*kondiĉ/o PV

*kondiĉo

1.
Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io: en similaj okazoj la rapideco de l' agado estas la ĉefa kondiĉo de l' sukceso [1]; por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi […] estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita […] Fundamento de la lingvo [2]; ian neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io, Marta posedis nenian el tiuj kondiĉoj Marta ; kuniĝis ĉiuj kondiĉoj por tremiga sento, kiu ekregis la plimulton da aŭskultanoj [3]. VD:premiso
2.
Deviga interkonsentita aranĝo, de kies respekto dependas la valideco de kontrakto aŭ alia interkonsento: kambio […] kun 2 % da diskonto, konforme je viaj kondiĉoj [4]; li transdonis sian filinon al la lernejo, li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion [5]; lia riĉa mastro […] lin sendis, liginte lin per la kondiĉo, ke li ne edziĝos [6]; ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis? ― jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis Marta ; sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn Marta ; laŭ la kondiĉoj de nia duelo [7]. SUB:klaŭzo
3.
(plurale plejofte) Ekstera cirkonstanco, al kiu persono aŭ objekto estas submetata, kaj de kiu dependas lia aŭ ĝia stato: malgraŭ tiaj malfavoraj kondiĉoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas vivaj kreitaĵoj [8]; li estas la plej malfeliĉa en la plej feliĉaj kondiĉoj [9]; en tiaj kondiĉoj oni povas fari neniajn projektojn [10]; ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo [11]; vi revenos en pli bonaj kondiĉoj por fini la studaĵon [12]; samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj PrV .
4.
KOMPKompLeks En programlingvoj, bulea esprimo je kies valoro dependas (ne)plenumo de iuj agoj, precipe en seo kaj iteracio: buleaj esprimoj estas uzataj en kondiĉoj de diversaj disbranĉigaj ordonoj [13]; kondiĉe salti [14]; kondiĉa iteracio estas iteracia ordono, en kiu la okazigon de ripetoj de la iteraciata korpo kondiĉas bulea esprimo [15].
afrikanse:
toestand
albane:
kusht
amhare:
ሁኔታ
angle:
terms, condition
arabe:
حالة
armene:
վիճակ
azerbajĝane:
vəziyyəti
beloruse:
1. умова, перадумова 2. умова 3. умова
bengale:
শর্ত
birme:
အခြေအနေ
bosne:
stanje
ĉeĥe:
podmínka
ĉine:
[jìng], 制約 [zhìyuē], 状 [zhuàng] 1. 假想 [jiǎxiǎng], 假設 [jiǎshè], 基本要求 [jīběnyāoqiú], 前提 [qiántí], 前提条件 [qiántítiáojiàn], 要件 [yàojiàn] 3. 条件 [tiáojiàn], 情况 [qíngkuàng], 境地 [jìngdì], 形势 [xíngshì], 情势 [qíngshì], 环境 [huánjìng]
dane:
betingelse
estone:
tingimus
eŭske:
baldintza
filipine:
kalagayan
france:
1. condition (ce qui conditionne), hypothèse, préalable (subst.), prérequis 2. condition (clause à respecter), clause, convention, modalité, disposition, stipulation 3. condition (circonstance), circonstance, climat (circonstance), contexte
galege:
condición
germane:
Bedingung 1. Voraussetzung 3. Umstand
guĝarate:
સ્થિતિ
haitie:
kondisyon
haŭse:
yanayin
hinde:
शर्त
hispane:
condición
hungare:
1. előfeltétel 2. feltétel 3. körülmény
igbe:
ọnọdụ
irlande:
coinníoll
islande:
ástand
japane:
条件 [じょうけん]
jave:
kawontenan
jide:
צושטאַנד
jorube:
majemu
kanare:
ಸ್ಥಿತಿ
kartvele:
მდგომარეობა
kazaĥe:
жағдай
kimre:
cyflwr
kirgize:
абал
kmere:
លក្ខខណ្ឌ
koree:
조건
korsike:
cundizione
kose:
imeko
kroate:
stanje
kurde:
rewş
latine:
condicionis
latve:
nosacījums
laŭe:
ສະພາບການ
litove:
sąlyga
makedone:
состојба
malagase:
toe
malaje:
keadaan
malajalame:
അവസ്ഥ
malte:
kundizzjoni
maorie:
huru
marate:
अट
monge:
mob
mongole:
нөхцөл байдал
nederlande:
voorwaarde
nepale:
अवस्था
njanĝe:
chikhalidwe
okcidentfrise:
betingst
panĝabe:
ਹਾਲਤ
paŝtue:
حالت
pole:
warunek
portugale:
condição, cláusula
ruande:
imiterere
rumane:
condiție
ruse:
условие
samoe:
tulaga
sinde:
حالت
sinhale:
තත්ත්වය
skotgaele:
staid
slovene:
pogoj
somale:
xaalad
ŝone:
ezvinhu
sote:
boemo
sunde:
kaayaan
svahile:
hali
taĝike:
шароит
taje:
สภาพ
tamile:
நிலை
tatare:
шарт
telugue:
పరిస్థితి
ukraine:
стан
urdue:
حالت
uzbeke:
holat
vjetname:
điều kiện
zulue:
isimo

