1ekstrakt/o PV

ekstrakto

1.
TEK Elemento eltirita el malsimpla substanco: el la grasaĵo fariĝas sapo kaj nutraĵ-ekstrakto VaK ; mirtelekstrakto al Japanio, kie ĝi estas uzata por plibonigi vidkapablon [1]; drogherbaj ekstraktoj [2]. VD:esenco, tinkturo
2.
Eltiraĵo el libro, verko: samjare aperis ekstraktoj el verkoj de Deguĉi EeP ; diapozitivoj kaj muzikaj ekstraktoj kompletigis tiun ĉi parton de la ampleksa programo EeP ; bendo kun ekstrakto de bonlingvismo Kon11 ; jen estas ekstraktoj el mia taglibro [3]. VD:fragmento, peco3
1. Monato, Saliko: Laboro kaj la bero, 2005
2. Monato, Steven K. Smith: La Helpanto, 2009
3. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003
angle:
extract
beloruse:
1. экстракт, выцяжка 2. вытрымка, вынятка, урывак
bulgare:
1. екстракт 2. извадка, откъс (fragmento)
ĉeĥe:
extrakt, výluh, výpis, výtah, výtažek, vývar, výňatek
ĉine:
1. 抽出物 [chōuchūwù], 提取物 [tíqǔwù] 2. 片段 [piànduàn], 節選 [jiéxuǎn]
france:
1. extrait (substance extraite) 2. extrait (d'un texte), fragment (d'un texte), morceau (d'un texte), passage (d'un texte)
germane:
1. Auszug, Extrakt 2. Auszug, Zusammenfassung
hispane:
1. extracto
hungare:
kivonat
japane:
抽出物 [ちゅうしゅつぶつ], エキス, 抜粋 [ばっすい], 引用文 [いんようぶん]
nederlande:
1. extract 2. uitreksel
pole:
1. ekstrakt, wyciąg 2. wypis, fragment, wybór
ruse:
1. экстракт, вытяжка 2. выдержка, извлечение, отрывок
slovake:
extrakt, tresť, výpis, výťažok
ukraine:
витяжка, екстракт, витяг, виписка, уривок

ekstrakti

(tr)
1.
KEMMED Eltiri specialan elementon, substancon el malsimpla substanco: li ekstraktas el la vitrokorpo la substancon, kiu miksite en la manĝaĵon de senapetituloj, redonas la apetiton VaK ; necesas ne nur trovi, sed ankaŭ prilabori tiujn plantaĵojn, por ekstrakti la efikaĵojn [4]; por ekstrakti pli multe da nafto kaj gaso, oni de post 1947 disrompas ŝtonaron per akvo kaj granda premo [5]; karbonhidrata biopolimero ekstraktata de la hinda guar-arbo [6]; el sukerkano oni ekstraktas sukeron, […] el olivoj oni ekstraktas olivoleon [7]. VD:dekokti, distili, infuzi
2.
Apartigi pecon el libro aŭ ĝenerale eron el multeco: tiun simplan kodon la leganto […] povos ekstrakti el la dialogo – la kodvortoj staras kursive KrM ; gravas scipovi ekstrakti el ĝi la plej celtrafajn paĝojn MD02 . VD:citi
3.
(malofte) (figure) Eltiri konsekvencon el io: logiko de sencoj ekstraktitaj el faktoj KFl .
angle:
extract
beloruse:
1. экстрагіраваць, рабіць эстракт, рабіць выцяжку 2. рабіць выпіску, выпісваць (штосьці аднекуль) 3. дастаць, выцягнуць, здабыць
bulgare:
1. извличам 1. екстрахирам 2. екстрахирам
ĉeĥe:
extrahovat, vypracovat anotaci, získat výtažek
ĉine:
提炼 [tíliàn], 萃取 [cuìqǔ]
france:
1. extraire (isoler une substance), isoler (une substance) 2. extraire (un passage d'un texte) 3. dégager (une conclusion), déduire
germane:
1. einen Auszug herstellen, extrahieren 2. einen Auszug anfertigen, zusammenfassen 3. herausziehen, ableiten
hebree:
לחלץ
hispane:
1. extraer
hungare:
1. kivon (extrahál), extrahál 2. kivonatot készít, kivon 3. levon (szabályt)
japane:
抽出する [ちゅうしゅつする], 抜粋する [ばっすいする], 引用する [いんようする]
nederlande:
extraheren
pole:
1. ekstraktować, robić wyciąg 2. robić wypis (z tekstu) 3. wyciągać
ruse:
1. экстрагировать, получать вытяжку 2. делать выписку (из книги) 3. извлечь
slovake:
vyberať, vyhľadávať informácie
ukraine:
одержувати витяжку, екстракт, екстрагувати, робити виписки, добувати корінь

administraj notoj