Processing math: 100%

*famili/o UV

*familio

1.
Malvasta parencaro.
a)
GEN Aro formata de la patro, patrino kaj infanoj: vivi en familio; la patro de la familio ricevis oficon [1]; la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj Marta . vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon [2].
b)
GEN La tuta parencaro ĝenerale: ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio[3]; aparteni al nobela familio; li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro Marta ; la familio de la Ardidoj [...] la familio de la Naamanidoj [4]; (figure) en unu bela tago [...] ekzistas nur unu ĉiuhoma familio (la homaro) kun unu ĉiuhoma lingvo EE . VD:gento
2.
Aro de aĵoj kun komuna deveno.
a)
ZOOBOT Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia): familio de rozacoj; arbedoj el la familio saksifragacoj [5]; solana familio [6]; hundo estas mamulo el la familio de kanisedoj [7].
Rim.: La nomo de familio estas derivata de la nomo de unu el ĝiaj genroj per la sufikso -ac en botaniko, -ed en zoologio. En nefaka uzo oni povas eviti tiujn sufiksojn: familio de rozoj, rozfamilio, rozfamiliano.
TUT:ordoPRT:genro botanikaj familioj zoologiaj familioj
b)
MUZ Klaso de muzikiloj kun sama ĝenerala konstruo, diversaj laŭ grando, sonamplekso aŭ aliaj detaloj: La angla korno estas ligna blovinstrumento, la alda instrumento el la familio de hobojoj [8].
c)
LIN Klaso de lingvoj, lingvofamilio. lingvoj de la hindeŭropa familio; tungusa, apartenanta al la altaja lingva familio [9].
d)
MAT[10](fakula ĵargono) (de elementoj en aro E kun indicoj en aro I) Bildigo de I al E; alternative: la bildaro de tiu bildigo: oni povas opinii ke la ebeno konsistas el familio de rektoj, paralelaj unu al la aliaj [11]. SUB:vico;VD:indico, termo.
Rim.: Kvankam teorie sinonima kun „bildigo“, la termino „familio“ estas uzata pro tradicio kaj pro la oportunaj skribaĵoj, kiujn ĝi ebligas. Por signi familion f, oni kutime skribas (fi)iI. La bildon de i per f oni foje nomas „termo“ aŭ eĉ „elemento“ de la familio kaj oni ĝin signas per fi anstataŭ f(i). La uzo de termino „elemento“ klariĝas per tio, ke parolante pri familio, oni plejofte interesiĝas pri ĝia bildaro, sed familio povas havi du identajn elementojn, dum aro ne povas.
afrikanse:
gesin
albane:
familja
amhare:
ቤተሰብ
angle:
family
arabe:
عائلة
armene:
ընտանիք
azerbajĝane:
ailə
beloruse:
сям'я, сямейства
bengale:
পরিবার
birme:
မိသားစု
bosne:
obiteljska
bulgare:
семейство
ĉeĥe:
rodina, soubor (členů), soustava (členů), systém
ĉine:
家族
dane:
familie
estone:
pere
eŭske:
familiari
filipine:
pamilya
france:
famille
galege:
familia
germane:
Familie
guĝarate:
કુટુંબ
haitie:
fanmi
haŭse:
iyali
hebree:
משפחה
hinde:
परिवार
hispane:
familia
hungare:
család
ide:
familio
igbe:
ezinụlọ
indonezie:
famili, keluarga, kerabat 2.a famili 2.c rumpun
irlande:
teaghlach
islande:
fjölskylda
japane:
家族 [かぞく]
jave:
kulawarga
jide:
משפּחה
jorube:
ebi
kanare:
ಕುಟುಂಬ
kartvele:
ოჯახის
kazaĥe:
отбасы
kimre:
teulu
kirgize:
үй-бүлө
kmere:
ក្រុមគ្រួសារ
koree:
가족
korsike:
a famiglia
kose:
usapho
kroate:
obitelj
kurde:
malbat
latine:
familia
latinece:
2.a familia
latve:
ģimene
laŭe:
ຄອບຄົວ
litove:
šeima
makedone:
семејство
malagase:
fianakaviana
malaje:
keluarga
malajalame:
കുടുംബം
malte:
familja
maorie:
whānau
marate:
कुटुंब
monge:
tsev neeg
mongole:
гэр бүл
nederlande:
familie 1.a gezin
nepale:
परिवार
njanĝe:
banja
norvege:
familie
okcidentfrise:
famylje
panĝabe:
ਪਰਿਵਾਰ ਨੂੰ
paŝtue:
کورنۍ
perse:
خانواده
pole:
rodzina
portugale:
família
ruande:
umuryango
ruse:
семья, семейство 2.d семейство
samoe:
aiga
sinde:
خاندان
sinhale:
පවුලේ
skotgaele:
teaghlach
slovake:
súbor (členov), sústava (členov)
slovene:
družina
somale:
qoyska
ŝone:
mhuri
sote:
lelapa la
sunde:
kulawarga
svahile:
familia
taĝike:
оила
taje:
ครอบครัว
tamile:
குடும்ப
tatare:
гаилә
telugue:
కుటుంబం
tibete:
ཁྱིམ་ཚང་
tokipone:
kulupu mama
turke:
aile
ukraine:
сім’я
urdue:
خاندان
uzbeke:
oilaviy
vjetname:
gia đình
volapuke:
famül
zulue:
umndeni

