tradukoj: be cs de en es fa fr hu it nl ru sk sv

1sekci/o PV

sekcio  

1.  
POL Aparta parto de institucio, societo, ordinare kun propra tasko aŭ loko: ili decidis proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion Homaranismo ; ĝi necesigas la kunlaboron de ĉiuj sekcioj en la kompanio en unu grandega projekto [1]. VD:fako
2.  
Parto de sinetenda tutaĵo, ekzemple de strato, verko, kiu prezentas aliajn ecojn, alian funkcion, ol la ceteraj: laŭlonge de kanalsekcio ĉ. sesoble pli longa ol la profundo de la akvo [2]; tion mi klarigos en la sekva sekcio [de la teksto] [3].

sekciestro

Ĉefulo de sekcio: sekciestro en asekura entrepreno [4].

subsekcio

1.  
Subparto de sekcio1.
2.  
Subparto de sekcio2: mi revenos al tio pli specife en la subsekcioj 4.2.2 kaj 4.2.11 [5].

tradukoj

anglaj

~o: section.

belorusaj

~o: сэкцыя, сэктар, аддзел, аддзяленьне, разьдзел.

ĉeĥaj

~o: odbor, oddělení, sekce; ~estro: oborový šéf, sekční šéf.

francaj

~o: section (partie); ~estro: chef de groupe, chef de section; sub~o: sous-section.

germanaj

~o: Abteilung, Sektion.

hispanaj

~o 1.: departamento; ~o 2.: sección (parte); ~estro: jefe de sección, jefe de negociado; sub~o: subsección.

hungaraj

~o 1.: osztály, részleg, tagozat; ~o 2.: szakasz, rész.

italaj

~o: settore (parte, gruppo), sezione (parte, gruppo); ~estro: caposezione.

nederlandaj

~o: afdeling.

persaj

~o: بخش، قسمت; ~estro: رئیس بخش.

rusaj

~o: секция, сектор, отдел, отделение, раздел.

slovakaj

~o: odbor, oddelenie; ~estro: odborový šéf, sekčný šéf.

svedaj

~o: sektion.

fontoj

1. M. Vanden Bempt: Al nova komuna epoko, Monato, 1997:3, p. 22a
2. OH: Ĉu akvo fluas supren ie ajn en la mondo?, Monato, 2001:3, p. 22a
3. Klivo: Kio estas Javo?, Monato, 1998:5, p. 13a
4. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:3
5. W. Jansen: Radikoj kaj vortoj en esperanto, Esperantologio / Esperanto Studies, 2013:6, p. 9a-43a


ℛevo | datumprotekto | sekci.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2018/05/06 08:10:15