*vol/i PV

*voli

(tr)
1.
Havi deziron, intencon, decidon, senti bezonon pri io aŭ iu: voli aŭ nevoli neniu malpermesas PrV ; mi havas ĉiam la kapablon voli, sed ne ĉiam la forton realigi; kiu volas, tiu povasB ; viro, kiu ne scias voli; volu, kion vi volas; (frazaĵo) kion oni volas, tion oni povas PrV ; (frazaĵo) volanta kruro ne laciĝas de kuro PrV . VD:emi, inklini
Rim.: La plej gravaj diferencoj inter deziri1 kaj voli konsistas en tio, ke unue, „voli“ respondas al bezono, devo, dum „deziri“ repondas al plezuro, plaĉo: mi volas manĝi (mi estas malsata)vi deziris glaciaĵon FK .Ili frakasis la kapon al sinjoro ŝia patro, kiu volis ŝin defendi [1]. Due, „voli“ ofte implicas planatan agon, ekz‑e: Mi volas ke vi tuj forveturu tien [ordono]; En la sekva jaro mi volas [mi planas] viziti la Kongreson. Ĉi tiu diferenco manifestiĝas ankaŭ en la derivaĵoj: „la ŝtala volo“ — „la arda deziro“; „bonvolu fari ion“ (peto pri ago) — „miaj bondeziroj“ (sen realaj konsekvencoj). Sed tiuj diferencoj estas ofte subjektivaj: kion unu homo opinias baza bezono, povas ŝajni kaprico al iu alia. [Sergio Pokrovskij]
2.
Strebante al io, koncentri sian atenton je ago, por ke ĝi efektiviĝu; intenci, decidi fari ion: mi volas diri al vi la veron [2]; mi volas, ke vi tien iru [3]; maldiligentulo ŝovas sian manon en la poŝon, kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo [4]; la ĉielo volu, ke mi estu kapabla toleri [tion] [5]; [li] ne volis doni eĉ respondon [6]; ĉu vi volas, ke mi konigu mian tutan penson? [7]; li rigardas nenian kompenson, kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci [8]; kial […] vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino [9]? trovinte neniun, kiu volus (bonvolus) ŝin akcepti [10]. [la vorto aperas] en akuzativo […] ĉar ni volis esprimi direkton [11]. VD:celi, decidi, intenci
3.
Voli atingi lokon, esti ie: mi volas en militon [12]; ŝi volis en la kaleŝon [13]; ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte PrV ; la nigra hundeto […] leviĝas […] kaj volas ankaŭ sur la balancilon [14].
4.
Voli akcepti, havi: volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas PrV .
afrikanse:
wil
albane:
dua
amhare:
ይፈልጋሉ
angle:
want, will
arabe:
تريد
armene:
ուզում
azerbajĝane:
istəyirəm
beloruse:
хацець, жадаць, прагнуць
bengale:
চান
birme:
အလိုရှိ
bosne:
želim
bulgare:
искам
ĉeĥe:
chtít
dane:
ønsker
estone:
tahad
eŭske:
nahi
filipine:
gusto
france:
vouloir
galege:
quere
germane:
wollen
greke:
θέλω
guĝarate:
માંગો છો
haitie:
vle
haŭse:
so
hebree:
לרצות
hinde:
चाहते हैं
hispane:
querer
hungare:
akar kiu ~as, tiu povas: aki akar, az tud. kion oni ~as, tion oni povas: mindent lehet, csak akarni kell. ne ~as kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte: a kecske sem menne a vásárra, de ütik a hátulját. ~us kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas: aki fél a víztől, nem eszik halat.
igbe:
chọrọ
indonezie:
hendak, ingin, mau
irlande:
ba mhaith
islande:
vilja
japane:
欲しい [ほしい]
jave:
pengin
jide:
ווילן
jorube:
fẹ
kanare:
ಬಯಸುವ
kartvele:
მინდა
kazaĥe:
келеді
kimre:
eisiau
kirgize:
каалоо
kmere:
ចង់បាន
koree:
필요
korsike:
vuliti
kose:
nqwenela
kroate:
željeti
kurde:
xwestin
latine:
volo
latve:
gribu
laŭe:
ຕ້ອງການ
litove:
noriu
makedone:
сакате
malagase:
te
malaje:
mahu
malajalame:
ആഗ്രഹിക്കുന്നു
malte:
trid
maorie:
hiahia
marate:
इच्छित
monge:
xav
mongole:
хүсэж байна
nederlande:
willen
nepale:
चाहनुहुन्छ
njanĝe:
tikufuna
okcidentfrise:
as
panĝabe:
ਚਾਹੁੰਦੇ
paŝtue:
غواړي
portugale:
querer
ruande:
bakeneye
ruse:
хотеть kion oni ~as, tion oni povas: хотеть значит мочь.
samoe:
manaʻo
sinde:
چاهي ٿو
sinhale:
අවශ්ය
skotgaele:
ag iarraidh
slovake:
chcieť
slovene:
želim
somale:
doonaysid in
ŝone:
chido
sote:
batla
sunde:
hayang
svahile:
wanataka
svede:
vilja (verb)
taĝike:
мехоҳанд
taje:
ต้องการ
tamile:
வேண்டும்
tatare:
кирәк
telugue:
కావలసిన
tibete:
དགོས་
tokipone:
wile
ukraine:
хотіти
urdue:
چاہتے ہیں
uzbeke:
istaymiz
vjetname:
muốn
volapuke:
vilön
zulue:
bafuna

