2instal/i

instali

(tr)
1.
PV Meti ion ien kaj fari ĉion necesan, por ke ĝi bone funkciu: instali maŝinon, novan ilaron, elektron, banĉambron, kurson, fabrikon, hospitalon, bibliotekon; instali firmon eksterlande, fontanon sur placo; la duan [oran bovidon] li instalis en Dan [1]; - Banujon mi instalis, kriis Bakŝiŝev [2]; bone instalita oficejo (provizita per bone instalita meblaro, ekipaĵaro ktp); la dormĉambro de Hadda estis lukse kaj delikatguste instalita [3]; KOMP instali programaron en sian komputilon. VD:aranĝi, ekipi, establi, fondi, munti, nesto, organizi, starigi.
2.
Meti iun en taŭgan lokon: li, antaŭĝuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis ĉe la tableto [4]; la kapuĉulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto [5]; (figure) „Massolit“ sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas eĉ imagi [6].
Rim.: Estas strange, ke tiu senco aperas plej ofte en pronomaj verboj. Se eblas komforte instali sin en fotelo, kial ne instali iun alian?
3.
VdE Enpostenigi, enoficigi: vi scias, ke la reĝo volas instali Omaron kiel administranton de la reĝaj bienoj [7]; [Varankin] instalis lin por la rolo de ĉefa heroo en la vodevilo „Pavel Ivanov“ [8]; [en Moresnet] oni instalis miksitan estraron [9]; ĉiuj, kiuj regas la ŝtaton, ĉiuj, kiuj direktas la publikan opinion, ĉiuj instalitaj personoj (altpostenuloj), ĉiuj influhavaj homoj [...] [10].
angle:
1. install
ĉeĥe:
dosadit, instalovat, nastolit, osadit, umístit, uvést do provozu, uvést v úřad, zavést
ĉine:
1. [zhuāng], 装机 [zhuāngjī], 置 [zhì] 3. 安放 [ānfàng]
france:
1. installer (qc), monter (installer), agencer, aménager, arranger (fournir en équipement), équiper, implanter (établir dans un lieu) 2. installer (qn qp), mettre (qn qp), placer (qn qp) 3. mettre à un poste, introniser (mettre à un poste), donner l'investiture (à)
germane:
1. installieren
hispane:
1. instalar
hungare:
1. létesít, telepít, beszerel, felállít 2. elhelyez, felállít 3. alkalmaz (állásban), beiktat
japane:
据え付ける [すえつける], 備え付ける [そなえつける], 設備を整える [せつびをととのえる], 就任させる [しゅうにんさせる], 任命する [にんめいする], インストールする
nederlande:
1. installeren
portugale:
1. instalar
ruse:
1. установить 2. поместить, разместить 3. назначить
slovake:
dosadiť zaviesť, inštalovať, zariadiť
taje:
ติดตั้ง 3. แต่งตั้ง
tibete:
འཛུགས བཙུགས གཟུགས ཚུགས་
ukraine:
улаштовувати, установляти, обладнувати, устатковувати

instalado

Ago instali: unu el la lastaj agadoj de Pasquale en la Oficejo estis instalado de moderna komputila sistemo [11]; la instalado [de la satelita instalaĵo] plej konvene okazu helpe de iu satelite televida fakfirmo [12]; KOMP la instalado estas tre simpla pere de la aldonita instal-programeto [13]
11. UEA: Gazetaraj komunikoj, 2002-02-12 (145)
12. Pejno Simono: Esperanto per satelito, Monato, 1995/04, p. 17
13. Franz Kruse: Agrabla ekzercilo, Monato, 1996/10, p. 12
ĉeĥe:
instalace, instalování, umístění, zařizování
france:
installation (action), mise en place, pose (installation), agencement, aménagement, équipement (mise en place), investiture
hispane:
instalación
hungare:
telepítés, felállítás, létesítés, beszerelés
japane:
据えつけ [すえつけ], 設置 [せっち]
portugale:
instalação
ruse:
установка, размещение, назначение
slovake:
inštalácia, usporiadanie, zavedenie
taje:
การติดตั้ง