familia

Rilata al familio; de familio: familia domo, similecoB ; familiaj ĝojoj; familiaj rilatoj, familiaj aferoj [12]; familia nomo; paroli pri familiaj aferoj [13]; en mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia [14].
angle:
family
beloruse:
сямейны
bulgare:
фамилен
ĉeĥe:
rodinný
ĉine:
弥合 [míhé]
france:
familial
germane:
Familien-, familiär
hebree:
משפחתי
hispane:
familiar
hungare:
családi
ide:
familiala
indonezie:
familier, kekeluargaan
japane:
家族の [かぞくの], 家庭の [かていの], 家族的な [かぞくてきな], 水入らずの [みずいらずの]
nederlande:
gezins-
norvege:
familie-
perse:
خانوادگی
pole:
rodzinny ~a nomo: nazwisko.
ruse:
семейный
slovake:
rodinný
ukraine:
родинний, сімейний
volapuke:
famülik

familiano

GEN Iu el la uloj, kiuj konsistigas familion: Zhai Feng kaj liaj familianoj ĉiuj sin vestis per sav-veŝto [15].
15. Lin Xiaoyun: Zhai Feng kaj liaj familianoj velŝipadis..., El Popola Ĉinio, 2013-12-27
beloruse:
сямейнік, член сям’і
ĉeĥe:
rodinný příslušník, člen rodiny
ĉine:
家人
france:
membre de la famille
ide:
familiano
indonezie:
anggota keluarga
japane:
家族 [かぞく]
pole:
członek rodziny
slovake:
rodinný príslušník
tibete:
ནང་མི་
ukraine:
член родини/сім’ї

familiestro

JUR Tiu, kiu havas decidrajton kaj respondecon en familio: tio ... malhelpas, ke familiestro misuzu sian aŭtoritaton [16].
16. C. Piron: Tien, 1997
beloruse:
галава сям’і
ĉeĥe:
hlava rodiny
ĉine:
家长
france:
chef de famille
indonezie:
kepala keluarga
japane:
家長 [かちょう], 世帯主 [せたいぬし]
pole:
głowa rodziny
slovake:
hlava rodiny
ukraine:
глава родини, глава сім’ї

lingvofamilio

LIN Aro da lingvoj evoluintaj el sama pralingvo: lingvofamilioj kaj lingvosubfamilioj estas priskribitaj aŭ listigitaj en enciklopedioj [17].
angle:
language family
beloruse:
моўная сям’я
bulgare:
езиково семейство
ĉeĥe:
rodina jazyků
ĉine:
語言系屬分類 [yǔyánxìshǔfēnlèi]
france:
famille linguistique
ide:
linguala familio
indonezie:
rumpun bahasa
nederlande:
taalfamilie
okcidentfrise:
taalfamylje
pole:
rodzina językowa
slovake:
rodina jazykov
ukraine:
мовна сім’я

vortfamilio PIV1

LIN Grupo da vortoj apartigita per rilatoj morfologiaj, semantikaj ktp:
a)
(vortfamilio morfologia:) Grupo da derivaĵoj de unu sama radiko4radikalo1: Ekzemple, de la substantivo reĝ(o) oni formas per adjektivigo la vortfamilion: reĝ, reĝ·a, reĝ·a·o = reĝ·ec·o, kaj per verbigo la familion: reĝ, reĝ·i, reĝ·i·o = reĝ·ad·o [18];
b)
(malofte) (vortfamilio etimologia:) Grupo da vortoj parencaj en pralingvo: pez estas de la sama vortfamilio kiel pend PIV1 .
18. René de Saussure: Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto, Bern, la 1-an de julio 1915. §15
angle:
word family
beloruse:
гняздо (аднакарэнных слоў)
ĉeĥe:
slovotvorná čeleď
france:
famille de mots
pole:
rodzina wyrazów
ruse:
гнездо (слов)

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.