vola

Rilata al volo: vola ago, movo; nerva patologia stato, karakterizata per inerteco de la volaj muskoloj kaj perdo de sentpovo [15]; ni povas, per nia vola premo, direkti la evoluon [16]; kiu […] havas la inteligenton, mensan disciplinon, lernemon kaj volan forton por atingi tiun nivelon [17]? VD:ema, inklina, konscia
beloruse:
валявы
bulgare:
волево
france:
volontaire
germane:
willentlich, absichtlich
greke:
εθελοντικός
hebree:
רצוני
hungare:
szándékos, akaratlagos, akarati
indonezie:
sukarela
japane:
意志の [いしの], 意志的な [いしてきな]
nederlande:
gewild
portugale:
voluntário
ruse:
волевой
ukraine:
вольовий

volo

1.
Volpovo, unu el la kapabloj de la menso: ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro [18]; iom post iom mi reakiris la volon kaj ian grandegan forton, mi ĵetis min antaŭen kun la malespero de l' frenezo FdO ; Dio donis liberan volon al la homoj [19]; esti libera kaj sekvi sian propran volon [20]; kie estas volo, tie estas vojo [21]; kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo? Marta ; (figure) ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de de la sorto Marta ; moroj […], kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo Homaranismo ; tia homo trovu en si sufiĉe da volo, sufiĉe da spiritĉeesto por […] ke li tion faru nokte kaj tage sen ia ŝanceliĝo [22]; ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli [23]; volo kaj deziro leĝojn ne konasPrV ; de la volo la ordono pli efikas ol bastono PrV ;
2.
Tio, kion oni precize volas: la volon de la reĝo pri tio oni sendu al ni [24]; ne fordonu min al la volo de miaj premantoj [25]; laŭ la volo de ŝia patro li fariĝis ŝia […] edzo [26]; ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado [27]; ĉio fariĝas laŭ lia volo [28]; lia neŝancelebla volo estas ne havi plu kun vi ian rilaton [29]; kiom da koroj, tiom da voloj PrV ; granda parolo, sed malgranda volo PrV .
beloruse:
1. воля 2. жаданьне, прага
bulgare:
воля, желание
ĉeĥe:
přání, vůle
france:
volonté, vouloir (subst.)
germane:
1. Wille kie estas ~o, tie estas vojo: wo ein Wille ist, da ist auch ein Weg. 2. Wunsch
greke:
2. θέληση
hebree:
1. כח רצון 2. רצון
hispane:
1. voluntad
hungare:
kie estas ~o, tie estas vojo: mindent lehet, csak akarni kell. 2. akarat kiom da koroj, tiom da ~oj: ahány szív, annyi szándék.
indonezie:
kehendak, keinginan, kemauan
japane:
意志 [いし], 意欲 [いよく], 意図 [いと], 意向 [いこう], 望み [のぞみ]
nederlande:
2. wil
portugale:
2. vontade
ruse:
1. воля de la ~o la ordono pli efikas ol bastono: охота пуще неволи. 2. желание
slovake:
prianie, vôľa
svede:
vilja (subst.)
taje:
ความต้องการ, สิ่งที่ต้องการ
tokipone:
wile
ukraine:
добра воля

