1marĝen/o PV

marĝeno

1.
TIP La malplena parto de paĝo1 ĉirkaŭ la teksto: mi daŭrigas la kutimon en la ekstera marĝeno de ĉiu paĝo indiki la lokon kie komenciĝas ĉiu Stephanus-paĝo per ĝia tradicia numero Rsp ; li […] substrekis frazojn kaj faris notojn en la marĝenoj [1]; la libro […] povus esti pli bona: tro mallarĝaj marĝenoj, tiparoj kaj […] tro granda formato [2].
2.
(figure) Regiono (ankaŭ figurasence) apudranda, ĉelima: Irlando estis malriĉa, postrestanta, izolita lando ĉe la marĝeno de Eŭropo [3]; Albanoj fariĝis do popolo koloniita, ekzistanta kvazaŭ en geto ĉe la marĝenoj de ekonomiaj kaj financaj procezoj [4]. SIN:periferio1VD:limo1, provinco2, rando1
3.
(figure) SCIEKON La nefiksita, libera interspaco limigita unuflanke de la jam fiksitaj donitaĵoj kaj aliflanke la ne eksterebla: la investo-kapitalo […] aĉetas sud-afrikajn akciojn, […] por kreskigi marĝenojn kaj profitojn [5]; la produktado rapide kreskas, same kiel la konsumado, kies kreskomarĝeno estas konsiderinda [6]; la sistemo tre bone povas funkcii allasante pli malpli vastan nedifinitan marĝenon BonaLingvo ; mare, la ĉinaj agmarĝenoj ŝajnas esti malgrandaj [7].
Rim.: Franclingvaj aŭtoroj uzas la vorton tiusence ankaŭ ekster scienco kaj komerco kiel montras la lastaj ĉi-supraj ekzemploj. En internacia komunikado mi rekomendas vortumi tion pli klare per „libero“, "spaco" aŭ „ebloj“. [Wolfram Diestel]
SUB:erarmarĝeno, profitmarĝenoVD:bordo, intervalo3, spano
1. Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj, Monato, 2006/12, p. 19
2. Carlo Minnaja: Libroj ― UEA en la sepdekaj jaroj, Monato, 2002/11, p. 28
3. Garbhan MacAoidh: Babel-insulo, Monato, 2003/09, p. 17
4. Bardhyl Selimi: Interetnaj Rilatoj ― Vivi ĉe la marĝenoj, Monato, 2012/12, p. 8
5. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Impresa bankroto de la kvina plej grava banko de la lando
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Plia aganto en la tutmondiĝo de vino ― Transformi la ĉinan dezerton en vitejon
7. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Liberkomerco en Pacifiko ― Usono esperas ĉirkaudigi la ĉinan influon
angle:
margin
beloruse:
поле (старонкі)
ĉine:
裕度 [yùdù], 边 [biān], 邊 [biān], 余地 [yúdì], 餘地 [yúdì], 外围 [wàiwéi], 外圍 [wàiwéi]
france:
marge
germane:
Rand 1. Seitenrand 2. Peripherie 3. Spielraum
hispane:
margen
hungare:
margó, lapszél
japane:
余白 [よはく], 欄外 [らんがい], マージン, 縁 [へり], へり, 周辺部 [しゅうへんぶ], ゆとり, 余裕 [よゆう], 余地 [よち], 限界 [げんかい]
katalune:
marge
nederlande:
marge
pole:
margines
portugale:
margem (de livro)
rumane:
margine
ruse:
поле (страницы)
ukraine:
поле, мн. береги (сторінки), марзан, край, тераса, запас (часу і т.п.)

