emir/oZ

emiro

POL En la islama mondo, komence ofico kaj titolo de militestro, poste de guberniestro aŭ reĝido, poste ankaŭ ŝtatestro: en la jaro 1120 ambasadoro de emiro Jusuf, kiu traveturis Galegion [...], vidis tiom da pilgrimantoj laŭ la vojo, ke li demandis, kien iras ĉiuj [1]; en 1999 la emiro Isa bin Salman al Ĥalifa forpasis kaj lia filo Hamad bin Isa Al Ĥalifa heredis la tronon [2].
Rim.: Etimologie kaj funkcie la titolo emiro tre similas la eŭropan titolon duko (samdevena kun „kondukanto“).
1. Rafaela Urueña: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
2. Vikipedio, Barejno
angle:
emir
beloruse:
эмір
ĉeĥe:
emír
ĉine:
王侯 [wánghóu], 穆斯林統治者 [mùsīlíntǒngzhìzhē], 埃米尔 [āimǐěr], 酋長 [qiúzhǎng]
france:
émir
germane:
Emir
hispane:
emir
hungare:
emír
indonezie:
emir
japane:
アミール
nederlande:
emir
perse:
امیر
pole:
emir
portugale:
emir
ruse:
эмир
slovake:
emir
turke:
emir
ukraine:
емір

emirujo

POL Administra unuo aŭ eĉ suverena lando estrata de emiro: post la morto de Abd-al-Rahman (788), liaj idoj sukcesis firmigi lian dinastion en la Kordova emirujo [3]; Unuiĝintaj Arabaj Emirujoj [4]. tiu diplomato el Zob-el-… nu, mi forgesis la nomon, de tiu eta emirujo [5].
Rim. 1: Emirujo povas esti konsiderinde granda lando (kiel Afganujo ĝis 1929), provinco aŭ kantono (kiel en la Unuiĝintaj Arabaj Emirujoj).
Rim. 2: Laŭ analogio oni nomas emirujo iujn administrajn unuojn senemirajn ‐ simile al la Usonaj kantonoj1.d, kiuj anglalingve nomiĝas counties (grafujoj, sed ja sengrafaj).
3. Vikipedio, Al-Andalus
4. Claude Piron: La bona lingvo, p. 19.
5. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, Ĉap. 12ª.
angle:
emirate
beloruse:
эмірат Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Аб'яднаныя Арабскія Эміраты.
ĉine:
酋長國 [qiúchángguó]
france:
émirat Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Émirats Arabes Unis.
germane:
Emirat Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Vereinigte Arabische Emirate.
hebree:
אמירות
hispane:
emirato Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Emiratos Árabes Unidos.
hungare:
emírség, emirátus Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Egyesült Arab Emírségek.
indonezie:
emirat Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Uni Emirat Arab.
nederlande:
emiraat Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Verenigde Arabische Emiraten.
perse:
امیرنشین Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: امارات متحدهٔ عربی.
pole:
emirat Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Zjednoczone Emiraty Arabskie.
portugale:
Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Emirados Árabes Unidos.
ruse:
эмират Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Объединённые Арабские Эмираты.

emirlando

POL Emirujo: Dubajo estas unu el la sep emirlandoj de UAE kaj okupas 3.885 km [6]; la urbo [Medino] estas la centro de samnoma emirlando [7].
angle:
emirate
beloruse:
эмірат
ĉeĥe:
emirát
ĉine:
酋長國 [qiúchángguó]
france:
émirat
germane:
Emirat
hebree:
אמירות
indonezie:
emirat
japane:
首長国 [しゅちょうこく]
nederlande:
emiraat
perse:
امیرنشین
pole:
emirat
ruse:
эмират
slovake:
emirát

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [8] (AE) (UAE)

GEOGPOL Ŝtato en la Araba Duoninsulo kun ĉefurbo Abudabio; limanta kun Omano, Sauda Arabujo, Persa Golfo kaj Golfo de Omano: plej popularaj pavilonoj el inter la 40 sur la ekspozicia tereno estis tiuj de Germanio, Islando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Francio kaj Ĉinio, kiujn vizitis po pli ol 1,5 milionoj da personoj [9].
8. Oficiala Informo de AdE, numero 12
9. Monato, Gerhard Weber: Mankas milionoj, 2000/12, p. 15
angle:
United Arab Emirates
arabe:
الإمارات العربيّة المتّحدة
beloruse:
Аб'яднаныя Арабскія Эміраты
ĉine:
阿拉伯联合酋长国 [ālābóliánhéqiúchángguó]
france:
Émirats Arabes Unis
germane:
Vereinigte Arabische Emirate
hispane:
Emiratos Árabes Unidos
hungare:
Egyesült Arab Emírségek
indonezie:
Uni Emirat Arab
nederlande:
Verenigde Arabische Emiraten
perse:
امارات متحدهٔ عربی
pole:
Zjednoczone Emiraty Arabskie
ruse:
Объединённые Арабские Эмираты

administraj notoj