redund/a

redunda

Plia ol minimume necesa, precipe por sekurigi pli fidindan funkciadon: redunda parecbito por kontroli datumtransmeton; por certiĝi pri la kvalito de la ŝablonoj oni kaptas ilin en malsamaj urboj per redunda aparataro, […] komparas kaj elektas la plej kvalitajn [1]; en sia fonetika rolo tiuj du i-literoj estis redundaj [2]; via verko estos hiperplena da redundaj neologismoj [3]; abunde kaj redunde [4]. VD:superflua, abunda, kroma, rezerva
1. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
4. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Abunde kaj redunde
angle:
redundant
beloruse:
лішні, залішні
france:
redondant
germane:
redundant, überzählig
hispane:
redundante
hungare:
redundáns
itale:
ridondante
katalune:
redundant
nederlande:
overladen
pole:
redundancyjny, nadmiarowy
rumane:
redundant, superfluu
ruse:
избыточный
ukraine:
надмірний

redundo

1.
TEK Enesto de pluraj ekzempleroj de iu peco en elektronika aŭ meĥanika ekipaĵo, por ke la ekipaĵo povu plu funkcii post paneo de koncerna peco. VD:anstataŭaĵo, duplikato, kopio, rezervo, surogato
2.
KOMP Uzo de kromdatumoj ĉe datumtransmeto, por kontrolo kaj eventuala riparo de transmetaj eraroj.
VD:pleonasmo
angle:
redundancy
beloruse:
лішак, лішкавасьць
france:
redondance
germane:
Redundanz
hispane:
redundancia
hungare:
redundancia
itale:
ridondanza
katalune:
redundància
pole:
nadmiarowość, redundancja
rumane:
exagerare, redundanță
ruse:
избыточность
ukraine:
надмірність, надмірність, багатослівність

administraj notoj

~o : Mankas fontindiko.
~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.