1motiv/o JED
motivo
- 1.
 - Tio, kio igas iun agi aŭ opinii iamaniere; kialo de agado: ni havas neniun motivon montri al li nian dankemon [1]; ili prezentos siajn motivojn, mi miajn [2]; mi dezirus ekkoni la motivojn de la dekreto IK ; pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo [3]; [li] faris tiom da malsaĝaĵoj, sen (grava) motivo, por plezuro! [4]; unu piedon li levis sub sin por ke li ankaŭ havu ian plendmotivon dum sia gardostarado; [5] [ŝi] sciigis […], pro kia motivo ŝi tuŝis lin [6]; estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto [...] pro manko de motivo [7]; [ili] demandas pri la motivo de la espero en vi [8]; pro plej noblaj motivoj [9]; la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado [10].
 - 2.
 

                              Strukture esenca stilfiguro de artverko:
                              
                                 la pentrada ornamado de la manskribaĵo per tiuj miraklaj miniaturoj kun neniam
                                 ripetitaj motivoj el flaŭro kaj faŭno faras la libron majstraĵo
                                 [11];
                                 
                                 motive dominas la stoika idealo de konstanteco […] kaj la samtempa
                                 motivo de Vanitas, la efemereco de la monda feliĉo
                                 [12].
                                 
                              
melodio,
                           figuro,
                           skemo,
                           ŝablono3Rim.: Laŭ BL: (en muziko) prefere diru muzika temero.
1.
                           
                           B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
6. La Nova Testamento, Luko 8:47
7. La Nova Testamento, La agoj 19:40
8. La Nova Testamento, I. Petro 3:15
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
11. Monato, Svetlana Milanović: Malnova monumento de la serba kulturo, 2008
12. Vikipedio, Andreas Gryphius
                  2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
6. La Nova Testamento, Luko 8:47
7. La Nova Testamento, La agoj 19:40
8. La Nova Testamento, I. Petro 3:15
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
11. Monato, Svetlana Milanović: Malnova monumento de la serba kulturo, 2008
12. Vikipedio, Andreas Gryphius
- angle:
 - motive 1. motivation, cause, incentive, reason, goal, purpose 2. motif
 - beloruse:
 - матыў
 - ĉeĥe:
 - důvod, motiv, pohnutka
 - ĉine:
 - 心路 [xīnlù], 起見 [qǐjiàn], 起见 [qǐjiàn], 动机 [dòngjī], 動機 [dòngjī], 动因 [dòngyīn], 動因 [dòngyīn]
 - france:
 - motif
 - germane:
 - 1. Motivation, Beweggrund, Antrieb 2. Motiv, Stilfigur
 - hispane:
 - motivo
 - japane:
 - 動機 [どうき], 理由 [りゆう], 根拠 [こんきょ], モチーフ, 主題 [しゅだい]
 - katalune:
 - motiu
 - nederlande:
 - motief
 - pole:
 - motyw, powód
 - rumane:
 - motiv, pentru ce
 - ruse:
 - мотив
 - slovake:
 - dôvod, podnet, pohnútka, popud
 - tibete:
 - སྐུལ་སློང་
 - ukraine:
 - мотив, привід
 
motivi
                     (tr)
                  - 1.
 - (io) Esti motivo por pravigo de io: tiu akcidento motivas mian proponon; la amikoj volu sendi al mi kiom eble pli motivite siajn opiniojn pri la diversaj punktoj [13].
 - 2.
 - (iu) Motivigi: la usona registaro false provis motivi la militon [14]; Moskvo vivas sen iu ajn science motivita plano [15].
 
13.
                           
