tradukoj: be bg cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk

*dens/a PV

*densaTEZ

1.TEZ
Tia, ke ĝiaj eroj tre proksimas unu al alia, multnombras en malgranda volumeno: en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [1]; densa nebulo, pluvo, mallumo, solvaĵo, trupo, popolamaso; viaj nigraj densegaj haroj Marta; densfoliaj arboj; dense loĝata lando; vesto dense brodita per oro [2]; la grizeco dense arĝentis liajn harojn.
2.TEZ
MAT[3] (p.p. subaro A de topologia spaco, rilate al subaro B de la sama spaco) Tia, ke ĉiu punkto en B estas adhera al A: ĉiu subaro estas densa rilate al si mem; A estas densa rilate al B, se kaj nur se la adheraĵo de A inkluzivas B; subaron densan rilate al la tuta spaco oni nomas ĉie densa.
Rim.: La sama termino aperas ankaŭ en [4], tamen nur alude.
Rim.: Notindas, ke foje oni anstataŭigas „adhera“ per „akumuliĝa“ en la difino, el kio sekvas, ke subaro ne nepre estas densa rilate al si.

denso Vikipedio

1.TEZ
=denseco 1
2.TEZ
FIZPIV2=volumena maso
3.TEZ
FIZ(de substanco) Sendimensia fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de difinita volumeno de la substanco al la maso de sama volumeno da pura akvo (je 4 ˚C), aŭ da aero (je 0 ˚C kaj 1 atm), se temas pri gaso: la denso de hidrargo estas 13,6; la denso de oksigeno estas 1,105.
Rim.: Laŭ la ekzemplo de pluraj lingvoj, kiuj identigas „denson“ kun „volumena maso“, eblus nomi tiun ĉi grandon „relativa denso“.

densaĵo

1.TEZ
HOR=densejo ŝi freneze vagadis en la densaĵo serĉante sian fileton [5].
2.TEZ
Densa amaso de materio: densaĵo de akrecia substanco [6]. VD:grumelo

denseco Vikipedio

1.TEZ
Eco de tio, kio estas densa.
2.TEZ
FIZPV=denso 2

densejoTEZ

HOR Loko en arbaro, kie arboj kaj arbetoj estas densaj. VD:vepro

densigi

(tr)
1.
Igi densa: densigu la vicojn!
2.TEZ
KOMP Malgrandigi datumaron per rearanĝo de ĝiaj bitoj: Gzip estas bazita sur la datumdensiga algoritmo „deflate“ [7].

densiĝi

(ntr)
Interproksimiĝi, lasante malmultan interspacon, kunpremiĝi: la ombro ... densiĝis minuton post minuto [8].

maldensa

Kies eroj malproksimas unu de alia: tro maldensa aero sufokas la homon; maldensaj spikojZ;

maldensejo

HOR Loko en arbaro, kie la plantoj estas maldensaj: jen mi subite alvenas en ian maldensejon, kiu estas tute simple herbejo [9].

maldensigi

(tr)
1.
Igi maldensa, malmultigi en la sama spaco: radioaktiveco ... estas ankoraŭ netiminda, ĉar la granda maro maldensigos ĝin [10].
2.TEZ
KOMP Restarigi densigitan datumaron en la originalan formon: elŝutu kaj maldensigu la arkivdosieron [11].

maldensiĝi

(ntr)
Reciproke malproksimiĝi, disiĝi, iĝi malmultaj en sama loko: la droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis Marta.

probablodensoTEZ Vikipedio

MAT[12]
(de hazarda variablo X) Tia reela mezurebla funkcio f, ke por ĉiu borela subaro b la probablo de X-1(b) egalas al la (lebega) integralo de f en b; simb. PX(b) = P(X-1(b)) = ∫bf: se ekzistas probablodenso, la distribua funkcio estas malderivaĵo de ĝi.

tradukoj

anglaj

~a 1.: dense; ~a 2.: dense; probablo~o: probability density. ĉie ~a: everywhere dense.

belorusaj

~a: густы, шчыльны, часты; ~eco: густата, шчыльнасьць ; ~ejo: гушчар; ~igi 1.: ушчыльніць, згусьціць.

bulgaraj

~a 1.: плътен; ~eco: плътност.

