*Krist/o

*Kristo

KRI Grekdevena kristana formo de la vorto mesio, uzata kiel nomepiteto de Jesuo la fondinto de kristanismo: Kristo reviviĝis DL ; nia rakonto rilatas la XI-an jarcenton antaŭ Kristo, kiam falis la XX-a dinastio kaj post la filo de l' suno, la eterne vivanta Ramzes XIII-a, ekokupis la tronon [1]; la instruo de Kristo estas pardono, amo kaj favorkoreco [2]; en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi [3].
Rim.: Laŭsence, tiu nomepiteto devus havi la difinan artikolon: jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon [4]. Tamen la plimulto da kristanoj diras „Jesuo Kristo“ (kvankam en la samsenca „Jesuo la Mesio“ la artikolo pli oftas).
angle:
Christ
beloruse:
Хрыстос
bulgare:
Христос
ĉeĥe:
Mesiáš, Spasitel
ĉine:
基督 [Jīdū]
france:
christ
germane:
Christus
hispane:
Cristo
hungare:
Krisztus
indonezie:
Kristus
japane:
キリスト, 救世主 [きゅうせいしゅ]
nederlande:
Christus
pole:
Chrystus
portugale:
Cristo
ruse:
Христос
slovake:
Mesiáš
tibete:
ཡེ་ཤུ་
ukraine:
Христос

*kristano

KRI Kredanto je la doktrino de Kristo: la predikisto metis al ŝi la manon sur la kapon kaj parolis pri la sankta bapto […] kaj ke ŝi de nun devas konduti kiel plenkreska kristanino [5]; Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj [6]; kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, ni ĉiuj de Di' estas filoj [7]; li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio ĉi ne malhelpis al li skribi malsaĝaĵojn pri la formo de la tero FK ; la suno de Dio, kiu lumis sur tombojn de la Kristanoj, lumis ankaŭ super la tombo de la Juda knabino [8].
angle:
christian
beloruse:
хрысьціянін
bulgare:
християнин
ĉine:
基督徒 [Jīdūtú], 基督教徒 [Jīdūjiàotú], 基督徒 [jīdūtú]
france:
chrétien (subst.)
germane:
Christ
hungare:
keresztény
nederlande:
christen, christenmens
pole:
chrześcijanin
portugale:
cristão
ruse:
христианин k~anino: христианка.

kristanigi

(tr)
Aligi al la kristana fido, al la kristana religia vivo: la ortodoksa sanktulo Filofeo Leŝĉinskij […] en la sama jarcento kristanigis preskaŭ ĉiujn indiĝenojn de Okcidenta Siberio [9].
beloruse:
навярняць (у хрысьціянства), хрысьціць
france:
christianiser

kristaniĝi

(ntr)
Agnoski kristanan kredkonfeson kaj vivmanieron: dum la Hela Pasko de 2014 mi kristaniĝis post baptado [10].
10. M. Griŝin: Dum Paska irado..., 2012-07-17
beloruse:
навярняцца (у хрысьціянства), хрысьціцца
france:
se convertir au christianisme

kristanismo

KRI Religio agnoskanta ke Jesuo el Nazareto estas la Kristo (la mesio, la savinto de la homaro, la filo de Dio); kristismo: longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis dek-tria centjaro VivZam ; Italio, la koro de la kristanismo kaj patrujo de sanktuloj, havas la privilegion posedi grandegan nombron da sanktejoj [11].
angle:
christianity
beloruse:
хрысьціянства (рэлігія)
bulgare:
християнство
ĉine:
基督教 [Jīdūjiào], 基督教 [jīdūjiào], 基督較 [jīdūjiào], 基督较 [jīdūjiào]
france:
christianisme
germane:
Christentum
hungare:
kereszténység
indonezie:
Kristen
nederlande:
christendom
pole:
chrześcijaństwo
portugale:
cristianismo
ruse:
христианство

okcidenta kristanismo

La formoj de kristanismo evoluintaj el la tradicioj de la okcidenta (latina) parto de Romio; katolikismo, protestantismo: foriginte kulturajn kaj organizajn aldonojn akumulitajn en la okcidenta kristanismo, kiuj malsamas inter diversaj eklezioj kaj konfuzas precipe neokcidentajn kredantojn, li sentis, ke tiel pli bone eblas koncentriĝi pri la kerna mesaĝo de la kristana kredo: krucumo kaj resurekto de Jesuo [12].
angle:
Western Christianity
beloruse:
заходняе хрысьціянства
ĉine:
西式 [xīshì], 景教 [Jǐngjiào], 西方 [Xīfāng], 隐修院 [yǐnxiūyuàn], 隱修院 [yǐnxiūyuàn], 西方人 [Xīfāngrén]
france:
christianisme occidental
hungare:
nyugati kereszténység
nederlande:
westers christendom
pole:
zachodnie chrześcijaństwo
ruse:
западное христианство

