1prefekt/o JED
prefekto
Alta ŝtatoficisto komisiita,
eventuale balote elektita, por aparta regado.
- a)
-
Regna funkciulo administranta pli malpli grandan teritorion
en kelkaj landoj:
Louis Lépine fariĝis polica prefekto de la departemento Sejno
en 1893
[1].
guberniestro - b)
Altranga oficiro aŭ ŝtatoficisto el la kavalira aŭ senata stato
en Romio:
Tigellinus estis prefekto de la pretorio kaj liaj vortoj
havis simple la sencon de minaco
[2].
- c)
Estro de administra
kongregacio
de la Katolika Eklezio:
dekretoj de la kongregacio estas
subskribataj fare de la respektiva prefekto
[3].
1.
Vikipedio,
Louis Lépine, 2009-10-02
2. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
3. Vikipedio, Roma kurio, 2010-03-14
2. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
3. Vikipedio, Roma kurio, 2010-03-14
- beloruse:
- прэфэкт
- ĉeĥe:
- prefekt
- france:
- préfet
- germane:
- Präfekt 1.a Statthalter, Landpfleger, Landvogt
- hungare:
- prefektus
- itale:
- prefetto
- japane:
- 知事 [ちじ], 地方長官 [ちほうちょうかん]
- katalune:
- prefecte
- nederlande:
- prefect
- pole:
- prefekt
- portugale:
- prefeito (de uma região)
- ruse:
- префект
- slovake:
- prefekt
- ukraine:
- префект
prefektejo PIV
Domo kie funkcias la prefektaj oficoj kaj servoj;
kaj metonimie, tiuj oficoj kaj servoj mem:
kampuloj plendis en prefektejo, kaj al la salamandroj estis
severe malpermesite vagi sur la bordo ekster la tiel
nomata salamandra zono
Salamandroj
.
- beloruse:
- прэфэктура
- ĉeĥe:
- budova prefektury, prefektura
- ĉine:
- 府 [fǔ]
- france:
- préfecture
- germane:
- Präfektur (Amtssitz)
- hungare:
- prefektúra
- itale:
- prefettura (edificio)
- japane:
- 県庁 [けんちょう]
- katalune:
- prefectura (edifici)
- nederlande:
- prefectuur
- pole:
- urząd prefekta
- ruse:
- префектура, управа
- slovake:
- prefektúra
- ukraine:
- префектура
prefektujo PIV
Teritorio
administrata de prefekto:
prefektujo estas la plej granda administra subunuo en
Japanujo;
en 111 a. K. estis starigita la prefektujo Dunhuang,
okcidente de kiu estis Xinjiang kaj mezaziaj landoj
[4];
la programo inkluzivos vizitojn al la urbodomo por saluti
la vicurbestron, […], al la vicestro de la
Prefektujo Kumamoto ĉe la
Prefekta Domo
[5].
gubernio
- angle:
- prefecture
- beloruse:
- прэфэктура
- ĉine:
- 州 [zhōu], 地級市 [dìjíshì], 地级市 [dìjíshì]
- france:
- département (circonscript. administrative), région (circonscript. administrative)
- germane:
- Präfektur (Verwaltungsbezirk)
- hungare:
- prefektúra
- itale:
- prefettura (territorio)
- japane:
- 県 [あがた]
- katalune:
- prefectura (territori)
- nederlande:
- prefectuur
- pole:
- rejon prefekta
- ruse:
- префектура
- ukraine:
- дільниця префекта
subprefekto JED
Ŝtatoficisto reganta areon aŭ kampon malpli vastan ol prefekto,
ekzemple gubernion sed ne provincon kaj simile:
la filo de la subprefekto, Ingolfur ... aperis sur la kampo
[6].
6.
H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
- beloruse:
- субпрэфэкт
- france:
- sous-préfet
- germane:
- Unterpräfekt
- pole:
- podprefekt
- ukraine:
- субпрефект