1format/o

formato

1.
La dimensioj de io, precipe de dokumento aŭ ties prezenta prezenta rimedo.
a)
TIPKIN Dimensioj de libro aŭ bildo laŭ alteco kaj larĝeco: duonfolia formato, kvaronfolia, okonfolia (kies tipa paperfoliego estas faldita laŭ du, kvar aŭ ok folioj); granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato [1]; lenso […] grandigis la bildon al la dezirata formato [2]; paperaj folioj, havanta[j] la formaton de ordinara letera papero [3]; formato iom sub A4 [4]; la formato de la skanita dokumento kutime ne egalas al la formato de la skanilo [5]; [ili] ne povis trovi filmojn taŭgajn por la maŝinoj, diable! la filmoj havis specialan formaton [6]!
b)
La dimensioj de alia, precipe rektangula, afero: ĝis la mezo de la 19a jarcento ĉiu urbo aŭ monaĥejo preferis alian formaton por brikoj [7]; tekokomputilo […] en faciluza formato [8]; la formato de la ekranoj daŭre pligrandiĝas [9]; Intel difinis novan kartetan formaton kaj konektilon [10]; ĉu viŝtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi [11]? mi avide kolektas ilin, elefantojn de ĉiuj formatoj kaj koloroj [12]. VD:grando, proporcio
c)
(figure) (pri eminentulo) Alta nivelo, kompetento, karaktero: Abraham Lincoln, […] kiu, kvankam certe ne povas esti konsiderata kiel oratoro de monda formato, tamen faris kelkajn tre bonajn paroladojn [13]. VD:staturo3
2.
Ŝabloneca aranĝo de informoj konforme al iu konvencio.
a)
KIN Aranĝo laŭ kiu estas produktita serio de samspecaj elsendoj: la produktistoj devis spici la formaton: steluletoj, nur kvazaŭ famaj, aŭ politikistoj, kiuj farus eĉ ion pli teruran por levi sian popularecon, aperis por kelkaj horoj en la domo por diskuti kun la loĝantoj [14]. VD:ĝenro
b)
KompLeks KOMP Aranĝo de tekstero, dokumento aŭ datumoj konforme al iu aparta konvencio: la reviviĝanta revuo […] aperos ne nur papere sed ankaŭ en komputila formato [15]; [li] priskribas malfacilaĵojn, kiujn devas atenti la tradukisto: ekzemple, la formaton de datoj kaj nombroj [16]; formato multpaĝa TIFF [17]; vi povas jam nun sendi viajn filmojn en VHS-formato [18]; mendi la revuon en unu el la elektronikaj formatoj oportuna por ili: HTML, simpla teksto aŭ PDF [19]. VD:fasono, kodo, ŝablono2
Rim.: En la komputila fako la termino „skemo“ estas limigita al la logika, abstrakta, aranĝo de informoj (ekz-e de objektspecoj kaj ties eblaj atributoj kaj rilatoj), dum por la fizika aranĝo de datumoj en dosiero aŭ sur datumportilo oni preferas la terminon „formato“.
VD:formo, skemo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro
2. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
4. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 2004
5. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
6. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 17. Fripono Ĉie Sian Nomon Skribas.
7. Monato, Walter Klag: Briko-muzeo, 2013
8. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 2005
9. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
10. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
11. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.
12. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 33. Plej Bone Ridas Kiu Laste Ridas.
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
14. Monato, Marko Naoki Lins: Torturado televida, 2005
15. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
16. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 2008
17. M. Bavant: Re: Maraj terminoj, terminologio, 2006-05-20
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
19. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
angle:
format
beloruse:
фармат (кнігі і да г.п.), памер (кнігі і да г.п.)
ĉeĥe:
formát, rozměr, tvar, velikost
ĉine:
格式
france:
format
germane:
Format, Größe, Abmessungen
hispane:
formato
hungare:
formátum, nagyság, méret
japane:
[はん]
katalune:
format
nederlande:
formaat, afmeting
portugale:
formato
ruse:
формат, размер
slovake:
formát, rozmer, tvar
ukraine:
формат, розмір

administraj notoj