ĉeĥaj

~a: hustý; ~o: hustota, intenzita; ~eco: hustota, intenzita; ~ejo: houština, mlazina; ~igi: hustit, zahustit, zahušťovat; mal~a: řídký (roztok); mal~igi: probrat, zředit.

francaj

~a 1.: dense, dru, serré, touffu; ~a 2.: dense; ~o 1.: densité; ~o 2.: masse volumique, masse spécifique; ~o 3.: densité; ~aĵo 2.: accrétion, amas; ~eco: densité; ~ejo: broussaille, fourré, endroit touffu; ~igi 1.: densifier, resserrer; ~igi 2.: compresser (des données); ~iĝi: se densifier, se resserrer; mal~a: diffus, lâche (peu serré); mal~ejo: clairière; mal~igi 1.: diluer, éclaircir (rendre moins dense), raréfier; mal~igi 2.: décompresser (des données); mal~iĝi: se déserrer, s'écarter, se raréfier; probablo~o: densité de probabilité. ĉie ~a: partout dense.

germanaj

~a 1.: dicht; ~a 2.: dicht; ~o: Dichte; ~eco: Dichte; ~igi 1.: verdichten; probablo~o: Wahrscheinlichkeitsdichte. ĉie ~a: überall dicht.

hispanaj

~a 1.: denso; ~eco: densidad.

hungaraj

~a: sűrű; ~eco: sűrűség; ~ejo: erdő sűrűje; ~igi 1.: sűrít; probablo~o: valószínűségi sűrűség.

indoneziaj

~a 1.: lebat, padat, rapat; ~o 1.: densitas, [padat] kepadatan, [rapat] kerapatan; ~o 2.: massa jenis, [rapat] kerapatan; ~o 3.: massa jenis, [rapat] kerapatan; ~eco 1.: densitas, [padat] kepadatan, [rapat] kerapatan; ~eco 2.: massa jenis, [rapat] kerapatan; ~igi 1.: [padat] memadatkan; ~igi 2.: [kompresi] mengompresi; ~iĝi: [padat] memadat; mal~a: renggang; mal~igi 1.: [renggang] merenggangkan; mal~igi 2.: [dekompresi] mendekompresi; mal~iĝi: [renggang] merenggang; probablo~o: [padat] kepadatan probabilitas.

nederlandaj

~a 1.: dicht; ~eco: dichtheid; ~igi 1.: verdichten.

polaj

~a 1.: gęsty; ~a 2.: gęsty ; ~o 2.: gęstość; ~o 3.: gęstość; ~eco: gęstość; ~ejo: gęstwina, gąszcz; ~igi 1.: zagęszczać, kondensować, ścieśniać; mal~a: rzadki; mal~iĝi: rozrzedzać się; probablo~o: gęstość prawdopodobieństwa. ĉie ~a: wszędzie gęsty, gęsty w przestrzeni.

portugalaj

~a 1.: denso.

rusaj

~a 1.: густой, частый, плотный; ~a 2.: плотное (подмножество) ; ~o 1.: плотность; ~o 2.: плотность; ~o 3.: относительная плотность; ~eco 1.: густота, плотность; ~eco 2.: плотность; ~ejo: чаща; ~igi 1.: уплотнить, сгустить, сплотить; mal~a: рыхлый, разреженный; mal~iĝi: разрежаться , разредиться , проредиться , поредеть, разрыхляться , разрыхлиться ; probablo~o: плотность вероятности. ĉie ~a: всюду плотное (подмножество) .

slovakaj

~a: hustý; ~o: hustota, intenzita; ~eco: hustota, intenzita; ~ejo: húština; ~igi: zahustiť (múkou); mal~a: riedky; mal~igi: preriediť, riediť, zriediť.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 10a
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §73
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
5. trad. C. Székely: Baranya, la mistera, 1985
6. I. L. Andronov: La Strukturo de Magnetaj Malvastaj Duoblaj Stelaj Sistemoj, 1989
7. Vikipedio, Gzip, 2013-03-07
8. G. de Maupassant, trad. N. Lagrafo: Hororega, Penseo, 2013-06 (259)
9. Alain Fournier, trad. Roger Bernard: La Granda Meaulnes, p. 123
10. zan: Grandega sismo en Japanio, lernu.net, forumo, 2011-03-27
11. D. Breĉalov: SdiQt - portebla komputila vortaro, 2007-10-16
12. Plena Ilustrita Vortaro, probabla

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
probablo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 3.:
      Mi sekvis la francan terminologion, nome:
         volumena maso / denso
      prefere al la pli internacia
         specifa maso = denso / relativa denso
      cxar bazante min nur sur la PIV-oj mi ne trovis la situacion
      klara. Kial identigi "specifa maso" kun "denso" (la vortaro
      sxajnas ne rimarki la sinonimecon)? Kial mankas la termino
      "relativa denso"? Necesas trovi auxtoritatajn fontojn.
      [MB]
    

[^Revo] [dens.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.47 2015/10/24 07:10:19 ]