlung 2. Formular
guĝarate:
ફોર્મ
haitie:
fòm
hinde:
फार्म
hispane:
formulario
hungare:
1. iratmintagyűjtemény, formularium farmacia ~aro: gyógyszerkönyv, vénykönyv.
igbe:
ụdị
irlande:
fhoirm
islande:
mynd
japane:
フォーム
jave:
wangun
jide:
פאָרעם
jorube:
fọọmu
kanare:
ರೂಪ
kartvele:
ფორმა
kazaĥe:
форма
kimre:
ffurflen
kirgize:
түрү
kmere:
សំណុំបែបបទ
koree:
양식
korsike:
furmulariu
kose:
imo
kroate:
obrazac
kurde:
şikil
latine:
forma
latve:
forma
laŭe:
ຮູບແບບ
litove:
forma
makedone:
форма
malagase:
endrika
malaje:
bentuk
malajalame:
രൂപം
malte:
forma
maorie:
puka
marate:
फॉर्म
monge:
daim ntawv
mongole:
хэлбэр
njanĝe:
mawonekedwe
okcidentfrise:
foarm
panĝabe:
ਫਾਰਮ ਨੂੰ
paŝtue:
فورمه
ruande:
ifishi
samoe:
faiga
sinde:
فارم
sinhale:
ආකෘති පත්රය
skotgaele:
foirm
slovake:
kniha vzorcov
slovene:
obrazec
somale:
foomka
ŝone:
fomu
sote:
foromo
sunde:
wujud
svahile:
aina
taĝike:
шакл
taje:
2. แบบฟอร์ม
tamile:
வடிவம்
tatare:
форма
telugue:
రూపం
ukraine:
форма
urdue:
فارم
uzbeke:
shakl
vjetname:
hình thức
zulue:
ifomu

sorĉformulo, magia formulo

Mallonga dirformo, kiu laŭmite havas ian magian efikon: murmurante kelkajn magiajn formulojn li enpaŝis [28]; oni ankaŭ diris al li, ke la judoj konas iajn sorĉformulojn, per kiuj ili kovras per abscesoj la korpojn de malamikoj [29];
angle:
magic spell
ĉine:
[pīn]
germane:
Zauberformel

administraj notoj