*admon/i
*admoni
(tr)
- 1.
-
Instigi,
kuraĝigi per firma parolo al ago aŭ plenumo de devo:
mi ne sciis, kiu li estas kaj trifoje mi admonis lin respondi aŭ foriri
[1];
jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn
[…] forlasi la ŝipon
[2];
mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru
ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo
[3];
vi garantias por li, li admonis, sin turnante al la maljuna soldato
[4];
la pastro […] admonis la popolamason disiri
[5];
Por mi lin restigu! Korege, // Sed vane ŝi Zeŭson admonis
[6];
admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon,
alie ni forbruligos per fajro vin
[7];
tiam li admonis la disĉiplojn,
ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo
[8];
la kamentubisto admonis ŝin per (al) prudento
[9];
mi scias, kial Grace […] tiel
malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino
[10];
admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian
[11].
alvoki2, apelacii, disciplini, memorigi1,
- 2.
-
Riproĉi pasintajn agojn postulante
pli bonan konduton:
Mentezufis admonis min kiel maldiligentan lernanton
[12];
admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li
[13];
[la profetoj] admonis ilin, sed ĉi tiuj ne
atentis
[14];
se homo ofte admonita restos obstina, li subite pereos sen ia
helpo
[15];
(figure)
li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron,
kaj fariĝis granda sereno
[16].
skoldi, averti
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:15
8. La Nova Testamento, S. Mateo 16:20
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
10. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
11. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 5:11
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:17
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:19
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:1
16. La Nova Testamento, S. Mateo 8:26
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:15
8. La Nova Testamento, S. Mateo 16:20
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
10. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
11. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 5:11
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:17
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:19
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:1
16. La Nova Testamento, S. Mateo 8:26
- angle:
- admonish 1. exhort, advise 2. censure, reprimand
- beloruse:
- 1. угаворваць, схіляць 2. адгаворваць
- bretone:
- 1. atizañ, broudañ 2. skandalat, krozal da
- bulgare:
- убеждавам, уговарям, увещавам
- ĉeĥe:
- domlouvat, domluvit, nabádat, napomínat, pobádat
- ĉine:
- 1. 三令五申 [sānlìngwǔshēn] 2. 俛 [miǎn], 励 [lì], 勵 [lì], 劝诫 [quànjiè], 勸誡 [quànjiè], 劝谏 [quànjiàn], 勸諫 [quànjiàn], 劝 [quàn], 勸 [quàn]
- france:
- 1. exhorter, appeler (à faire qc), édifier (exhorter à se bien comporter), mettre en garde, ordonner (exhorter) 2. réprimander, admonester, avertir (réprimander), blâmer (réprimander), disputer (réprimander), gronder (réprimander), menacer (réprimander), reprocher (à)
- germane:
- 1. anhalten, auffordern 2. ermahnen, verwarnen, rügen
- hebree:
- לִנְזוֹף
- hispane:
- 1. exhortar, apelar, inducir 2. reprender, amonestar, advertir, regañar
- hungare:
- 1. int, buzdít 2. int (dorgál), dorgál
- indonezie:
- memperingatkan, [tegur] menegur
- itale:
- ammonire, diffidare
- japane:
- 言い聞かせる [いいきかせる], 勧告する [かんこくする], 強く勧める [つよくすすめる], 戒める [いましめる], 訓戒する [くんかいする], 説諭する [せつさとする], 叱責する [しっせきする]
- nederlande:
- 1. aanmanen 2. berispen
- pole:
- 1. wzywać, zachęcać
- portugale:
- 1. exortar, induzir 2. admoestar, advertir, repreender
- rumane:
- 1. admonesta
- ruse:
- 1. уговаривать, убеждать 2. отговариват ь
- slovake:
- napomenúť, napomenúť, napomínať 1. vyzývať, nabádať 2. napomínať
- svede:
- 1. uppmana 2. förmana
- ukraine:
- умовляти, напучувати, закликати кого-н. зробити що-н., спонукати
admono
- Ago kaj vortoj de admonanto: aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, por ke vi poste estu saĝa [17]; li ne povis elpeli el sia kapo strangan antaŭtimon, sinadmonon, ke lia pasia amo al Zalmuna enhavas en si ion nebonan [18]; mi ne povas deteni min de admono: via malĝojo estas kaŭzata grandaparte de tro malvasta perspektivo [19]; „por pensadi pri homaro, atendu kelkajn jarojn!“ sonis admono patra [20]; la homaranismo [...] varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado [21]; Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ la petoj de la amikoj, malgraŭ la admonoj de la superuloj [22]; kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon [23]; al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono PrV ; eĉ mia Bub' stariĝis sen admono [24]; kvalito bona ne bezonas admonon (reklamon) PrV ; vorto sona estas plej admona PrV .
