1kvalit/o JED
kvalito
- 1.
 - 
                              Ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn
                              sentumojn kaj kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron kc:
                              
                                 odoro kaj koloro estas kvalitoj de la korpoj;
                                 
                              
                                 la vortoj „tia, kia“ ĉiam montras la kvaliton;
                                 
                              
                                 nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn
                                 [1].
                                 
                              
eco
atributo1 - 2.
 - 
                              Grado de boneco,
                              perfekteco,
                              delikateco de io:
                              
                                 unuaranga kvalito
                                 [2];
                                 
                              
                                 li havu ĉion de la plej bona kvalito
                                 [3];
                                 
                              
                                 mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn por viaj kvalitoj
                                 [4];
                                 
                              
                                 vi havos la okazon konvinkiĝi pri la alta kvalito de freŝaj varoj
                                 [5];
                                 
                              
                                 brava junulo, via frato, eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito
                                 [6];
                                 
                              
                                 kvalito bona ne bezonas admonon
                                 PrV
                                    ;
                                 
                              
                                 ne kvanto sed kvalito decidas pri merito
                                 PrV
                                    .
                                 
                              
valoro1,
                           virto - 3.
 - 
                              Speciala povo; propra efiko de io:
                              
                                 la kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras la feron;
                                 
                              
                                 [la] spegulo […] havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi
                                 speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco
                                 [7];
                                 
                              
                                 [li] prenis el tirkesto belegan brandujon, kiu ŝajnis posedi la
                                 netakseblan kvaliton repleniĝi laŭ trinkado
                                 [8].
                                 
                              
propreco,
                           kapablo - 4.
 - 
                              Ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj inklinoj, kiuj konsistigas
                              la
                              staton de ies animo:
                              
                                 la mensogemo, la malkuraĝo, la perfidemo, jen estas liaj ĉefaj
                                 kvalitoj;
                                 
                              
                                 la malhumilo instigas nin malestimi la bonajn kvalitojn kiuj
                                 mankas al ni;
                                 
                              
                                 por fariĝi oratoro fakte ne estas postulataj apartaj fizikaj kvalitoj
                                 [9];
                                 
                              
                                 la intelektajn kaj moralajn kvalitojn oni ne povas mezuri per ciferoj
                                 [10];
                                 
                              
                                 ili dividas la homojn laŭ iliaj kvalitoj en tri klasojn
                                 [11].
                                 
                              
karaktero,
                           personeco 
1.
                           
                           Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Stranga Butiko
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
                  2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Stranga Butiko
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
- angle:
 - quality
 - beloruse:
 - якасьць 3. уласьцівасьць
 - bulgare:
 - 2. качество
 - ĉine:
 - 質量 [zhìliàng], 质量 [zhìliàng], 質素 [zhìsù], 质素 [zhìsù], 品位 [pǐnwèi], 質 [zhì], 质 [zhì], 質地 [zhìdì], 质地 [zhìdì], 档次 [dàngcì], 檔次 [dàngcì]
 - france:
 - qualité 3. propriété
 - germane:
 - Beschaffenheit 1. Qualität, Kennzeichen, Eigenschaft 2. Qualität, Tugend 3. Kennzeichen, Eigenschaft 4. Kennzeichen, Eigenschaft
 - hispane:
 - 1. cualidad, calidad 2. cualidad, virtud 3. capacidad, propiedad 4. cualidad humana
 - hungare:
 - 1. tulajdonság, jellemző 2. minőség 3. sajátosság, jellemző 4. tulajdonság, jellemző
 - indonezie:
 - kualitas
 - japane:
 - 質 [しち], 品質 [ひんしつ], 特性 [とくせい], 特質 [とくしつ]
 - nederlande:
 - 1. kwaliteit 2. kwaliteit 3. eigenschap 4. eigenschap
 - pole:
 - cecha (rodzaj), jakość, przymiot
 - portugale:
 - qualidade
 - rumane:
 - calitate
 - ruse:
 - качество 3. свойство
 - tibete:
 - སྤུས་ཀ་
 - ukraine:
 - якість, властивість, ґатунок, сорт
 
kvalita
- 1.
 - 
                              Rilata al kvalito:
                              
                                 
                                 kvalita adjektivo
                                 (kontraste al personaj, posesivaj, montraj, nombraj kaj
                                    nedifinaj);
                                 
                              
                                 [ĉu] oni povus trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus
                                 la kvalitan tutecon de la publiko
                                 [12];
                                 
                              
                                 atingi kvalitan elstarecon
                                 [13];
                                 
                              
                                 abrupta malaltiĝo de la kvalita nivelo de la verkoj
                                 [14];
                                 
                              
                                 restas oftaj kvalitaj problemoj, ĉar la produktantoj plejparte estas kamparanaj
                                 familioj
                                 [15].
                                 
                               - 2.
 - Altkvalita: per pli ampleksa kaj kvalita agado formiĝos […] prestiĝa premgrupo [16]; [li] portis iom tro kvalitajn vestaĵojn [17]; la posedantoj de kinoretoj ne taksis la filmon sufiĉe kvalita [18].
 
12.
                           
