*ordon/i

*ordoni  

(tr)
Estre esprimi al iu sian volon, ke li faru ion: al la popol' ordonu trankviliĝi Ifigenio ; mi insiste ordonas al vi ne ŝteli plu [1]; ordonu nur la malbenitan koboldon reveni en la sakon [2]; li […] ordonis siajn akompanantojn atendi ekstere [3]; ordonu al li, ke li ne babilu [4]; li ordonis al mi ripozon; kie mi disponas, tie mi ordonas PrV ; kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas PrV ; ekzemplo proponas, sed ne ordonas PrV ; ordonita kiso havas guston maldolĉan PrV ; kiam forto ordonas, leĝo pardonas (al potenculoj ĉio estas permesata) PrV ; al la buŝo de oni neniu povas ordoni PrV . VD:regi, dikti, dekreti, instrukcii, komandi, obeigi.
angle:
command
beloruse:
загадаць
ĉeĥe:
nařizováním poručit, nařídit, předepsat
france:
ordonner, commander, sommer
germane:
befehlen, gebieten, anordnen, anweisen kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ~as: Wes' Brot ich ess', des' Lied ich sing
hispane:
ordenar, mandar
hungare:
parancsol, megparancsol, elrendel, utasít
nederlande:
bevelen
portugale:
ordenar, comandar
ruse:
приказать
slovake:
nariadiť, predpísať, rozkázať
svede:
beordra

ordono   Vikipedio

1.  
Esprimo de ies estra volo: bezono estas plej forta ordono PrV ; de la volo la ordono pli efikas ol bastono PrV ; deziro kaj inklino ordonon ne obeas PrV ; mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro [5]; [tiu] respektanta ordonon estos rekompencita [6]; observi kaj plenumi ĉiujn […] ordonojn [7]; ne forĵetu la ordonon de via patrino [8]; [ŝi] jam estis for por disdoni novajn ordonojn [9]. SUB:edikto, ukazo, direktivo, komando
2.  
KOMP En programo, frazo indikanta agon plenumendan: simpla ordono (baza, kiu ne entenas aliajn ordonojn); malsimpla ordono (konstruita el pli simplaj ordonoj); kondiĉa, iteracia ordono; estas du metodoj agordi la amplekson de indicoj por tabeloj deklaritaj per la ordono Dim [10]; la komputilo simple plenumas tiujn ordonojn en la donita sinsekvo [11]; la parto de la proces-unuo, kie ĉiu ordono el la programo estas „legata“, interpretata kaj direktata [12]. VD:deklaroSUB:komando
angle:
2. (executable) statement
beloruse:
1. загад
ĉeĥe:
nařízení, příkaz 1. rozkaz
france:
1. ordre, injonction 2. commande, instruction
germane:
Befehl, Anweisung 1. Anordnung 2. Instruktion
hispane:
1. orden, mandato 2. comando, instrucción
hungare:
parancs, utasítás
nederlande:
1. bevel 2. instructie
portugale:
1. ordem, comando 2. comando, instrução
ruse:
1. приказ 2. оператор
slovake:
nariadenie, príkaz, rozkaz
svede:
1. order

ordona Vikipedio

Esprimanta ordonon: ordona tono, rigardo, vorto; [li] ion diris al li kun ordona gesto IK ; tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro Marta ; laŭ ordona trumpetado, jen envenas grupo da taŭroprenantoj [13]; la modo ordona „-u“ FK .
13. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 2014
beloruse:
загадны
ĉeĥe:
obsahující zlatou rudu
france:
impératif, de commandement
germane:
befehlend
hispane:
ordenado, -a, mandado, -a, mandatorio, -a
hungare:
parancsoló, utasító
nederlande:
gebiedend
portugale:
imperativo (adj.)
ruse:
повелительный, императивный
slovake:
obsahujúci zlatú rudu

ordonema  

Kutimanta, ŝatanta ordoni: ordonema kaporalo [14]; la venĝema, regulema, punema, ordonema dio de la malnova testamento [15]; ordonemaj ideoj rapide disvastiĝas sub la registaro [16].
beloruse:
уладарны, валадарны, уладны
ĉeĥe:
panovačný, pánovitý, rozkazovačný
france:
impérieux, autoritaire (quelqu'un)
germane:
befehlerisch, gebieterisch, herrisch
hispane:
mandón, mandona
hungare:
parancsolgató, utasítgató
ruse:
властный, повелительный
slovake:
panovačný, vládychtivý

administraj notoj