*pret/a PV
*preta
- 1.
- (io) Plene preparita; disponebla por tuja uzo: estis jam preta tagmanĝo [1]; ĉu ne estos baldaŭ preta la supo [2]? alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko EE ; por ĉiu demando oni havas pretan respondon [3]; la enlibrigitaj artikoloj estis […] jam pretaj seninterrilataj prelegetoj [4]; mia preta produkto iras rekte al la rotacipresilo [5].
- 2.
- (iu) Farinta taŭgajn aranĝojn por agi: estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj [11]; dekmila korpuso, preta por la batalo [12].
- 3.
- (iu) Plene preparita kaj volonte konsentanta por tuja ago: li estas preta aliĝi al malbonaguloj [13]; mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis [14]; vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto [15]; hodiaŭ li estis preta fari por ŝi frenezaĵon [16]; ŝia koro batis de timego, ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido […] kaj fariĝis denove kuraĝa [17].
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Doktoro Ĉioscia
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
4. Monato, Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!
5. Monato, https://www.steloj.de/esperanto/monato2/007058.html
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
7. Unikso - Neciklopedio
8. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj, 2007
9. Monato, https://www.steloj.de/esperanto/monato2/007058.html
10. La Rano-vojaghanto
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 34:2
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 34:8
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 65:1
15. La Nova Testamento, Luko 22:33
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro

- afrikanse:
- gereed
- albane:
- gati
- amhare:
- ዝግጁ
- angle:
- ready
- arabe:
- جاهزة
- armene:
- պատրաստ
- azerbajĝane:
- hazır
- beloruse:
- гатовы
- bengale:
- প্রস্তুত
- birme:
- အသင့်ရှိ
- bosne:
- spreman
- ĉeĥe:
- hotový, připravený
- dane:
- klar
- estone:
- valmis
- eŭske:
- prest
- filipine:
- handa
- france:
- prêt
- galege:
- preparado
- germane:
- bereit 1. fertig 2. vorbereitet 3. willens
- guĝarate:
- તૈયાર
- haitie:
- pare
- haŭse:
- shirye
- hinde:
- तैयार
- hispane:
- 1. listo, -a 2. preparado, -a 3. dispuesto, -a
- hungare:
- kész
- igbe:
- njikere
- irlande:
- réidh
- islande:
- tilbúin
- japane:
- レディー
- jave:
- siap
- jide:
- גרייט
- jorube:
- setan
- kanare:
- ಸಿದ್ಧ
- kartvele:
- მზად
- kazaĥe:
- дайын
- kimre:
- barod
- kirgize:
- даяр
- kmere:
- ត្រៀមខ្លួនជាស្រេច
- koree:
- 준비된
- korsike:
- pronta
- kose:
- lungele
- kroate:
- spremni
- kurde:
- amade
- latine:
- parata
- latve:
- gatavs
- laŭe:
- ພ້ອມ
- litove:
- pasiruošęs
- makedone:
- подготвени
- malagase:
- vonona
- malaje:
- bersedia
- malajalame:
- തയ്യാറായ
- malte:
- lest
- maorie:
- rite
- marate:
- तयार
- monge:
- npaj txhij
- mongole:
- бэлэн
- nederlande:
- klaar
- nepale:
- तयार
- njanĝe:
- wokonzeka
- okcidentfrise:
- klear
- panĝabe:
- ਤਿਆਰ
- paŝtue:
- چمتو
- pole:
- gotowy
- portugale:
- pronto, disposto, lesto, prestes
- ruande:
- biteguye
- rumane:
- gata
- ruse:
- готовый
- samoe:
- saunia
- sinde:
- تيار
- sinhale:
- සූදානම්
- skotgaele:
- deiseil
- slovake:
- hotový, pripravený
- slovene:
- pripravljen
- somale:
- diyaar
- ŝone:
- gadzirira
- sote:
- itokiselitse
- sunde:
- siap
- svahile:
- tayari
- taĝike:
- тайёр
- taje:
- พร้อมแล้ว
- tamile:
- தயாராக
- tatare:
- әзер
- telugue:
- సిద్ధంగా
- tibete:
- ཆོག་ཆོག་
- ukraine:
- готовий
- urdue:
- تیار
- uzbeke:
- tayyor
- vjetname:
- sẵn sàng
- zulue:
- ngomumo
preteco
- Eco de io aŭ iu preta: mi timas, ke tia arma preteco povas ofendi la noblan Sargonon [18]; efektiva preteco por sin oferi Marta ; mi vin aŭskultos kun preteco por ĉio Marta ; tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun […] plena kaj decida preteco Marta ; preteco pionire oferi sian tempon [19]; esprimi sian pretecon helpi [20]; la preteco al batalo kaj kontraŭstaro [21].
18.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
20. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXII
21. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LI

