* -uj/
- I.
-
-uj
Sufikso signifanta:- 1.
-
Objekton, kiu entenas tute en si pli malpli grandan
kvanton da aliaj objektoj de difinita speco montritaj
per la radiko:
sukerujo
(vazo en kiu oni metas sukerpecojn);
cigarujo
[1];
(skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn);
piprujo, salujo
IK
,
supujo [2],
tenujo [3];
trinkujo
[4],
lavujo
[5],
pistujo
[6],
konservujo,
paperujo
[7],
monujo
[8];
en abelujon ne blovu
PrV
;
la patro donacis al mi kolektujon, kaj li
mem ĵetis en ĝin la unuan moneron
DL
;
en la familia fridujo
troviĝis nur freŝaj legomoj kaj fruktoj
[9];
„banĉambro” tri-kvadratmetra: lavopelvo,
necesujo kaj duŝilo
[10];
helpe de grandaj karbo-fajrujoj,
varma aero hejtadis ĝin
[11].
ejo, ingo
- 2.
-
Vegetaĵon, kiu donas la fruktojn montritajn per la radiko:
pirujo,
pomujo
[12];
ne ĉia fruktujo estas arbo
[13].
Rim.: Kiel oni vidas per tiu lasta ekzemplo, povas okazi konfuzo inter la sencoj 1 kaj 2 de tiu sufikso, kiun oni anstataŭigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruĉo, kafarbo; tekruĉo, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo.
- 3.
-
Lando, landaro aŭ regiono, nomita laŭ ĝiaj
homoj:
la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ
alia gento, kaj en Esperanto […] ni tion esprimas par la sufikso
-uj [14]
- a)
- Laŭ la kerna etno kaj ties lingvo (nomoj propraj): Francujo [15], Germanujo [16], Kurdujo; Arabujo [17], Helenujo, Slavujo, Turkujo [18], Anglalingvujo; ne ĉiu rusujano estas ruso DL ; germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj[19].
- b)
- Laŭ ideologio: Esperantujo [20], Islamujo, Kristanujo [21], Paganujo; Fantaziujo [22].
- c)
-
Speco de politika aŭ administra teritoria unuo
laŭ la rango de ties estro (komunaj vortoj):
emirujo,
episkopujo
[23],
grafujo,
prefektujo
[24],
princujo.
Rim. 1: Kontraste al episkopujo aŭ prefektujo, la episkopejo aŭ prefektejo indikas la oficejojn de resp. episkopo aŭ prefekto (kaj metafore, la estraron tie funkciantan).Rim. 2: Tiusencaj uj-vortoj estas komunaj substantivoj, ne propraj nomoj. Por fari propran nomon omaĝe al iu persono oni uzas la neoficialan sufikson -i/: Kolumbio, Saudio ktp.
- d)
- Laŭ deveno: patrujo [25].
landnomo
Rim. 1: Oni nepre evitu la uzon de tiu sufikso post nomoj finiĝantaj per „lando“.Rim. 2: La deetna sufikso -uj estas uzata nur por la landoj de la „antikve civilizita mondo“, t.e. de Eŭropo (krom: Irlando, Islando, Holando, Nederlando, Gronlando, Burgenlando), de Azio (krom: Nov-Zelando) kaj de Afriko (krom: Togolando, Kablando).
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 33:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:20
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:18
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:8
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
9. Monato, Lode Van De Velde: Kuirita tomato estas morta tomato
10. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
11. Monato, David Curtis: Volontuli en Tyntesfield
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p.291
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:15
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
21. Monato, Armando Zecchin: Vulgato, Vulgatoj, Nova Vulgato
22. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto
23. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes
24. Monato, Hori Yasuo: Vizito al Takahaŝi
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20- finne:
- 1. astia (sananjohdin), säilytyspaikka (sananjohdin) 2. -puu (hedelmä-), -pensas (marja-) 3. maa (maan tai alueen nimen johdin), -kunta (hallintoalueen nimen johdin)
- france:
- 1. -ier (suffixe de contenant), -ière (suffixe de contenant)
- germane:
- 1. Behälter, Gefäß 2. Baum, Strauch, Busch 3. Land, Staat
- hungare:
- 1. tartály, edény 2. fa, bokor, cserje 3. ország
- ide:
- 1. -uy
- II.
-
Vortero, kun signifo 1 de la sufikso.
ujo
- Vazo, kesto aŭ ajnaforma aĵo, kiu entenas tutajn objektojn: ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren [26]; li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron [27]; la faraono tiam leviĝis de la lito kaj banis sin en ora ujo [28]; ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton[29].
26. La Nova Testamento, Mateo 13:48
27. La Nova Testamento, La agoj 10:11
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
29. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Carlo Bourlet, Lingvo Internacia, 1904, p.170- angle:
- container
- beloruse:
- ёмішча, умяшчальня, кантэйнэр
- ĉeĥe:
- nádoba, schránka
- finne:
- astia, säiliö, kotelo, kansio
- france:
- contenant (subst.), enveloppe (contenant)
- hispane:
- contenedor
- ide:
- etuyo
- japane:
- 容器 [ようき], 入れ物 [いれもの]
- nederlande:
- doos, zak, pot
- portugale:
- recipiente
- ruse:
- вместилище
- slovake:
- nádoba, puzdro
- ukraine:
- вмістище, вмістилище
enujigi
- Meti en ujon: estus malŝparo enujigi kaj testi ĉiujn elementojn, kaj poste forĵeti la malbonajn [30].
- beloruse:
- укладаць, памяшчаць (у ёмішча)
- ĉeĥe:
- nalít do nádoby, vložit do schránky
- finne:
- panna astiaan (laatikkoon, kansioon...)
- france:
- ranger (mettre dans un contenant)
- hungare:
- betölt (tartályba), betesz (tartályba)
- japane:
- 容器に詰める [ようきにつめる]
- nederlande:
- verpakken
- slovake:
- dať, puzdra, umiestniť do nádoby
- ukraine:
- вкладати (усередину)