instalaĵo

1.
Instalita ekipaĵo: bideo: neceseja instalaĵo por lavi la pubon kaj postaĵon HejmVort ; fontano: ornama instalaĵo kun supren ĵetiĝanta kaj ŝprucanta akvo BazRad ; rimarkindaj instalaĵoj por malsanuloj; KOMP [uzo de programlingva dialekto] povas pligrandigi la rendimenton de programaro verkita speciale por la koncerna instalaĵo [14].
2.
Tuto de la instalitaj ekipaĵoj; ejo, kie ili troviĝas: estas via firmao, kiu faris la [tubaran] instalaĵon [15]; komplika elektromekanika instalaĵo enhavas dek milojn da hermetaj relajsoj [16]; la alarminstalaĵo estis enŝaltita [17]; viziti la instalaĵon de fabriko, minejo, kazerno, foiro; jam en la jaro 1836 [estis fondita] hospitalo kiel instalaĵo de burĝa solidareco [18]; Vanunu laboris de 1976 ĝis 1985 kiel teĥnikisto ĉe instalaĵo en suda Israelo [19]; Vaŝingtono insistis ankaŭ, ke estu etigitaj la inspektadoj de militistaj instalaĵoj [20].
angle:
installation
ĉine:
設施 [shèshī], 装置 [zhuāngzhì], 設備 [shèbei]
france:
1. installation (équipement installé), équipement 2. installations, établissement
germane:
Anlage
hispane:
1. instalaciónequipamiento instalado
hungare:
létesítmény 1. berendezés
japane:
設備 [せつび], 施設 [しせつ], 備品 [びひん]
nederlande:
installatie, inrichting
ruse:
установка
ukraine:
установка, обладнання, устаткування (механізми)

instaliĝi

Iĝi instalita, instali 2 sin: li rikanis al uzinaj kulturistoj, ankaŭ instaliĝintaj al la stabloj [21]; KOMP instaliĝas nur la programo mem, dum la lingvomaterialo restas sur la kompakta disko [22]
21. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 11
22. Franz Kruse: Agrabla ekzercilo, Monato, 1996/10, p. 12
ĉine:
安家 [ānjiā], 定居 [dìngjū], 立足 [lìzú], 落戶 [luòhù]
france:
s'installer, emménager, s'établir (s'installer), s'implanter
hungare:
létesül, telepítődik, elhelyezkedik
portugale:
instalar-se
ruse:
установиться, разместиться

instalilo

KOMP
Programo por instali aliajn pecojn da programaro en onian komputilon.
angle:
installer
ĉeĥe:
instalační program
ĉine:
安装程序 [ānzhuāngchéngxù]
france:
programme d'installation, installateur (programme)
germane:
Installationsprogramm
hispane:
programa de instalación, instalador (programa)
hungare:
telepítőprogram
japane:
インストーラー
portugale:
instalador (computação)
ruse:
программа установки, инсталлятор
slovake:
inštalačný program
taje:
โปรแกรมติดตั้ง

instalisto

TEK
Homo, kies metio estas instalado.
ĉeĥe:
instalatér
france:
installateur (professionnel)
germane:
Installateur
hispane:
instalador (profesional)
hungare:
szerelő, telepítő
japane:
取り付け業者 [とりつけぎょうしゃ]
nederlande:
installateur
portugale:
instalador (pessoa)
ruse:
установщик, наладчик
slovake:
inštalatér
ukraine:
установник, монтер

malinstali

ĉeĥe:
odinstalovat
ĉine:
卸載 [xièzǎi], 卸載 [xièzài]
france:
désinstaller
germane:
deinstallieren
hispane:
desinstalar
hungare:
felszámol (létesítményt)>, leszerel, eltávolít
japane:
アンインストールする, 削除する [さくじょする]
portugale:
desinstalar
ruse:
удалить, снести, деинсталировать
slovake:
odinštalovať
taje:
ยกเลิกการติดตั้ง

malinstalilo

KOMP
Programo por forigi iujn instalitajn pecojn de programaro.
angle:
uninstaller
ĉeĥe:
odinstalační program
france:
programme de désinstallation, désinstallateur
germane:
Deinstallationsprogramm
hispane:
programa de desinstalación, desinstalador
hungare:
eltávolító program, uninstaller
portugale:
desinstalador (computação)
ruse:
деинсталлятор
slovake:
odinštalačný program

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i: Mankas fontindiko.
mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~ilo: Mankas fontindiko.
mal~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.