volema

1.
Kiu prefere mem deziras, mem decidas, laŭ propra volo; rezoluta: mentono volema [30]; vi elektis virinon tre voleman [31]. VD:malcedema
2.
Cedema al ies volo: ne ekkoninte sufiĉe la kristanojn, nek ilian instruon, li kredis, ke ankaŭ inter ili li trovos volemajn ilojn [32].
3.
Volanta: vi estas volema ĉion scii, sed apenaŭ havas elanimajn sentojn kaj absolute nenian lirikan kapablon [33]; senkuraĝigite, mi reiris al la aŭtobuso, ege volema reveni hejmen, post mizera ekskurso [34].
Rim.: La ekzemploj sub 1 kaj 2 montras uzojn laŭsence rekte kontraŭajn. Por eviti miskomprenojn eble oni entute evitu la vorton „volema“ kaj anstataŭe elturniĝu per fortvola, malcedema, decidema unuflanke kaj malfortvola, cedema, obeema aliflanke. [Wolfram Diestel]
30. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
31. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
32. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVII
33. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Liriko
34. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, 2011
beloruse:
1. валявы, рашучы 2. згодны, гатовы да…, паслухмяны 3. ахвотны
ĉeĥe:
1. ochotný
france:
1. décidé (caractère), volontaire (caractère)
germane:
1. willensstark 2. willig 3. wollend
slovake:
1. ochotný

vole-nevole

Devigite; ĉu oni volas aŭ ne: la okuloj per si mem fermiĝis kaj li vole-nevole devis enlitiĝi [35]; vole-nevole Ajna devis aŭskulti liajn postulojn, sed liajn ordonojn ŝi ne plenumis [36]; la mondo vole-nevole – havas radikajn komunajn interesojn: sangado de unu parteto sangigas la tutan homaron, prospero en unu parteto prosperigas la tuton [37].
beloruse:
воляй-няволяй, хочаш ня хочаш
bulgare:
волю-неволю
france:
bon gré mal gré, qu'il le veuille ou non
germane:
wohl oder übel, ob man will oder nicht
hispane:
velis nolis, quieras o no quieras
hungare:
akarva-akaratlanul, ha akarja, ha nem
indonezie:
mau tak mau, suka tak suka
nederlande:
willens of onwillens
portugale:
queira ou não, querendo ou não
ruse:
волей-неволей, хочешь не хочешь
svede:
vare sig man vill eller inte

volismo

1.
FIL Filozofia skolo kiu prezentas la volon kiel la ĉefprincipon de la estado (aŭ komprenado): Kartezio mem dependigis ĉion de la volo ‐ laŭ tiu volismo, de dia volo dependas la logikaj principoj, kaj de dia volo dependas la eterneco de la animo, kiu do ne estus per si mem senmorta [38]; volismo kontraste al la raciismo.
2.
PSI Skolo kiu rigardas la volon kiel la ĉeffaktoron de la mensa vivo.
3.
POL Agado, precipe agado politika, kiu ne sufiĉe atentas la realaĵojn kaj sin direktas per arbitraj decidoj de la agantoj (de la politika estraro). volismo kontraste al la raciismo.
angle:
voluntarism
beloruse:
валюнтарызм
bulgare:
волунтаризъм
france:
volontarisme
germane:
Voluntarismus
hungare:
voluntarizmus
indonezie:
volunterisme
ruse:
волюнтаризм