marĝena

(figure) Ne grava, ne ĉefa: aliaj etnaj lingvoj ludas ege marĝenan rolon [8]; Esperanto […] ankoraŭ ne estas pli ol marĝene uzata tra la mondo [9]; kompare kun veraj viktimoj mi estas nur marĝena suferanto [10]; [la] rezultoj estas marĝenaj kaj nekontentigaj [11]; 2013 montriĝos (nur) marĝena kresko kompare al la antaŭa jaro [12].
8. Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, Monato, 2003/02, p. 20
9. Kep Enderby: Libroj ― Unu grandan rondon familian, Monato, 2002/09, p. 21
10. Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto, Monato, 2011/06, p. 12
11. Stefan Maul: Politika sukceso, scienca fiasko, Monato, 2009/01, p. 7
12. Lenio Marobin: Ekonomia fato, Monato, 2013/08, p. 24
beloruse:
маргінальны, нязначны
ĉine:
外围 [wàiwéi], 外圍 [wàiwéi], 微不足道 [wéibùzúdào], 临界 [línjiè], 臨界 [línjiè], 委琐 [wěisuǒ], 委瑣 [wěisuǒ], 小嘎嘣豆 [xiǎogābēngdou], 无关重要 [wúguānzhòngyào], 無關重要 [wúguānzhòngyào]
germane:
marginal geringfügig, unbedeutend, marginal, peripher
japane:
欄外の [らんがいの], 余白の [よはくの], 限界の [げんかいの], ぎりぎりの
nederlande:
marginaal
ukraine:
написаний на полях/берегах, зроблений на полях/берегах

marĝenulo

(figure) POL Tiu, kiu vivas ekster la kutima sinteno kaj moro, marĝene de la ordinara socio aŭ vidpunkto, subgrunde: la Fratoj de la Karitato klopodas plibonigi la vivkondiĉojn de ĉiaj handikapitoj kaj marĝenuloj [13]; la parizaj estroj plejparte estis anarĥiistoj k.a. politikaj marĝenuloj, kio ne faris SAT alloga [14]; eblas nomi kontraŭkulturo tiun aron de praktikoj ligitaj al diversaj marĝenuloj – malriĉuloj, enmigrintoj, bohemianoj, timuloj, ribeluloj kaj artistoj [15]. SUB:hipio, hipstero, punkulo, trampo, vagabondoVD:kontraŭsociulo
beloruse:
маргінал, аўтсайдар
ĉine:
局外人 [júwàirén]
france:
marginal (subst.)
germane:
Außenseiter, Aussteiger
japane:
周辺人 [しゅうへんじん]
nederlande:
buitenstaander
pole:
ekscentryk
rumane:
excentric
ukraine:
марґінал, людина, що живе поза суспільством

erarmarĝeno

SCI Intervalo ĉirkaŭ mezurita valoro, en kiu la reala valoro povus troviĝi konsiderante la erareblecon de la aplikita mezurmetodo: je kioma horo li mortis? ― […] je noktomezo, kun unuhora erarmarĝeno ambaŭflanke ChC ; ĉina ekspedicio […] konkludis […], ke la […] alto nun estus 8 844,43 m, kun erarmarĝeno de 21 cm [16]. VD:biaso, devio, diverĝo, varianco
angle:
bias
beloruse:
дыяпазон хібнасьцяў
ĉine:
偏差 [piānchā]
germane:
Abweichung, Fehlerbereich
nederlande:
foutmarge

krommarĝeno

TIP En tekstaranĝo, ŝovo de la linikomencoj enen en la tekston (dekstren en aldekstra skribo): marki la citaĵojn per krommarĝeno; la maldekstra eĝo de la alineo havas krommarĝenon [17]; negativa krommarĝeno [18].
angle:
indentation
france:
indentation
germane:
Einrückung
japane:
インデント
katalune:
sagnat
nederlande:
insprong
pole:
odstęp (druk)
portugale:
entrada (texto recuado), recolhido (texto recuado), recuo (texto recuado)
rumane:
spațiu (tipărire)
ruse:
втяжка (текста)
ukraine:
абзац

profitmarĝeno

EKON La diferenco inter la prezo je kiu oni ion akiras kaj la efektiva vendoprezo: la aĉetitaj varoj estas revendataj kun profitmarĝeno celanta repagi la kromkostojn kaj la laborpagon de la komercisto [19]; la malneta profitmarĝeno de loĝdoma projekto en Ĉinio jam atingas 20 ĝis 30 % […], en Parizo, Sidnejo kaj Honkongo la profitmarĝeno estas nur 4 ĝis 5 % [20]. VD:plivaloro1, profito1
beloruse:
маржа, норма прыбытку
ĉine:
利润率 [lìrùnlǜ], 利潤率 [lìrùnlǜ], 額外的利潤 [èwàidìlìrùn], 额外的利润 [èwàidìlìrùn], 边际利润 [biānjìlìrùn], 邊際利潤 [biānjìlìrùn]
germane:
Gewinnmarge, Gewinnspanne
japane:
利ざや [りざや], マージン
nederlande:
winstmarge

administraj notoj