1original/a

originala

1.
Karakterizas la unuan primitivan formon de io, kontraste al kopioj, tradukoj aŭ misformoj, kiujn oni devenigis de ĝi: tio estas nur kopio de la originala pentraĵo; la originala teksto de libro; traduki verkon el la originala lingvo; la libro de l’ Humoraĵo, originale verkita de Paul de Lengyel Ifigenio ; originalaĵoj kaj tradukoj VivZam . SIN:mema, aŭtentika.
2.
Karakterizas iun, kiu ne imitas aliajn, sed tiras siajn ideojn el sia propra spirito: ju pli da sprito oni havas, des pli da originalaj homoj oni trovas; originala stilo; ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, […] ŝi volis havi, […] nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon [1]; la Originala Verkaro [2]; la karnavalo de Binche allogas pro siaj originaleco, tradicia spirito kaj rita karaktero [3].
3.
Unika, ne simila al aliaj kaj eble iom stranga: originala maljuna fraŭlo; li afektas originalajn dirmanierojn; la plej belan kaj plej virtan knabinon el la tuta ĉirkaŭajo ili elektis, ke ŝi sanktigu ilian ligon de amikeco, mi ofte aŭdis pri tiu bela kaj originala moro [4]; malgranda floka semkrono de la flava […] buterfloro, […] ŝi admiris ĝian belan formon, ĝian aeran klarecon, ĝian tutan originalan kunmetitecon [5]; grupon da personoj, kiuj plenumis tre originalan taskon: kelke da nudaj homoj tenis je la piedoj alian homon kaj subakvigis lian kapon (por puni lin) [6]; peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, stranga Marta .
4.
(evitinde) Origina: se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala […] LR ; mi ŝanĝis la originalan formon [7].
angle:
original
beloruse:
1. арыгінальны, сапраўдны 2. арыгінальны, самабытны 3. арыгінальны, своеасаблівы
ĉeĥe:
osobitý, samorostlý
ĉine:
原本 [yuánběn], 原 [yuán], 原汁原味 [yuánzhīyuánwèi], 戛戛独造 [jiájiádúzào], 戛戛獨造 [jiájiádúzào], 独到 [dúdào], 獨到 [dúdào]
france:
1. original (adj.), d'origine 2. original (adj.) 3. excentrique, farfelu, singulier
germane:
1. original 2. originell
hungare:
eredeti (melléknév)
japane:
原作の [げんさくの], 原本の [げんぽんの], 独創的な [どくそうてきな], 独自の [どくじの], 奇抜な [きばつな], 風変わりな [ふうがわりな]
nederlande:
origineel
pole:
oryginalny, autentyczny
portugale:
1. original (adj.) 2. original (adj.), típico 3. original (adj.), excêntrico
rumane:
original
ruse:
1. оригинальный, подлинный 2. оригинальный, самобытный 3. оригинальный, своеобразный, причудливый
slovake:
originálny, pôvodný, svojrázny
tibete:
ངོ་མ་
ukraine:
ориґінальний, самобутній, своєрідний, вигадливий, справжній

originalo

1.
Primitiva verko, kontraste al la imitaĵoj: en la Hebrea originalo la unuaj vortoj de la ok versoj […] komenciĝas ĉiuj per la litero supremontrita [8]; tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj malsane Marta ; la originalo de tiu pentraĵo estas en Dresden; kontrolkompari kopion kun la originalo.
2.
Objekto aŭ persono, kiu servis kiel modelo al pentristo aŭ skulptisto: ne konante la originalon, mi adoris tiun ĉi fantazian portreton FK .
beloruse:
арыгінал
ĉeĥe:
originál
ĉine:
原件 [yuánjiàn], 原作 [yuánzuò], 原物 [yuánwù], 正本 [zhèngběn], 原文 [yuánwén], 原著 [yuánzhù]
france:
1. l'original
germane:
Original 1. Original 2. Modell, Orginal
hungare:
eredeti (mű stb.)
japane:
原作 [げんさく], 原本 [げんぽん], 原画 [げんが]
nederlande:
origineel
pole:
oryginał
portugale:
original
rumane:
originalul
ruse:
оригинал
slovake:
originál, pôvodina; prvopis
ukraine:
ориґінал

originalulo

Persono de neordinara, eble strangeta konduto: li estas vera, kompleta originalulo; Puŝkin estas mia bona amiko, granda originalulo li estas [9]; en la pasinteco [la urbeto] estigis aŭ allogis al si kelkajn ekscentrulojn, pri kiuj oni ankoraŭ rakontas amuzajn aŭ bizarajn anekdotojn, tiaj originaluloj ne plu abundas en nia hodiaŭa tute unuformiĝanta socio [10].
beloruse:
арыгінал (дзівак)
ĉeĥe:
svérázný člověk
germane:
Original
hungare:
eredeti (figura)
japane:
奇人 [きじん], 風変わりな人 [ふうがわりなじん]
nederlande:
zonderling
pole:
dziwak, oryginał (osoba)
portugale:
excêntrico
rumane:
nebun, sonat
ruse:
оригинал (оригинальный человек)
slovake:
originálny človek
ukraine:
ориґінал, дивак

administraj notoj