*paĝ/o PV

*paĝo

1.
TIP Iu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas aŭ presas: tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn [1]; la malnova abocolibro kuŝis kun la unua paĝo supre kaj ĉi tiu paĝo estas en ĝi la plej grava, sur ĝi staras ĉiuj literoj [2]; la titola paĝo [3]; kovrilpaĝo [4].
2.
(figure) Skribaĵo aperanta sur iu el la flankoj de paperfolio: tuj de la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon Marta ; ŝi […] komencis avide legi paĝon post paĝo FK ; li […] trakuris per la okuloj la unuan paĝon [5]; tri linioj [da APL] sufiĉis por skribi programon, kiu faras la samon kiel tuta paĝo da C aŭ Basic [6]; doni tre mallongajn klarigojn malsupre de la paĝo pri nocioj [7].
3.
(figure) Parto de verko aŭ okazaĵaro: oni trovas admirindajn paĝojn en tiu libro; tiu kongreso enskribis tre gravan paĝon en la historion de nia afero [8]; la sveda periodo estas la plej hela paĝo de la historio de Latvolando.
4.
KOMPKompLeks Fizika rikordo, aro da la memorĉeloj havantaj identajn komencajn bitojn de la adreso, traktebla kiel unu tuto en iuj operacioj.
5.
RETKompLeks Retpaĝo: la pentraĵo aperis somere 2001 en la inter artistoj populara interreta paĝo art.scene.lt [9].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
4. Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala, Monato, 2003/06, p. 20
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. J.S. Brilleaud: Komputiko kaj Esperanto, Monato, 2000/09, p. 4
7. Monato, Nina Korĵenevskaja-Gouriou: Kial lundo ekas sabate?
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
9. Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, Monato, 2003/01, p. 30
afrikanse:
bladsy
albane:
faqe
amhare:
ገጽ
angle:
page
arabe:
الصفحة
armene:
էջ
azerbajĝane:
səhifə
beloruse:
старонка
bengale:
পৃষ্ঠা
birme:
စာမျက်နှာ
bosne:
stranicu
bretone:
pajenn
ĉeĥe:
stránka
ĉine:
[bǎn], 頁面 [yèmiàn], 页面 [yèmiàn], 书页 [shūyè], 書頁 [shūyè], 頁 [yè], 页 [yè]
dane:
side
estone:
lehekülg
eŭske:
orria
filipine:
pahina
france:
page
galege:
páxina
germane:
Seite
guĝarate:
પાનું
haitie:
paj
hinde:
पेज
hispane:
página
hungare:
oldal
igbe:
peeji nke
indonezie:
halaman 5. laman
irlande:
leathanach
islande:
síðu
japane:
ページ
jave:
kaca
jorube:
iwe
kanare:
ಪುಟ
kartvele:
გვერდი
kazaĥe:
бет
kimre:
dudalen
kirgize:
бет
kmere:
ទំព័រ
koree:
페이지
korsike:
pagina
kose:
iphepha
kroate:
stranica
kurde:
rûpel
latve:
lapa
laŭe:
ຫນ້າ
litove:
puslapis
makedone:
страница
malagase:
pejy
malaje:
laman
malajalame:
പേജ്
malte:
paġna
maorie:
whᗑrangi
marate:
पृष्ठ
moldave:
паӂина
mongole:
хуудас
nederlande:
bladzijde
nepale:
पृष्ठ
njanĝe:
tsamba
norvege:
side
okcidentfrise:
side
panĝabe:
ਸਫ਼ਾ
paŝtue:
مخ
pole:
strona
portugale:
página
ruande:
urupapuro
rumane:
pagină
ruse:
страница
samoe:
itulau
sinde:
صفحو
sinhale:
පිටුව
skotgaele:
duilleag
slovene:
stran
somale:
bogga
ŝone:
peji
sote:
leqepheng la
sunde:
kaca
svahile:
ukurasa
svede:
sida
taĝike:
саҳифа
taje:
หน้า
tamile:
பக்கம்
tatare:
бит
telugue:
పేజీ
turke:
sayfa
ukraine:
сторінка
urdue:
صفحہ
uzbeke:
bet
vjetname:
trang