orienta kristanismo

La formoj de kristanismo evoluintaj el la tradicioj de la orienta (greklingva) parto de Romio: la ortodoksismo kaj la ne-Ĥalkedona kristanismo armena, kopta, etiopa: ortodoksismo estas la orienta branĉo de kristanismo, ekzemple la grek-ortodoksismo, la rus-ortodoksismo [13].
13. Monato, Gerrit Berveling: Nova biblio okopa
angle:
Eastern Christianity
beloruse:
усходняе хрысьціянства
france:
christianisme oriental
germane:
Ostkirche
hungare:
keleti kereszténység
nederlande:
oosters christendom
pole:
wschodnie chrześcijaństwo
ruse:
восточное христианство

kristismo

(malofte)
KRI Kristanismo: la tri plej gravaj unudiaj religioj (judismo, kristismo kaj islamo) havas komunan trunkon, tiel ke iliajn adeptojn (judojn, kristanojn kaj islamanojn) eblus kunnomi „idoj de Abrahamo“ [14]; li versas pri [...] kristismo en [...] „Nova Leĝo“ [15].
14. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
15. G. Kamaĉo: Berveling, poeto sentabua, Monato, 1994:12, p. 22a
angle:
christianity
beloruse:
хрысьціянства (рэлігія)
ĉine:
基督教 [Jīdūjiào], 基督教 [jīdūjiào], 基督較 [jīdūjiào], 基督较 [jīdūjiào]
france:
christianisme
germane:
Christentum
hungare:
Krisztus-hit
nederlande:
christendom
ruse:
христианство

Kristanujo

La tuta kristana mondo, ĉiuj kristanaj landoj kiel unu tuto (kontraste al Paganujo, Islamujo ktp): la edzino de Hejtman Miĥaelo vestos atlason kaj diamantojn en duono de la kortegoj en Kristanujo [16]; tiu Vulgato estis manskribiste kopiata, por ĝin konservi kaj transdoni, centojn [...] da fojoj, en diversaj landoj de kristanujo, kaj ĝi ankaŭ estis reproduktita en sennombraj liturgiaj legaĵlibroj [17].
16. J. B. Cabell, trad. W. Auld: Jurgen, 2001
17. Monato, Armando Zecchin: Vulgato, Vulgatoj, Nova Vulgato
angle:
Christendom
beloruse:
хрысьціянства (сукупнасьць хрысьціянаў), хрысьціянскі сьвет
france:
chrétienté
germane:
Christenwelt
hungare:
keresztény világ
nederlande:
christelijke wereld
ruse:
христианский мир, христианство (собирательно)

*Kristnasko

KRI Granda kristana festo, memoriganta la naskiĝon de Jesuo la Kristo (en la plimulto de la modernaj eklezioj festata je la 25a de decembro, en la antikva eklezio kaj ĉe la armenoj samtage kiel Epifanio, je la 6a de januaro): jam antaŭ la Kristnasko de 1812 en la Rusa Imperio restis neniu armita malamiko [18]; gajan kristnaskon kaj feliĉan novan jaron 2006! [19]
18. S. Pokrovskij: Moskvo jubileas, Monato, 1997:9, p. 22a
19. Vikipedio, Feliĉo
angle:
Christmas
beloruse:
Нараджэньне Хрыстовае
bulgare:
Коледа gajan k~naskon: Весела Коледа.
ĉeĥe:
Hod boží vánoční, Vánoce
ĉine:
圣诞节 [Shèngdànjié], 聖誕節 [Shèngdànjié], 圣诞 [Shèngdàn], 聖誕 [Shèngdàn], 平安夜 [PíngānYè], 耶誕節 [yēdànjié], 耶诞节 [yēdànjié], 圣诞前夕 [Shèngdànqiánxī], 聖誕前夕 [Shèngdànqiánxī], 耶誕節 [Yēdànjié], 耶诞节 [Yēdànjié], 圣诞日 [shèngdànrì], 聖誕日 [shèngdànrì], 圣诞节 [shèngdànjié], 聖誕節 [shèngdànjié]
france:
Noël (fête)
germane:
Weihnachten gajan k~naskon: Frohe Weihnachten.
hispane:
navidad
hungare:
karácsony
indonezie:
Natal
japane:
クリスマス [くりすます], キリスト降誕祭 [キリストこうたんさい]
nederlande:
kerstdag, kerstfeest gajan k~naskon: Zalig kerstfeest.
pole:
Boże Narodzenie
rumane:
Crăciunul
ruse:
Рождество Христово
slovake:
narodenie Pána
ukraine:
Різдво (Христове)

administraj notoj

pri ~nasko:
    La vorto kristnasko evidente signifas nasko de Kristo, la EN, FR, DE kma. nacilingvaj
    tradukoj en ReVo tamen parolas pri la kristnaska festo. Miaopinie necesas distingi:
    (1) kristnasko = FR la Nativité, EN Nativity of Christ, DE Christi Geburt
    (2) kristnasktago, kristnaska tago = FR jour de Noël, EN Christmas (1), X-mas, Christmas day,
    DE Weihnachten (1), Weihnachtstag.
    (3) kristnaskfesto, kristnaska festo = FR Noël, EN Christmas (2), X-mas, DE Weihnachtsfest,
    Weihnachten (2).
    [Ulrich Fellmann]