1tipografi/o
tipografio
Procedo de presarto, en kiu tekstojn oni produktas per kunigo de jam pretaj litertipoj: se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (^) per la litero „h“ kaj la signeton (˘) tute ne uzadi [1]; bonstile verkitaj libroj […] laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo […] inda trezoro [2]; oni tie signas la elizion ne per apostrofo, sed per supersigno sur la lasta vokalo, […] tiu sistemo estas tipografie pli oportuna en teksto kun diversspecaj citiloj [3];
komposti
1.
L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
2. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
2. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
- angle:
- typography
- beloruse:
- друкарства, паліграфія, друкарская справа
- bulgare:
- типография
- ĉeĥe:
- tiskařství, typografie
- france:
- typographie (technique d'impression)
- germane:
- Typografie
- hispane:
- tipografía
- hungare:
- nyomdászat, könyvnyomtatás, tipográfia
- japane:
- 活版印刷 [かっぱんいんさつ], 印刷の体裁 [いんさつのていさい], 見栄え [みばえ], タイポグラフィー
- katalune:
- tipografia
- nederlande:
- typografie, drukkunst, boekdrukkunst
- pole:
- typografia, zecerstwo
- portugale:
- tipografia
- ruse:
- полиграфия, типографское дело
- slovake:
- tlačiarstvo
- ukraine:
- друкарня, друкарство, друкарська справа
tipografia
- 1.
- Farata per tipografio: se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj [4]; la saltoj inter la du mioj estas abruptaj kaj sen tipografia averto [5]; li sukcesis miksi la diversajn skribojn sen fari tipografian ĥaoson [6]; la tipografia prezento de la libro estas ĝia plej grava difekto [7].
- 2.
- Rilata al tipografio: li lernis ĉe tipografia lernejo [8]; unu el la principoj tipografia kaj ĵurnalisma estas: enhavo destinas la formon [9]; ne eblas ĉi tie prezenti, pro tipografia nesufiĉo, alian atuton de ĉi tiu eksterordinara verko [10].
4.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela, 2006
7. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
8. Monato, Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto, 2003
9. Monato, Stefan Maul: Alveno al la moderna vivo, 2004
10. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
5. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela, 2006
7. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
8. Monato, Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto, 2003
9. Monato, Stefan Maul: Alveno al la moderna vivo, 2004
10. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
- angle:
- typographical
- beloruse:
- тыпаграфскі, друкарскі
- ĉeĥe:
- typografický
- france:
- typographique
- germane:
- typografisch
- hispane:
- tipográfico
- japane:
- 活版印刷の [かっぱんいんさつの], 印刷上の [いんさつじょうの]
- katalune:
- tipogràfic
- pole:
- typograficzny, zecerski
- ruse:
- типографский, полиграфический
- slovake:
- typografický
- ukraine:
- друкарський
tipografiisto
Fakulo pri desegno, elekto kaj uzo de litertipoj: la unua germana tipografiisto alvenis Venecion en 1469 [11].
tipografo
kompostisto
11.
Magda Lena: 1494: Venecio...,
La Gazeto, 1994-01, numero 50a
- beloruse:
- тыпограф, друкар
- ĉeĥe:
- typograf
- france:
- typographe
- germane:
- Typograf
- hispane:
- tipógrafo
- katalune:
- tipògraf
- nederlande:
- typograaf, zetter
- pole:
- typograf, zecer, drukarz (specjalista w zakresie zecerstwa i druku wypukłego), właściciel drukarni (dawn.)
- rumane:
- tipograf
- slovake:
- typograf
administraj notoj
~isto:
Mankas dua fontindiko.