bonvoli

(ntr)
1.
Esti tiel bona, ke oni volas; afable konsenti: bonvolu silenti (t.e. silentu), mi petas [39]; la reĝo bonvolis forliberigi min [40]; la nomarĥo ricevis plej humilan alvokon tuj bonvole veni [41]; tiu peto estis tre bonvole konsentita [42]; princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi [43]? kredeble vi bonvolos trinki tason da teo […] [44]? eminentaj personoj […] bonvolis eniri en la […] honoran komitaton de nia kongreso [45]; (figure) la suno, kiu bonvolis partopreni la feston, leviĝis en ĉielo sennuba [46]; permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: malbone, malbone vi tempon pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas! Marta ! VD:favori, komplezi, permesi
Rim.: Iam oni uzas anstataŭe la formon bonvole ...-u, ekzemple bonvole sidu ĉi tie! oni bonvole prenu en konsideron, ke […] [47]; tute bona alternativo, sed ĝi estas malpli kutima. Nepre ne uzu duoblan u-formon: *bonvolu sidu ĉi tie!*; *la generalo petis la vicreĝon, ke li bonvolu sciigu lin pri ĉio, kio okazos* [48].
2.
Voli fari bonon al iu: la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo [49]; la konduto de la pastro estis tre bonvola [50]; la bonnutrita vizaĝo montris bonvolan rideton [51]; li ĉiam estas bonvola por la simpluloj [52]; sinjorino Odincov bonvole ridetis [53]; sekvate de malbonvolaj rigardoj de la korteganoj, kiuj malestimis [ilin] [54].
beloruse:
1. ласкава пагадзіцца, зрабіць ласку, быць ласкавым bon~u: калі ласка. 2. рабіць ласку, мець ласку, ставіцца з прыхільнасьцю
ĉeĥe:
být laskav, ráčit
france:
1. bien vouloir 2. avoir bon cœur
germane:
1. die Güte haben, so gut sein 2. wohlwollend sein
hebree:
להועיל בטובו
hungare:
szíveskedik bon~u: légy szíves, legyen szíves, kérem, tessék.
indonezie:
mempersilakan
japane:
どうぞ~する, 好意をもって~する [こういをもって~する]
nederlande:
welwillend zijn
ruse:
1. любезно согласиться, быть так любезным, соблаговолить bon~u: пожалуйста. 2. благоволить
slovake:
ráčiť
taje:
กรุณา, โปรด, ได้โปรด

bonvolo

1.
Volo, intenco al bono de iu aŭ io: Sara, anstataŭ esti tuŝita per tiaj pruvoj de bonvolo, terure ekkoleris [55]; mirigas min, kiel vi, pastro, havas bonvolon por mi en via koro [56]; tiu monsumo, jen estas […], kion mia kliento petas de via bonvolo [57]; ŝia voĉo estis mola de bonvolo [58]. VD:beno2, bonintenco, favoro1, intereso2.c, simpatio
2.
Bontrovo: Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo [59]; fraŭlino, libera kaj povante agi laŭ sia bonvolo [60]; [rostita bovaĵo] sanganta – laŭ bonvolo [61]. VD:arbitro
angle:
1. goodwill
beloruse:
1. ласка, добрая воля 2. меркаваньне
germane:
1. guter Wille 2. Gutdünken
indonezie:
keinginan baik, niat baik, kemauan baik
japane:
好意 [こうい], 善意 [ぜんい], 親切 [しんせつ]

bonvolemo

Bonvolo1: la oratoro prezentas sin, klopodas ekinteresigi la publikon pri la temo kaj havigi al si ĝian bonvolemon [62]; restu momenton, – li diris, kaj la tuta vizaĝo heliĝis de bonvolemo [63]; bonvolemo de la aŭtoritatoj [64].
beloruse:
ласка, дабрадушнасьць
germane:
Gutmütigkeit
indonezie:
keinginan baik, niat baik, kemauan baik

ekvoli BoRE

(tr)
Komenci voli: kio […], plendi vi ekvolis [65]? sed mia patro povas, tuj kiam li ekvolus, aĉeti bombonojn je cent spesmiloj [66]! se mi ekvolas ien iri, diablo, mi iras [67].
65. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
67. Cezaro Rosetti: Kredu min, Sinjorino!, Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1950
beloruse:
захацець
ĉeĥe:
zatoužit, zachtít
indonezie:
mulai ingin
ruse:
захотеть

kiamvole

En ajna, laŭvola, libere elektebla momento: se li estis tiel memfida ke li povos kiamvole aranĝi dungon, li ja ŝajne havas iom da influo [68].
68. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
калі хочацца, у пажаданы момант
france:
au moment voulu
indonezie:
kapan pun mau, di waktu yg tepat