                           Zamenhof: Pri
                              Reformoj en Esperanto, 1894
14. Monato, Bertil Englund: Mi plu abonos Monaton, 2004
15. Monato, Mihail Korotkov: Bridi la monstron, 2011
                  14. Monato, Bertil Englund: Mi plu abonos Monaton, 2004
15. Monato, Mihail Korotkov: Bridi la monstron, 2011
- angle:
 - 1. motivate 2. justify
 - beloruse:
 - 1. служыць матывам 2. матываваць, абгрунтоўваць, апраўдваць (даваць матыў)
 - ĉeĥe:
 - být důvodem, motivovat, odůvodnit, zdůvodnit
 - france:
 - 1. motiver (être le motif de) 2. motiver (justifier par des motifs)
 - germane:
 - 1. ein Motiv haben 2. rechtfertigen
 - japane:
 - 動機付ける [どうきつける], 理由付ける [りゆうつける]
 - katalune:
 - 1. motivar (ésser motiu) 2. motivar, justificar
 - nederlande:
 - 1. rechtvaardigen
 - pole:
 - argumentować, umotywować, tłumaczyć
 - rumane:
 - argumentează, justifică, explică
 - ruse:
 - 1. мотивировать
 - slovake:
 - motivovať, odôvodniť, zdôvodniť
 - ukraine:
 - мотивувати, пояснювати причину, привід, обґрунтовувати
 
motivigi
(iu)
                     
                  - Pravigi ion per: plene motivigita plendo; li per persista demandado kaj analizo […] de homaj rilatoj kaj motivigoj, faras siajn hipotezojn kaj konkludojn [16]; la vjetnama milito estis ĉiurilate misa, mismotivigita, misintencita, neniel kaj nenial pravigebla [17].
 
Rim.:
                           En la senco instigi, laŭ BL: prefere diru konvinki,
                           instigi, inspiri, emigi.
                           
                     16.
                           
                           Monato, Stefan Macgill: Pli da kadavroj, 2004
17. Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro agresemo de aliaj, 2005
                  17. Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro agresemo de aliaj, 2005
- angle:
 - justify
 - beloruse:
 - матываваць, абгрунтоўваць, апраўдваць (даваць матыў)
 - ĉeĥe:
 - motivovat, odůvodnit
 - ĉine:
 - 不辜負 [bùgūfù], 不辜负 [bùgūfù], 表明自己是正确 [biǎomíngzìjǐshìzhèngquè], 表明自己是正確 [biǎomíngzìjǐshìzhèngquè]
 - france:
 - motiver (justifier par des motifs)
 - germane:
 - rechtfertigen
 - japane:
 - 動機付ける [どうきつける], 理由付ける [りゆうつける]
 - katalune:
 - motivar, justificar
 - nederlande:
 - motiveren
 - pole:
 - uzasadniać, motywować, usprawiedliwiać
 - rumane:
 - justifica, motiva
 - ruse:
 - мотивировать
 - slovake:
 - odôvodniť, zdôvodniť
 
ĉefmotivo
- 1.
 
                              En opero, baleto, programa peco ktp: muzika penso, melodio
                              asociata kun rolulo, rememoro, teravivaĵo aŭ abstakta nocio,
                              ripetata ĉe ties apero sur la sceno aŭ mencio.
                              - 2.
 - (figure) 
                              La ĉefa ideo, la baza penso, multfoje ripetata kaj emfazata:
                              
                                 amo estas la ĉefmotivo, kiu regas en tiuj ĉi fabeloj
                                 [18];
                                 
                                 la 200-jara jubileo de la alveno de la katolikismo en Koreo
                                 estas la ĉefmotivo de la papa vojaĝo en tiun landon
                                 [19].
                                 
                              
suĵeto 
- angle:
 - leitmotif
 - beloruse:
 - 1. лейтматыў 2. лейтматыў, кіраўнічая думка
 - ĉine:
 - 主导动机 [zhǔdǎodòngjī], 主導動機 [zhǔdǎodòngjī]
 - germane:
 - Leitmotiv
 - katalune:
 - leitmotiv, motiu conductor
 - ruse:
 - лейтмотив
 
administraj notoj
ĉef~o: 
                     Mankas verkindiko en fonto.