                           Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
14. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko
15. Monato, Mu Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj, 2004
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
18. Monato, Grigorij Arosev: Filmo ukraina, 2003
                  13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
14. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko
15. Monato, Mu Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj, 2004
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
18. Monato, Grigorij Arosev: Filmo ukraina, 2003
- angle:
 - quality, qualifying
 - beloruse:
 - якасны
 - ĉine:
 - 質量 [zhìliàng], 质量 [zhìliàng], 高級 [gāojí], 高级 [gāojí], 优质 [yōuzhì], 優質 [yōuzhì], 高質量 [gāozhìliàng], 高质量 [gāozhìliàng]
 - france:
 - qualitatif, de qualité
 - germane:
 - qualitativ 2. wertig
 - hispane:
 - de calidad
 - hungare:
 - minőségi, kvalitatív
 - indonezie:
 - 1. kualitatif 2. berkualitas
 - japane:
 - 質の [しちの], 質的な [しつてきな]
 - nederlande:
 - kwalitatief, bepalend
 - pole:
 - jakościowy
 - rumane:
 - calitativ
 - ruse:
 - качественный
 - ukraine:
 - якісний
 
kvalitigi
- angle:
 - to qualify
 - beloruse:
 - кваліфікаваць
 - france:
 - qualifier
 - germane:
 - qualifizieren, kennzeichnen
 - hispane:
 - calificar, capacitar
 - hungare:
 - minősít, osztályoz
 - indonezie:
 - mengualitaskan
 - nederlande:
 - kwalificeren
 - pole:
 - kwalifikować
 - rumane:
 - clasifica
 - ruse:
 - квалифицировать
 - ukraine:
 - кваліфікувати, визначати якість
 
altkvalita, bonkvalita
- 
                              De kvalita kvalito:
                              
                                 altkvalita servistaro […] paradis en silkaj ŝtrumpoj
                                 
                                    Fab3
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 li havas en Kopenhago tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro
                                 [19];
                                 
                              
                                 li surhavis bonkvalitan kremkoloran kompleton
                                 [20];
                                 
                              
                                 homoj […] altkvalitaj per nobeleco de la spirito
                                 [21];
                                 
                              
                                 cellorna pafilo, altkvalita, kies numero estis ĉizile batita ĝis nelegeblo
                                 [22];
                                 
                              
                                 serio de kulture kaj literature altkvalitaj revuoj
                                 [23];
                                 
                              
                                 pli vaste servi al bonkvalita informado en Esperantujo
                                 [24];
                                 
                              
                                 ili ne ricevos la plej altkvalitan edukon, nek honoron
                                 [25].
                                 
                              
distinga2,
                           fajna,
                           kara3,
                           nobla,
                           rafinita,
                           sublima,
                           valora2 
19.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
20. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
22. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
23. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
24. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, El nenio al forta Landa Sekcio en 10 jaroj
25. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
                  20. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
22. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
23. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
24. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, El nenio al forta Landa Sekcio en 10 jaroj
25. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
- beloruse:
 - высакаякасны, высокагатунковы
 - ĉine:
 - 优质 [yōuzhì], 優質 [yōuzhì], 高品位 [gāopǐnwèi], 高質 [gāozhì], 高质 [gāozhì], 高品質 [gāopǐnzhì], 高品质 [gāopǐnzhì], 高层 [gāocéng], 高層 [gāocéng], 高精 [gāojīng], 高級 [gāojí], 高级 [gāojí]
 - germane:
 - hochwertig, wertig, von hoher Qualität
 - indonezie:
 - berkualitas tinggi
 - japane:
 - 上質の [じょうしつの], 高品質の [こうひんしつの]
 - pole:
 - wysokogatunkowy, wysokiej jakości
 
mezkvalita
- 
                              De meza kvalito:
                              
                                 mezkvalita brando
                                 [26];
                                 
                              
                                 apud la bonegaj KDoj (el ĉiuj vidpunktoj) de Kajto, Persone, Jacques Yvart,
                                 troviĝas
                                 bedaŭrinde perfekte mezkvalita albumo
                                 [27];
                                 
                              
                                 la muziko estas vere mezkvalita kaj averaĝa
                                 [28].
                                 
                              
averaĝa,
                           meza 
26.
                           
                           Monato, last: Averaĝa litovo, 2007
27. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
28. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
                  27. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
28. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
- beloruse:
 - сярэдняй якасьці, пасрэдны
 - ĉine:
 - 比上不足比下有余 [bǐshàngbùzúbǐxiàyǒuyú], 比上不足比下有餘 [bǐshàngbùzúbǐxiàyǒuyú], 公平合理 [gōngpínghélǐ], 平平 [píngpíng], 庸常 [yōngcháng], 平均來說 [píngjūnláishuō], 平均来说 [píngjūnláishuō], 平均地 [píngjūndì], 平均而言 [píngjūnéryán], 平均計算 [píngjūnjìsuàn], 平均计算 [píngjūnjìsuàn], 按平均計算 [ànpíngjūnjìsuàn], 按平均计算 [ànpíngjūnjìsuàn], 庸 [yōng], 普普通通 [pǔpǔtōngtōng], 馬馬虎虎 [mǎmahǔhu], 马马虎虎 [mǎmahǔhu]
 - germane:
 - mittelmäßig, durchschnittlich (Güte)
 - indonezie:
 - biasa-biasa saja, rata-rata
 - japane:
 - 並の [なみの], 中質の [ちゅうしちの]
 - pole:
 - średni, powszedni, przeciętny
 
mezkvalitulo
- Homo kiu ne elstaras en iu kapablo, mediokrulo: ĉie ajn regas mezkvalituloj sen entuziasmigaj ideoj [29].
 
29.
                           
                           Monato, El mia
                              vidpunkto, 93/08
                  - beloruse:
 - звычайны чалавек, пасрэднасьць
 - ĉine:
 - 一般人 [yìbānrén], 普通人 [pǔtōngrén], 一般人 [yībānrén]
 - germane:
 - Durchschnittsbürger, Mittelmäßiger, Durchschnittsmensch
 - indonezie:
 - medioker
 - pole:
 - przeciętniak, średniak
 
