*tord/i PV

*tordi

(tr)
1.
Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto: tordi malsekan tukon; tordi lanon, fadenon; la ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn [1]; pinte supren torditaj lipharoj; tordiĝi kiel serpento; la vento tordas (turnas, kirlas) la ondojnB , fortega […] vento […] plugas sur [la akvo] grandajn sulkojn […] kaj post momento tordas ĝin en senfundajn akvoturnojn [2]; eltordiĝema kaj kurbiĝanta serpento [3]. VD:volvi
2.
Misformi aŭ difekti tordante: tordi la buŝon (grimaci); li tordis al si la piedon; arbo tordita de vento; tordiĝi en konvulsioj [4]; malsato tordas la ventrojn; spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino [5]; ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis (li estas multe spertinta) PrV ; fortordi la konsciencojn [6]; li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon [7]; li alportu pro sia peko […] du turtojn […] al la pastro, kaj ĉi tiu […] tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko, sed ne apartigos ĝin [8].
angle:
twist
ĉeĥe:
vyždímat, ždímat
france:
tordre
germane:
wringen, winden
hispane:
1. retorcer 2. torcer
hungare:
1. csavar, facsar ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin ~is: átesett a tűzkeresztségen 2. torzít, eltorzí, elhúz
nederlande:
wringen
pole:
1. skręcać, wykręcać, wyżymać (ubranie) 2. skręcać, wykręcać, ukręcać, przekręcać, wypaczać
portugale:
1. torcer 2. torcer
ruse:
1. выкручивать, скручивать, сучить (нить), вить (нить) 2. выкручивать, выкрутить, скручивать, скрутить, вывихнуть
slovake:
krútiť, skrútiť
taje:
1. บิด
tibete:
ཚིགས་འཆུས་

torda

Spiralforma, formanta plurajn kurbojn: torda strato; torda, tordita frazo (embarasite kaj implike malklara). VD:serpenta, zigzaga
ĉeĥe:
zakroucený
france:
tordu
hispane:
retorcido, torcido
hungare:
csavaros, girbe-gurba
nederlande:
verwrongen, krom
pole:
skręcony, wykręcony, ukręcony, przekręcony, wypaczony, pokręcony, wyżęty
portugale:
retorcido, distorcido
ruse:
кручёный, витой, закрученный, витиеватый (f)
slovake:
krivolaký, krivý, špirálovitý

distordi

(tr)
(figure) Intence aŭ neintence misformi, misprezenti, misinterpreti: vi distordas kiel eble plej malice mian deklaron [9]; certe li distordas miajn vortojn [10]; Benjamin Gross skribis ankaŭ pri la traduko de la Biblio komence de nia erao: „la uzo de vortprovizo veninta el tute malsama pensmondo ol la hebrea mondo ne povis ne distordi la konceptojn, kaj influi la ŝanĝojn de enhavsignifoj […][11]; televidiloj kaj komputiloj distordas nian biologian horloĝon [12]; li ankaŭ senhonte falsas faktojn […] por iel pravigi siajn distordaĵojn [13]. VD:falsi, distord·o
Rim.: Foje pli trafe oni esprimus tiun sencon per „mistordi“.
9. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 2000
10. Monato, Vilĉjo Simcock: Aktuala religia mortigado
11. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
12. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone
13. Monato, Paul Blaskowicz: Iraka arĥitekturo
angle:
distort
ĉeĥe:
překroutit, překrucovat, rozkroutit, vykroutit, vymknout, zkreslit
france:
fausser (tordre), tordre (fausser)
hispane:
distorsionar, tergiversar
pole:
przekręcać
slovake:
prekrútiť, skresliť, vykrútiť

eltordi

(figure) Per premo, minaco... eltrudi de iu monon, havaĵojn, servon: eltordi el li la informojn estis pli malfacile [14].
14. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
ĉeĥe:
vykroutit, vyždímat
france:
extorquer, pressurer (financièrement)
hispane:
extorsionar
pole:
wyduszać, wyciągać
slovake:
vykrútiť

koltordulo

ZOO Mezgranda birdo kapabla por grimpado laŭ branĉoj kaj nestanta en arbotruoj, tiel nomata pro sia kapablo turni la kapon ĝisdorse; genro el familio pegedoj kun unu eŭropa kaj centrazia kaj unu afrika specioj: kion celas, kamarado – demandas la Kukolo la Koltordulon, ke vi senĉese tordas la kolon tien-reen? [15].
15. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002a
france:
torcol

kuntordi

(tr)
Kunigi en tordo plurajn aĵojn: mi ankaŭ kuntordis ĉiujn ferajn stangojn triope [16]. VD:plekti, ŝpini
16. J. Swift, trad. M. Inman: Gulivero en Liliputo, [1910]
france:
tordre ensemble, tresser
hispane:
entrelazar, trenzar
pole:
skręcać, splatać

premtordi

(tr)
Forte tordi molan aĵon, tiel ke ĝi estas premata: li ... viŝis de sia frunto tutajn ŝvitotorentojn, kiujn poste ... li redonis al la tero per bone imitata premtordo de l' tuko [17].
ĉeĥe:
vykroutit, vyždímat
france:
tordre, essorer
hispane:
escurrir (retorciendo)
pole:
wykręcać, wyżymać
slovake:
dohúžvať, dokrkvať, vykrúcať

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.