ŝablon/o PV

ŝablono

1.
TEK Plata modelo, laŭ kies eĝoj oni konturas (desegnas, eltranĉas, modlas) la randon aŭ surfacon de samformaj objektoj: fari veston, desegnon, stukon ... per ŝablono; oni kolorigas ĉiun unuopan film-bildon […] helpe de ŝablono [1]; strata arto […] sin esprimas per surstrataj afiŝoj kaj [ŝpruc]ŝablonoj [2]; torni la ŝraŭbojn, po mil kaj ĉiujn laŭ ŝablono (prototipo) [3]; aliaj deziros disig-ŝablonojn por perfekte disigi ĉe linifino vortojn en Esperanto [4]. SUB:stenciloVD:formilo, kliŝo1, patrico1, stereotipo1
truŝablono por desegnado de fludiagramoj
CC BY-SA 3.0  [5]
2.
KOMP Antaŭdifinita strukturo kun malplenaj lokoj, kien oni metu specifan enhavon: stilŝablono, dokumentŝablono, ŝablongenerilo, klasŝablono; dokumentŝablono por letero, fakturo, petskribo; se oni uzas la saman ŝablonon por ĉiu nomo kaj metas la jaron antaŭ la monatonumeron, komputilo scios ĝuste ordigi la dosierojn en listo [6]. SUB:formularo2
3.
(figure) Banalaĵo, senoriginalaĵo, kvazaŭ farita laŭ preta modelo: retoriko […] ne estas kolekto de formuloj kaj ŝablonoj, sed teorio pri delikata arto [7]; „albanoj ponardus“, li malrapide diris, fidela al la loka ŝablono [8]; la homoj havas nur unu ŝablonon, laŭ kiu ili faras ĉion, tio tiel glate iras, ke ili tute ne devas streĉi sian cerbon [9]; komunismo [celas] al malvarm-racia politiko de utilismo, al ŝablonigo (samtipigo, egaligo, normigo) de la homaro, al kontraŭbatalo de ĉio spirite elstara [10]; la esprimon ‚nek tro, nek maltro‘ mi registris tiel ofte, ke ĝi eble jam ŝabloniĝas [11]. VD:formulo2, kliŝo3, stereotipo2VD:gurdita, triviala
angle:
1. template, model, pattern, stencil, die 2. template, mask
beloruse:
1. мадэль, шаблён, форма, трафарэт, узор 2. шаблён, маска 3. шаблён, трафарэт, клішэ, стэрэатып
bulgare:
1. шаблон
ĉine:
1. [mó], 样板 [yàngbǎn], 樣板 [yàngbǎn], 模型 [móxíng], 典型 [diǎnxíng] 2. 型板 [xíngbǎn] 3. 刻板印象 [kèbǎnyìnxiàng], 型板 [xíngbǎn], 老框框 [lǎokuàngkuàng]
france:
1. patron (modèle) 3. cliché, lieu commun
germane:
1. Schablone, Muster, Schnittmuster, Vorlage, Form, Model 2. Template, Vorlage, Maske, Format 3. Schablone, Stereotyp, eingefahrene Bahn, Formel
hispane:
1. plantilla, patrón, modelo 3. tópico, estereotipo, cliché
hungare:
1. sablon, rajzmintalap 1. sablon, minta 3. sablon, séma, kaptafa
itale:
1. matrice (cliché, stampo), calco (cliché, stampo), modello (cliché, sagoma), sagoma (cliché, modello), normografo 3. cliché (stereotipo), stereotipo (sost.), luogo comune
japane:
型紙 [かたがみ], ひな型 [ひながた], 型 [かた], テンプレート, 紋切型 [もんきりがた]
katalune:
estereotip 1. formó, plantilla, patró, model 3. lloc comú, clixé, tòpic ~igo: normalizació, estandardització.
nederlande:
1. sjabloon 1. sjabloon 3. banaliteit
pole:
1. szablon, matryca, forma 3. szablon
portugale:
1. modelo, padrão 3. estereótipo
ruse:
шаблон, штамп, трафарет, клише
ukraine:
шаблон, штамп, трафарет, модель, кліше

ŝablona

1.
El ŝablono, farita per ŝablono: krei novan projekton el ŝablona interna modelo [12].
2.
(figure) Farita laŭ kutima maniero kaj sekve banala, kliŝa, stereotipa: ripeti milfoje la ŝablonajn vortojn „mi amas“ Metrop ; ŝiaj ŝablonaj diroj pri la vira sekso impresis malnature [13]; la rakonto estas tro ŝablona, nekomplika kaj deklara [14]; li ŝoviĝis subite mezen de la kosmo, el la mondo de la ŝablonaj, farizeaj ĉiutaguloj al la universo de la torturita humaneco [15].
beloruse:
шаблённы, стэрэатыпны
ĉine:
2. 千篇一律 [qiānpiānyīlǜ], 了无新意 [liǎowúxīnyì], 了無新意 [liǎowúxīnyì], 仿照一定模式 [fǎngzhàoyīdìngmóshì]
france:
1. modèle (adj.), préfabriqué, standardisé 2. conventionnel, sans originalité
germane:
2. schablonenhaft, schematisch
hispane:
1. prefabricado, estandarizado, industrial 2. acostumbrado, convencional, ordinario, banal
japane:
ひな型の [ひながたの], 型から作った [かたからつくった], 紋切型の [もんきりがたの], 月並みの [つきなみの]
katalune:
1. prefabricat, industrial 2. ordinari, banal, sòlit, acostumat
pole:
szablonowy
ukraine:
шаблоновий, трафаретний

malŝablona

(figure) Ne farita laŭ ŝablono, ne laŭ kutima maniero, freŝe originala: ĉiuj ŝiaj ceteraj verkoj estas karakterize malŝablonaj [16].
beloruse:
нешаблённы, арыгінальны
ĉine:
原创 [yuánchuāng], 原創 [yuánchuāng]
france:
qui sort des sentiers battus
germane:
originell, besonders
hispane:
genuino, original, distinto
katalune:
genuí, original, distintiu
pole:
bez wzorca

ŝablonaĵo

Io farita per ŝablono: (figure) lacigi per tedaj ŝablonaĵoj la publikon [17]. ANT:originalo, unikaĵo
17. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
beloruse:
шаблённы выраб, шаблённы выраз
ĉine:
毛样 [máoyàng], 毛樣 [máoyàng], 套話 [tàohuà], 套话 [tàohuà], 碑貼 [bēitiē], 碑贴 [bēitiē]
germane:
Plattheit, Floskel, Abklatsch
pole:
banał, imitacja, wycięcie szablonu

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.