1ekskrement/o
ekskremento

-
Iu ajn el la substancoj forkondukitaj el la organismo
(fekaĵo,
urino,
ŝvito,
galo, ktp);
plejofte fekaĵo:
uzu ekskrementojn de brutoj […] kaj sur ili pretigu vian panon
[1];
oni purigis [la arenon] de la kadavroj, de sango kaj ekskrementoj
[2];
(figure)
vi estas neniaĵo, sterko, ekskremento
[3]!
ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la
ekskrementoj
[4];
ekskrementojn oni efike reuzas por sterki
[5].
malpuraĵo, necesaĵo2, rekremento, feĉo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 4:15
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
3. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 7. La nesolvebla problemo.
4. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
5. Monato, Ivo DURWAEL: La rikolto de la nova tempo, 2004
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
3. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 7. La nesolvebla problemo.
4. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
5. Monato, Ivo DURWAEL: La rikolto de la nova tempo, 2004
- angle:
- excrement
- ĉeĥe:
- exkrement, stolice, trus, výkal, výmět(ek), výměšky
- ĉine:
- 粪便 [fènbiàn]
- france:
- excrément
- germane:
- Exkrement, Ausscheidungsprodukt
- hispane:
- excremento
- hungare:
- ürülék
- itale:
- escremento
- japane:
- 糞便 [ふんべん], 大便 [だいべん], くそ, ふん
- katalune:
- excrement
- pole:
- ekskrement
- portugale:
- excremento
- ruse:
- кал, экскременты, испражнения
- slovake:
- trus, vylúčená látka, výkal
- ukraine:
- кал, екскременти, випорожнення
ekskrementa
- 1.
- Rilata al ekskremento.
- 2.
- (figure)
Malestiminda, malŝatinda:
ekskrementa animo
[6].
kota
- angle:
- 1. excremental, excrementitious
- france:
- 1. excrémentiel, fécal 2. de chiotte
- germane:
- 1. exkrementierend, ausscheidend 2. fäkalisch, beschissen
- hungare:
- 1. exkrementális 2. mocskos, sáros, szaros
- itale:
- 1. escrementizio 2. putrido
- japane:
- 糞便の [ふんべんの], 汚らしい [きたならしい]
- katalune:
- 1. excrementici, excremental 2. immund, infecte
- ukraine:
- фекальний
administraj notoj
~a:
Mankas dua fontindiko.