2garnitur/o PV

garnituro

Tia aro da objektoj por specifa celo, ke ĝi prezentas unu tutaĵon, komplekson: garnituro de kameno (horloĝo kun vazoj ktp); garnituro da ŝraŭbŝlosiloj; garnituro de skribotablo (skriboplato, inkujo, sorbilo, tondilo ktp); garnituro por la ungoj (fajliloj ktp); subaĉetoj […] bagatelaj […] por vesta garnituro (originale estas „пара платья“, t.e. „vestoparo“, t.e. vestokompleto el surtuto kaj pantalono) [1]; (figure) mi devis tuj depeŝi al ili sortimenton da readmonoj, garnituron da komandoj kaj servicon da precizaj instrukcioj kaj detalaj direktivoj [2].
Rim.: Ne konfuzu kun garnaĵo: ŝi havis sur si veston el vinruĝa veluro kaj atlaso kun ˣriĉa garnituro da kremkoloraj puntojˣ [3].
SUP:kompletoSUB:ensemblo, servicoVD:sortimento
1. N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro, 1:8
2. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
garniture, fittings, trimmings, kit
beloruse:
набор, камплект, гарнітур
ĉeĥe:
garnitura, soubor, souprava, stavebnice
ĉine:
[tào]
france:
assortiment, garniture (assortiment)
germane:
Satz (Garnitur), Garnitur, Set, Ausstattung (Garnitur)
hispane:
guarnición, accesorios
hungare:
készlet, garnitúra
japane:
一式 [いっしき], 一揃え [ひとそろえ]
katalune:
assortiment, joc, guarnició
nederlande:
stel, assortiment, garnituur
okcitane:
assortiment, ensortiment, garnidura, garniment
pole:
garnitur, komplet, zestaw
portugale:
guarnição
ruse:
набор, комплект, гарнитур(а)
slovake:
stavebnica, súbor, súprava
turke:
süs, süs gereçleri, donatım, garnitür
ukraine:
ґарнітур, набір, комплект

distribua garnituro KompLeks Komputeko

KOMP
Programaro en tia formo, en kiu ĝi estas disponigata al la publiko aŭ komerce liverata: en la Emaksa distribua garnituro estas dosiero etc/JOKES, entenanta diversajn ŝercajn klarigojn de la siglo EMACS [4]. VD:distribuaĵo
4. Dmitri Breĉalov: Emakso por komencantoj
angle:
distribution kit
beloruse:
дыстрыбутыў
france:
jeu distributif
germane:
Distributionssatz
ruse:
дистрибутив

taksgarnituro KompLeks Komputeko

KOMP
Kolekto da zorge elektitaj programoj por testi diversajn aspektojn de sistemfunkciado kaj per mezurado kompari samspecajn komputajn produktojn, kune kun ĉefprogramo registranta la rezultojn de la testado, skalanta ilin (ekz-e laŭ la rapido de la komputilo) kaj generanta raporton pri la rezultoj de la takstestado.
angle:
benchmark package
beloruse:
эталённы тэставы камплект
france:
banc d'essai
germane:
Bewertungsprogramm

administraj notoj

taks~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.