paĝaro

RET Retpaĝaro: la Interretaj paĝaroj pri Ido asertas, ke idistojn oni nombras inter 2000 kaj 5000 [10]; Flickr provis fliki sian paĝaron laŭ malbone pripensita maniero [11].
10. Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, Monato, 2010/04, p. 24
11. pp: Flickr malbone flikas, Monato, 2007/08, p. 11
beloruse:
сайт, вэб-сайт
france:
site (web)
germane:
Site
indonezie:
situs web
pole:
strony {pl} sieci
rumane:
pagini web

enpaĝigi

TIP Preparante eldonadon, aranĝi tekstojn kaj bildojn sur paĝoj: komposti: ni nun aplikas plej novan teknikon por enpaĝigi kaj prespretigi la revuon [12]; iom post iom estis tro streĉe enpaĝigi, eldoni, presi kaj administri, sed helpantojn li ne povis dungi pro financaj kialoj [13]; enpaĝigistoj sidas antaŭ longa vico da tekstoj [14].
12. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/07, p. 3
13. Maul Stefan: Retrorigarde kaj perspektive, Monato, 2004/01, p. 6
14. Stefan Maul: Ŝtopiĝo, Monato, 2003/06, p. 5
beloruse:
вярстаць
ĉine:
排版 [páibǎn]
france:
mettre en page
germane:
setzen (Seite)
japane:
組み付ける [くみつける], ページに組む [ぺーじにくむ]
pole:
łamać szpalty druku
portugale:
paginar (tipografia)
rumane:
sparge coloanele de tipar
ukraine:
верстати

enpaĝigo

Grafika aranĝo de tekstoj, bildoj en paĝoj de dokumento: mi […] zorgas pri la finpretigo de la presaĵoj, enpaĝigo kaj pri diversaj teknikaĵoj [15]; eldono bela kiel kutime, misenpaĝigo de p. 267-269, sed facile ĝustigebla sen troa ĝeno ĉe legado [16].
15. Guido Baeyens: Monato sin prezentas, Monato, 2002/09, p. 6
16. Carlo Minnaja: Perfidita popolo, Monato, 2014/01, p. 19
beloruse:
вёрстка
ĉine:
版面 [bǎnmiàn], 排版 [páibǎn]
france:
mise en page
japane:
組み付け [くみつけ], レイアウト [れいあうと]
pole:
układ strony, szablon
rumane:
aspect pagină, șablon

flavaj paĝoj

(frazaĵo) Adresaro aŭ simila listo de lokoj, informejoj...: „La Flavaj Paĝoj“, Esperanto en la Reto ‐ kelkaj rapidaj referencoj [17].
Rim.: En multaj landoj oni presas telefonlibrojn sur flava papero. La kromnomon „flavaj paĝoj“ oni uzas do ankaŭ pri alispecaj adresaroj.
17. M. Weichert: Flavaj Paĝoj, soc.culture.esperanto, 1993-04-06
bretone:
pajennoù melen
ĉine:
黃頁 [huángyè], 黄页 [huángyè]
france:
pages jaunes
germane:
gelbe Seiten
hispane:
páginas amarillas (teléfonos)
indonezie:
halaman kuning, yellow pages
nederlande:
gouden gids
norvege:
gule sider
pole:
żółte strony
portugale:
páginas amarelas (catálogo)
rumane:
pagini aurii
ruse:
жёлтые страницы, телефонный справочник

hejmpaĝo

RET Ĉefpaĝo de retejo, precipe de malgranda persona retejo: hejmpaĝo de trilofajfila produktejo en Germanujo [18]; 1512 adresoj de 1132 personoj el 63 landoj kun […] 256 hejmpaĝoj [19]; la nombro da Esperantaj hejmpaĝoj saltis de 330 en 1998 al 788 en 2003 [20].
18. Vikipedio, Fajfilo
19. D. Ederveen: Esperanto-Adresaro: nova versio kun pli ol 250 hejmpaĝoj, soc.culture.esperanto, 1997-05-31
20. G. Brownell, trad. I. Fantom: Re: Newsweek: favora artikolo pri Esperanto, soc.culture.esperanto, 2003-08-10
angle:
home page
beloruse:
хатняя старонка, галоўная старонка
ĉine:
首頁 [shǒuyè], 首页 [shǒuyè], 主頁 [zhǔyè], 主页 [zhǔyè]
france:
page d'accueil (internet)
germane:
Homepage
hispane:
página principal (internet)
indonezie:
beranda (web)
japane:
ホームページ
nederlande:
thuispagina, homepage
norvege:
hjemmeside
pole:
strona domowa (internetowa)
rumane:
pagina de start (site web)