kontraŭvola, malgraŭvola

Okazonta malgraŭ ies volo; trudita: kontraŭvola senlaboreco Marta ; volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ malgraŭvolan honton Marta ; kontraŭvola tremeto en la voĉo montris, ke la demando ektuŝis senteman lokon en lia koro [69]; ŝi kapjesis al la ĉefdeĵoristo kaj malgraŭvole koncentriĝis sur liaj senkarnaj […] lipoj [70]. neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola PrV .
69. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
70. S. Larbar: Karuseloj, 1987
angle:
against one's will
beloruse:
вымушаны, прымусовы, нявольны
france:
forcé (imposé), imposé
germane:
gegen den Willen
hebree:
בלתי-רצוני
hungare:
nem kívánt, akaratával ellentétes
indonezie:
bertentangan (dgn keinginan seseorang)
nederlande:
onvrijwillig
ruse:
вынужденный, принудительный, невольный
ukraine:
примусовий, підневільний, змушений

laŭvole

Laŭ sia volo aŭ gusto: irigi la ĉevalon laŭvole [71]; ŝia bela vizaĝo […] laŭvole povis aspekti tiel serena, kiel lago en trankvila, suna mateno [72]; porti ĉe la pantalonoj bukojn, per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste [73]; mi fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole preni kaj forĵeti Marta ; plumo glitis sur ĝia supraĵo […], kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris per strioj da lumo kaj ombro Marta ;
angle:
at will
beloruse:
па жаданьні
france:
à son gré, ad libitum
germane:
willkürlich, ganz nach Wunsch
hebree:
כרצונו
hungare:
akarata szerint, tetszése szerint, szabadon
indonezie:
sekehendak, semaunya, sesuka hati
nederlande:
naar believen
ruse:
по желанию, по собственному усмотрению
taje:
ตามที่ต้องการ

libera volo

FIL Kapablo elekti inter pluraj eblaj agoj, konscie kaj inteligente taksante, kio estas preferinda: por reteni la sklavojn en la sklava stato, necesas forpreni de ili la liberan volon kaj la eblon de kleriĝo [74]; li vane diris, ke liberaj estas la voloj kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon [75].
74. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Paradoksisto, La Ondo de Esperanto, 2001:10 (84)
75. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
beloruse:
свабодная воля
france:
libre arbitre
germane:
freier Wille
indonezie:
kehendak bebas, keinginan bebas, kemauan bebas
ruse:
свободная воля, свобода воли

libervolismo

FIL Doktrino, kiu agnoskas liberan volon en homoj, kontraste al determinismo2: Aliaj temoj estas la debato inter libervolismo kaj determinismo, kaj la naturo de la realo [76].
76. Vikipedio, artikolo „The Matrix“, 2007-01-30

libervola, propravola

Okazanta laŭ ies volo, sen ekstera trudo aŭ premo: propravolaj donacoj [77]; libervola dono [78]; mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis ĝiajn kondiĉojn Marta ; jugo propravola ne estas malmola PrV .
angle:
of one's own will
beloruse:
дабраахвотны, самахвотны
ĉeĥe:
dobrovolný, libovolný
france:
libre (librement décidé), volontaire (librement décidé)
germane:
freiwillig
greke:
αυθόρμητος, εθελοντικός
hebree:
חפשי, מרצון
hungare:
önkéntes jugo propra~a ne estas malmola: önként vállalt iga nem töri a nyakat.
indonezie:
atas kehendak sendiri, atas keinginan sendiri, atas kemauan sendiri, sukarela
japane:
自由意志の [じゆういしの]
nederlande:
vrijwillig
portugale:
espontâneo, voluntário
ruse:
добровольный
slovake:
dobrovoľný, ľubovoľný
svede:
frivillig
ukraine:
добровільний

malvoli

(ntr)
Rifuzi, ne voli: ne malvolu puni knabon [79]; [li] malvolos plenumi la ordonon [80]; lasu ŝin vivi […] vi povas, se nur vi ne malvolas [81].
beloruse:
не хацець, не жадаць, супраціўляцца
ĉeĥe:
nechtít něco
france:
refuser
hungare:
elutasít, vonakodik
indonezie:
menolak
japane:
拒む [こばむ], 嫌がる [いやがる]
nederlande:
weigeren
ruse:
не хотеть, противиться
slovake:
nechcieť niečo
ukraine:
не хотіти, противитися