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:20
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 3
19. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro I
20. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
21. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Ruslanda Esperantisto 1906 n-ro 5, p. 102-106
22. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VII
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:32
24. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 15
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 3
19. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro I
20. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
21. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Ruslanda Esperantisto 1906 n-ro 5, p. 102-106
22. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VII
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:32
24. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 15
- angle:
- admonition
- beloruse:
- угаворваньне, угаворы, пераконваньне
- bretone:
- atizadur, skandal
- bulgare:
- убеждаване, уговаряне, увещаване, увещание
- ĉeĥe:
- napomenutí, upomenutí, upomínka
- france:
- exhortation, réprimande, admonestation, avertissement (réprimande), mise en garde, ordre (exhortation), reproche
- hebree:
- תוֹכֵחָה
- hispane:
- exhortación, reprimenda, amonestación, advertencia, reproche
- hungare:
- buzdítás, intés, dorgálás, intelem, figyelmeztetés kvalito bona ne bezonas ~on: a jó bornak nem kell a cégér. vorto sona estas plej ~a: szóból ért az ember.
- itale:
- ammonizione, ammonimento, esortazione, avvertimento (monito), monito, diffida, lezione (consiglio)
- japane:
- 勧告 [かんこく], 勧め [すすめ], 訓戒 [くんかい], 説諭 [せつゆ], 叱責 [しっせき]
- pole:
- admonicja, napomnienie
- rumane:
- admonestare
- ruse:
- увещание, уговоры
- slovake:
- napomenutie
deadmoni
-
Admoni ne fari, admoni al la malo:
la ŝajne senkulpa vorteto „aliel“ kunportas
tiom da ŝanĝoj, ke oni devas strikte deadmoni
de ĝia uzo
[25];
vidinte lin bati knabon, vi pensas, ke vi devas lin deadmoni
[26];
malgraŭ sia granda aĝo kaj nia insista
deadmono li iris al la trajnhaltejo por nin atendi
[27].
admoni
malinstigi, dekonsili, malkonsili
- angle:
- dissuade from, advise against
- beloruse:
- адгаворваць, разупэўніваць
- bretone:
- dibennadiñ, dizaliañ
- bulgare:
- разубеждавам
- ĉeĥe:
- zrazovat (někoho něco udělat)
- france:
- dissuader, décourager (de faire qc), détourner (de l'intention de faire qc), mettre en garde (contre qc/qn) de~o: dissuasion, mise en garde (contre qc/qn).
- germane:
- abraten von, abbringen von
- hispane:
- disuadir, desanimar (de hacer algo), poner en guardia (contra alguien o algo) de~o: disuadir, llamar la atención (contra algo o alguien).
- hungare:
- lebeszél, óva int de~o: lebeszélés, óva intés.
- itale:
- dissuadere, sconsigliare de~o: dissuasione, monito.
- japane:
- 思いとどまらせる [おもいとどまらせる], ~しないよう説得する [しないようせっとくする]
- pole:
- odradzać, zniechęcać
- ruse:
- отговаривать
- slovake:
- odhovárať, odrádzať
Readmono
Kvina libro de la hebrea Leĝo, parto de la Biblio, kie Dio denove admonas la Izraelidojn al sia servo: du kvadrataj ledaj skatoletoj enhavantaj pergamenaĵon kun, hebree, tekstoj el la Biblio (Readmono 6, 4-9, kaj 11, 13-21; Eliro, 13, 1-10, kaj 11-16), kiujn ortodoksaj judoj ligas al la maldekstra brako kaj al la frunto por matenpreĝi, memore pri la devo observi la Di-leĝon [28]; ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige (Readmono 23:19) [29]; el la Malnova Testamento Zamenhof tradukis: La Predikanto (1907), La Psalmaro (1908), La Sentencoj de Salomono (1909), Genezo (1911), Eliro (1912), Levidoj (1912), Nombroj (1914), Readmono (1914) [30].
28.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1
29. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
30. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
29. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
30. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
- angle:
- Deuteronomy
- beloruse:
- Другі Закон (кніга Бібліі)
- bretone:
- Adlezenn
- bulgare:
- Второзаконие
- france:
- Deutéronome
- germane:
- Deuteronomium
- hispane:
- Deuteronomio
- hungare:
- Deuteronomium, Második Törvénykönyv, Mózes 5. könyve
- indonezie:
- Ulangan (kitab)
- itale:
- Deuteronomio
- japane:
- 『申命記』 [『しんめいき』]
- pole:
- Księga powtórzonego prawa
- portugale:
- Deuterônimo
- ruse:
- Второзаконие
- ukraine:
- Второзаконня