- гатоўнасьць
- ĉeĥe:
- pohotovost
- germane:
- Bereitschaft
- hungare:
- készség
- nederlande:
- gereedheid, bereidheid
- pole:
- gotowość
- rumane:
- pregătirea
- ruse:
- готовность
- slovake:
- pohotovosť
- ukraine:
- готовність
pretigi
(tr)
prepari
- 1.
- Fari, ke io estu tuj uzebla: mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste PrV ; ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro [22]; li prenis bovidon delikatan […] kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin [23]; ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef [24]; ili estis elpelitaj […] kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon [25]; li falis en la kavon, kiun li pretigis [26]; la konstruistoj […] pretigis lignon kaj ŝtonojn, por konstrui la domon [27]; pretigu rapide ĉambron por la grava gasto [28].
- 2.
- Fari, ke iu povu tuj agi: ĉiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri [29]; ili sin pretigis al forkurado [30]; du el miaj filinoj devas pretigi sin por edziniĝo [31]; iru, pretigu vin! […], la reĝo deziras aŭskulti la komedion [32]; ili pretigis sin al dolĉa ripozo [33].

22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:3
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:7
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:25
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:39
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:15
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 5:18
28. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 1:41
30. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIII
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
32. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
33. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVII

- прыгатаваць, падрыхтаваць
- ĉeĥe:
- přichystat, připravit, vyhotovit, vystavit, zhotovit
- france:
- préparer
- germane:
- vorbereiten
- hispane:
- preparar 1. alistar
- hungare:
- készít, elkészít
- nederlande:
- klaarmaken, gereed maken
- pole:
- sporządzać, szykować
- rumane:
- aranja, pregăti
- ruse:
- приготовить, подготовить
- slovake:
- chystať, prihotoviť, pripraviť
- tibete:
- འཛུགས བཙུགས གཟུགས ཚུགས་
- ukraine:
- готувати, приготовляти, підготовляти
finpretigi
(tr)
-
Kompletigi kaj beligi ion tiel,
ke ĝi estas tute preta:
la subskribinto verkis plurajn aldonajn partojn kaj finpretigis la manuskripton
[34];
Flandra Ligo Esperantista estis malpermesita, ĝuste kiam ĝi finpretigis la
sesan nelaŭleĝan numeron de sia organo
[35];
[la] programo […] finpretigis la instaladon
[36].
elfari
poluri, laki, glaceigi, apreturi
34.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
35. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
36. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
35. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
36. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
- angle:
- finish
- ĉeĥe:
- dohotovit
- france:
- parachever
- germane:
- abschließen, fertig machen
- hispane:
- acabar
- hungare:
- befejez, kikészít
- nederlande:
- beëindigen
- pole:
- wykończyć, wygładzić
- rumane:
- finalizarea, netezi
- ruse:
- отделать
- slovake:
- dohotoviť
malpreta
servopreta
- Disponebla, preta por servado, helpema, komplezema: li aspektis tre afabla kaj ĝentila, eĉ servopreta [38]; tiuj sindonaj, servopretaj homoj ĉiutage solvas problemojn por personoj, kiujn plej ofte ili eĉ ne konas [39]; societo, simpla, servopreta kaj malmultekosta [40]; por tiuj membroj kiuj ne disponas pri komputilo nek kutimas iri al interretejo, estu servopreta la landa reprezentanto [41].
38.
Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 8a
39. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
40. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
41. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)

- паслужлівы
- ĉeĥe:
- k službám
- france:
- serviable
- germane:
- dienstbeflissen, hilfsbereit
- nederlande:
- hulpvaardig, dienstvaardig
- pole:
- usłużny
- rumane:
- dispus
- slovake:
- k službám
- ukraine:
- послужливий, готовий до послуг, готовий до служби