5plagiat/o Z

plagiato

BELAJUR
Verko prezentata kiel propra, sed kiu estas parte aŭ komplete imitaĵo de aliula verko: registara dokumento listiganta la „krimojn” de Sadam riveliĝas kiel plagiato: la klaŭnoj kunskrapis „milito-pravigilon” el doktoriĝa disertacio kaj diversaj Interret-fontoj [1]; la 23an de februaro la universitato Bayreuth forprenis de zu Guttenberg la doktorecon kaj deklaris partojn de lia disertaĵo kiel plagiaton [2]; akuzis belga desegnisto, […] ke la olimpika emblemo, kreita de Sano Kenĵiro […], estas plagiato de blazono lia por teatro en Lieĝo [3].
VD:falsa, pastiĉo
angle:
plagiarism
beloruse:
плягіят, творакрадзтва
ĉeĥe:
napodobenina, plagiát
ĉine:
抄袭 [chāoxí], 抄襲 [chāoxí], 剽窃 [piāoqiè], 剽竊 [piāoqiè], 仿昌品 [fǎngchāngpǐn]
france:
plagiat
germane:
Plagiat
hungare:
plágium
japane:
盗作 [とうさく], 剽窃 [ひょうせつ], 盗用 [とうよう]
katalune:
plagi
nederlande:
plagiaat
pole:
plagiat
portugale:
plágio
ruse:
плагиат
slovake:
napodobenina, plagiát
ukraine:
плаґіат

plagiati

(tr)
Prezenti, kiel sian propran, verkon de aliulo: plagiatita versio de la verko Kiĥoto, kiu estis publikita en Taragono en la jaro 1614, kun la titolo Dua libro de Don-Kiĥoto el Manĉo [4].
angle:
plagiarize
beloruse:
займацца плягіятам, займацца творакрадзтвам
ĉeĥe:
napodobovat cizí dílo, plagovat
ĉine:
剽窃 [piāoqiè], 剽竊 [piāoqiè], 抄 [chāo], 抄袭 [chāoxí], 抄襲 [chāoxí], 拾人涕唾 [shíréntìtuò]
france:
plagier
germane:
plagiieren
hungare:
plagizál
japane:
盗作する [とうさくする], 剽窃する [ひょうせつする]
katalune:
plagiar
nederlande:
plagiëren
pole:
plagiatować
ruse:
совершить плагиат
slovake:
napodobovať cudzie dielo, plagizovať
ukraine:
плаґіювати

administraj notoj