retpaĝo

RET Peco de hiperteksto trovebla en TTT per retadreso (URL): eta bildo troviĝas fine de la retpaĝo [21]; se oni kredas la retpaĝojn, lastatempe la ĉefa okupo de Seborgo devas esti la 100 mil turistoj, kiuj jare vizitas la aspirantan mikroŝtaton [22]; simple mankas la rimedoj por traduki ĉiujn retpaĝojn en ĉiujn lingvojn [23]; la retpaĝoj de la internacia asocio de konferencinterpretistoj [24].
21. Roland Rotsaert: Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure, Monato, 2005/07, p. 21
22. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
23. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
24. Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, Monato, 2004/06, p. 23
beloruse:
вэб-старонка, інтэрнэт-старонка
ĉine:
網頁 [wǎngyè], 网页 [wǎngyè]
france:
page web
germane:
Webseite, Netzseite
indonezie:
laman web
japane:
ウェブページ
pole:
strona internetowa
portugale:
página (na Internet)
rumane:
pagină web

retpaĝaro

RET Kolekto da retpaĝoj, precipe se ili havas komunan temaron aŭ aŭtoron: la retpaĝaro de la Nord-Irlanda Instituto pri Regado, Publika Politiko kaj Socia Esplorado [25]; kompletan superrigardon de la rezultoj liveras la retpaĝaro pri EU-balotoj [26]; kiuj finlegis la libron, certe povas postĝui ĝin, vizitante la retpaĝaron de la aŭtoro [27]; por la muzeo oni instalis retpaĝaron [28]; vikipedio-stila retpaĝaro [29].
25. Garbhan MacAoidh: Lingvo kiel politikilo, Monato, 2003/07, p. 6
26. Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, Monato, 2004/09, p. 10
27. Lode van de Velde: Suspenso de komenco ĝis fino, Monato, 2005/07, p. 27
28. Alice Liu: Nova mono por malnovaj domoj, Monato, 2007/08, p. 12
29. Roland Rotsaert: Simplaj solvoj por premaj problemoj, Monato, 2010/12, p. 17
beloruse:
сайт, вэб-сайт
ĉine:
網址 [wǎngzhǐ], 网址 [wǎngzhǐ], 網頁 [wǎngyè], 网页 [wǎngyè]
france:
site (web)
germane:
Website
indonezie:
situs web
japane:
ウェブサイト
pole:
ogólnoświatowa sieć komputerowa (www)
portugale:
site, sítio (na Internet), website
rumane:
retea mondiala de calculatoare (www)

titolpaĝo

TIP Iu el la unuaj paĝoj de libro prezentanta la titolon de la verko, la aŭtornomon kaj aliajn eldoninformojn: mi […] komencas rigardi la titolpaĝojn de la libroj […] kuŝantaj tie [30]; temas pri la titolpaĝo de ege rara kaj antikva biblio en la gaela lingvo, tradukita el la hebrea [31]; kvankam li post la infanaj jaroj ne plu loĝis en sia naskiĝurbo, li ĉiam menciis sian devenon en la titolpaĝoj de siaj traktaĵoj [32].
30. U. Matthias: Fajron sentas mi interne, Pro Esperanto, 1990
31. Garbhan MacAoidh: Ne irlandgaela, sed skotgaela, Monato, 2006/07, p. 6
32. Franz-Georg Rössler: Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj, Monato, 2010/11, p. 21
angle:
title page
beloruse:
тытульная старонка
ĉine:
扉頁 [fēiyè], 扉页 [fēiyè], 首頁 [shǒuyè], 首页 [shǒuyè]
france:
page de titre
germane:
Titelseite
hispane:
portada (libro)
indonezie:
halaman judul
japane:
[とびら], 標題紙 [ひょうだいし]
nederlande:
titelbladzijde
pole:
strona tytułowa
portugale:
página de rosto
rumane:
prima pagină
ukraine:
титульна сторінка

administraj notoj