*princ/o

*princo

1.
Regnestro kies rango estas malpli alta ol tiu de reĝo: en la palaco baronoj, grafoj kaj princoj […] malfermis antaŭ li orajn pordojn [1]; mi pensas, veturas tro multe da grafoj kaj princoj [2].
2.
Membro aŭ posteulo de reĝa aŭ imperiestra familio: tio estas la filoj de Iŝmael, […] dek du princoj super siaj gentoj [3]; vi serĉas la princon Hamleton? jen li estas Hamlet ; mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco, estis mia praprapatro [4]. SIN:reĝido
3.
Nobelo plej altranga.
beloruse:
князь, прынц
ĉine:
王子 [wángzǐ], 皇子 [huángzǐ], 亲王 [qīnwáng], 親王 [qīnwáng], 太子 [tàizǐ], 皇太子 [huángtàizǐ]
france:
prince
germane:
1. Fürst 2. Prinz 3. Großfürst
hispane:
príncipe
hungare:
herceg, fejedelem
indonezie:
pangeran
japane:
君主 [くんしゅ], 公 [こう], 王子 [おうじ], 皇子 [みこ], 公爵 [こうしゃく], 第一人者 [だいいちにんしゃ]
katalune:
príncep 3. infant
nederlande:
prins
pole:
książę
portugale:
príncipe
ruse:
князь, принц
svede:
prins
ukraine:
принц, князь

kronprinco

Reĝido heredonta la reĝecon: la kronprinco pruvos, ke li scias direkti batalpretan armeon [5].
beloruse:
кронпрынц
ĉine:
皇太子 [huángtàizǐ], 储君 [chújūn], 儲君 [chújūn], 太子 [tàizǐ], 王储 [wángchú], 王儲 [wángchú], 皇储 [huángchǔ], 皇儲 [huángchǔ]
france:
dauphin (héritier royal)
germane:
Kronprinz
hispane:
príncipe heredero
hungare:
koronaherceg, trónörökös
indonezie:
putra mahkota
japane:
皇太子 [こうたいし]
katalune:
príncep hereu, príncep hereditari
nederlande:
kroonprins
pole:
następca tronu, książę korony
ruse:
наследник трона, цесаревич, наследный принц, кронпринц
svede:
kronprins
ukraine:
кронпринц

princino

1.
Edzino de princo, akirinta la titolon per edziniĝo: ke li estis tre instruita, alte estimata, amata de la princoj kaj princinoj, kaj ke li partoprenadis en ĉiuj iliaj festoj [6]; ŝi estas nun riĉa edzino, princino [7].
2.
Reĝidino: en sonĝo princinon mi vidis [8]; la sankta Elizabeto, […] la pia Turingia princino, kies bonaj faroj per la legendo donis tie ĉarmon al multaj lokoj [9].
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
7. Monato, Donald Broadribb: Klasika versa romano, 2007
8. H. Heine, tr. Zamenhof: Fundamenta Krestomatio
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
beloruse:
1. прынцэса, княгіня 2. прынцэса, князёўна
ĉine:
公主 [gōngzhǔ]
germane:
Prinzessin
hispane:
princesa
indonezie:
putri
japane:
王女 [おうじょ], 皇女 [みこ], 姫 [ひめ]
katalune:
princesa
nederlande:
prinses
pole:
księżniczka, księżna
ruse:
принцесса 1. княгиня
svede:
prinsessa
ukraine:
принцеса, княгиня

princido

Filo de princo, ankoraŭ ne heredinta lian titolon: krom tio la azeno taŭgas por princido aŭ reĝino [10]; la princido, al kiu mi frakasos la kapon, se li vagados ĉi tie [11].
beloruse:
княжыч
ĉine:
龢碩 [héshuò], 皇子 [huángzǐ], 太子 [tàizǐ], 亲王 [qīnwáng], 親王 [qīnwáng]
germane:
Prinz
hungare:
hercegfi
itale:
principino
nederlande:
prins
pole:
syn księcia
ruse:
княжич
ukraine:
син принца, князенко, княжич

princidino

Needziniĝinta filino de princo: Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! [12]; Princidino Mary(romano de M. Lermontov).
beloruse:
князёўна
ĉine:
公主 [gōngzhǔ]
france:
princesse
germane:
Prinzessin
hungare:
hercegkisasszony
itale:
principessina
nederlande:
prinses
pole:
księżniczka, córka księcia
ruse:
княжна

princujo PIV

Lando aŭ subŝtato regata de princo: Songo (ĉine „Song“) estis princujo en la 11a jarcento antaŭ nia erao [13]; regneto kiel la princujo Sealand (Marlando), 550-kvadratmetra platformo staranta sur du pilieroj je sep maraj mejloj de la marbordo de Anglujo, kun propraj princo, pasportoj, moneroj […] [14].
13. Bril.Jadov: Babilado en poezia ĝardeno, Penseo, n-ro 63
14. Lingvaj manipulistoj, Libera folio, 2007
angle:
principality
beloruse:
княства
ĉine:
公国 [gōngguó], 公國 [gōngguó]
france:
principauté
germane:
Fürstentum
hungare:
hercegség, fejedelemség
indonezie:
kepangeranan
katalune:
principat
nederlande:
prinsdom
pole:
księstwo
ruse:
княжество
ukraine:
князівство (володіння)

princlando PIV

Princujo kiu estas lando: lepro falu sur lin kaj sur lian princlandon! [15]; la andora princlando [16]; post la traktato de Utreĥto la princlando Katalunio decidis rezisti la burbonajn trupojn [17]; en 1079 Seborgo iĝis vera princlando interne de la Sankta Romia Imperio [18].
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
16. Monato, Gerard Escuer: Andoro ne estas Monako, 2005
17. Monato, Xavier Margais i Basi: Decida batalo, 2007
18. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
beloruse:
княства
ĉine:
侯国 [hóuguó], 侯國 [hóuguó], 侯爵領地 [hóujuélǐngdì], 侯爵领地 [hóujuélǐngdì], 公国 [gōngguó], 公國 [gōngguó]
germane:
Fürstentum
hungare:
hercegség, fejedelemség
japane:
公国 [こうこく]
nederlande:
prinsdom
pole:
księstwo
ruse:
княжество
ukraine:
князівство

ĉefprinco

HIS
1.
La titolo de la supera princo (klanestro de la rurikidoj) en la Kieva Regno kaj poste en la Moskva Regno: kiel senioro de la gento li havis ĉiujn rajtojn kaj eblojn iĝi ĉefprinco de la Kieva Regno [19].
2.
En la orienta Eŭropo, feŭdestro de granda princujo havanta aliajn princojn inter siaj vasaloj.
19. S. Pokrovskij: Moskvo jubileasMonato
angle:
grand prince, grand duke
beloruse:
вялікі князь
indonezie:
adipati
katalune:
Gran Príncep
nederlande:
grootprins
pole:
wielki książę
ruse:
великий князь

administraj notoj

kron~o : Mankas dua fontindiko.
~ino : Mankas verkindiko en fonto.
~idino : Mankas dua fontindiko.
~ujo : Mankas verkindiko en fonto.
~lando : Mankas verkindiko en fonto.
ĉef~o: Mankas dua fontindiko.