memvola

1.
Libervola, propravola: memvola ofero [82]; memvola humileco [83]; la humiligita princo pasigis kelke da monatoj en memvola ekzilo [84].
2.
Aganta laŭ sia propra volo kaj rezistanta la volon de la aliaj: homo memvola, maltima, sufiĉe malvirtema kaj laŭbezone eĉ senindugla [85]; filineto, kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola [86]. VD:malcedema, obstina
beloruse:
дабравольны, самавольны
germane:
2. eigenwillig, eigensinnig
indonezie:
1. atas kehendak sendiri, atas keinginan sendiri, atas kemauan sendiri, sukarela 2. keras kepala
japane:
自分の意志による [じぶんのいしによる], 自発的な [じはつてきな]
ruse:
1. добровольный 2. своевольный
ukraine:
добровільний

nevola

Sen partopreno de volo: nevola rideto [87]; nun mi havas nevolan ripozon Metrop ; ili estis nevola elfluo el ŝirita, senespera koro [88]; ŝi ne povis deteni nevolan ekmovon [89]; li trovus rimedon por igi nin liaj nevolaj kunkulpantoj [90].
87. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
88. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a, La fino de la intrigoj
89. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
90. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
angle:
unwilling
beloruse:
мімавольны, міжвольны, нявольны
ĉeĥe:
mimovolný, nechtěný
france:
involontaire
hungare:
akaratlan
indonezie:
enggan
japane:
意図しない [いとしない], 無意識的な [むいしきてきな]
ruse:
невольный
slovake:
involuntárny, nepodliehajúci vôli
ukraine:
мимовільний

plivole

Kun plia volo, prefere: mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj [91]; Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio [92]; plivole mi renkontus koleran malsaĝulon ol fari al vi malplezuron [93].
91. La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:9
92. La Nova Testamento, Al la Hebreoj
93. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
beloruse:
ахвотней
france:
de meilleur gré
indonezie:
lebih suka
japane:
好んで [このんで]
ruse:
охотнее

pretervola

Farata sen klara volo aŭ decido, spontanea: la larmoj pretervole fluis [94]; se iu pentristo ĝin vidis li pretervole kaptis la penikon por ĝin pentriZ .
beloruse:
мімавольны, міжвольны, неадвольны, спантанны
ĉeĥe:
mimovolný, neúmyslný
france:
inconscient (spontané), spontané (geste, réaction...)
hungare:
önkéntelen, spontán
indonezie:
tanpa disadari, serta-merta, spontan
japane:
無意識の [むいしきの], うっかりした
ruse:
невольный, самопроизвольный, помимо воли
slovake:
mimovoľný, nedobrovoľný
ukraine:
примусовий, підневільний, змушений

senvola

1.
Ne kapabla voli: liaj pensoj estis kiel senvola fadeno, elmetita en la venton [95].
2.
Senintenca: la senvola ekmovo […] lin savis de neevitebla morto [96]; li rekonis, ke li estis senvola kunkulpanto en la kulpo farita [97]; senvola miskompreno [98]; ni ofte fariĝas senvolaj viktimoj de reklamaj kaptiloj [99].
beloruse:
бязвольны
ĉeĥe:
bezděčný, nechtěný, neúmyslný
france:
aboulique, sans volonté
germane:
willenlos, unwillentlich, ungewollt
hungare:
akarat nélküli, nem szándékos
indonezie:
2. tak (di)sengaja
japane:
意志を持たない [いしをもたない], 決断力のない [けつだんちからのない], 無意識の [むいしきの]
nederlande:
willoos
ruse:
безвольный
slovake:
bez vôle
ukraine:
безвольний

volpovo

Kapablo por voli; volo1: viro de superestrema volpovo [100]; li ne posedis sufiĉe da volpovo sukcese batali kontraŭ la deziroj, kiuj antaŭe instigis lin [101]; per la tuta forto de sia volpovo, li eligis sin el la duondormo [102].
100. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
101. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
102. C. Piron: Letero, sed el kie?, [vidita en 2018]
beloruse:
сіла волі
france:
volonté
indonezie:
kehendak, keinginan, kemauan
ruse:
воля, сила воли

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas verkindiko en fonto.
preter~a: Mankas verkindiko en fonto.