kondiĉa

1.
Dependanta de kondiĉo: la kondiĉa proceduro por ŝanĝo estas rigida, laŭ artikolo 96 de la konstitucio nepras, ke aprobu pli ol du trionoj de ĉiuj membroj [16]; dungiĝo estas kondiĉa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando [17]; la interregistara interkonsento antaŭvidis kondiĉan liberigon de homoj el ambaŭ komunumoj [18].
2.
Esprimanta kondiĉon: GRA la modo kondiĉa: -us (vd kondicionalo) [19].
3.
(arkaismo) Interkonsentita, konvencia: por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu kondiĉa alfabeto, unuj kondiĉaj muzikaj signoj [20]; prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia [funkcios] nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale [21]; ni devas havi ankoraŭ provizan alfabeton por fremdaj sonoj […] kiel kondiĉa rimedo por esprimi klare kaj unuforme la sonojn ne trovatajn en nia lingvo [22].
16. Monato, Isikawa Takasi: Dumlude ŝanĝi la regulojn, 2014
17. La Ondo de Esperanto, 2001, №10
18. Garbhan MacAoidh: Bojas sovaĝa hundo, Monato, 2000/11, p. 7
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
20. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
21. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
22. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
angle:
conditional
beloruse:
умоўны
ĉine:
条件式 [tiáojiànshì]
france:
conditionnel (adj.), conditionné, conventionnel, hypothétique modo ~a: conditionnel (subst., gram.).
germane:
1. bedingt 2. Bedingungs- 3. gesetzt
hispane:
condicional
hungare:
feltételes
japane:
条件つきの [じょうけんつきの], 取り決められた [とりきめられた]
nederlande:
voorwaardelijk
pole:
warunkowy
rumane:
condiționat
ruse:
условный

kondiĉe ke

Kun tiu kondiĉo, ke...: vi povos sendanĝere entrepreni la vojaĝon hejmen […], kondiĉe ke la vetero estos pli varma [23]; mi estis dungita, kondiĉe ke mi neniam plu faru skandalon [24]; la mastro […] donis al li ĉambron en la malantaŭa konstruaĵo, kondiĉe ke li ne montros sin [25]; [vi] estos kapabla legi ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana lingvo [26]. VD:se, supoze ke
angle:
on the condition that
beloruse:
пры ўмове, што
ĉine:
只要 [zhǐyào], 要是 [yàoshi], 只有 [zhǐyǒu], 倘 [tǎng], 倘若 [tǎngruò], 假使 [jiǎshǐ], 假如 [jiǎrú], 假若 [jiǎruò], 傥 [tǎng], 如果 [rúguǒ], 如若 [rúruò], 朁 [cǎn], 的話 [dehuà]
france:
à condition que, pourvu que, si
germane:
vorausgesetzt dass, unter der Bedingung, dass
hispane:
a condición que
hungare:
feltéve, hogy
japane:
~という条件で [というじょうけんで]
nederlande:
op voorwaarde dat
pole:
pod warunkiem, że
rumane:
cu condiția că
ruse:
при условии, что...

kondiĉi

(tr)
1.
(iu) Meti kiel kondiĉon en kontrakto, trudi kiel kondiĉon: la arbitracio povas esti petata, aŭ kondiĉita per antaŭa traktato.
2.
(io) Kuntreni, sekvigi kiel kondiĉon: la aliĝo al la societo kondiĉas la akcepton de ĝiaj statutoj; estas laŭ mi danĝere vidi ankaŭ interhoman toleremon kondiĉi iujn komunajn celojn: por mi, toleremo estas fundamenta valoro, ne derivebla de aliaj valoroj [27]. VD:postuli2, premisi
3.
(io) Esti kondiĉo por: la estontecon kondiĉas la pasinteco [28]; la ebleco uzi la lingvon por komunikado estas kondiĉita de la fiziologia kapablo paroli-aŭdi [29]; konvinki niajn K-dojn, ke iliaj volo, persisto kaj sindonemo kondiĉas grandparte la sukceson de nia movado [30]; tiun kulturon kondiĉas, unuflanke, la socia konsisto de la portanta kolektivo, aliflanke ĝia organiznivelo [31]; ĉie ajn regas mezkvalituloj sen entuziasmigaj ideoj, tion parte kondiĉas strukturo kaj celo de popolpartioj, kiuj volas ligi al si laŭeble grandan nombron da civitanoj [32]. VD:influi, posttiri2, rezultigi, sekvigi2
Rim.: Ĉi tiu senco ne aperas en PV kaj PIV-oj.
angle:
condition, have as terms, to be conditioned upon, to be a condition for
beloruse:
абумоўліваць, абумовіць, вызначыць
france:
1. mettre comme condition 2. entraîner, impliquer, présupposer (impliquer) 3. constituer un préalable, conditionner (être une condition), déterminer (être une condition)
germane:
1. bedingen 2. voraussetzen 3. bedingen
hispane:
condicionar, estipular
hungare:
1. kiköt (feltételül) 2. előfeltételez
japane:
条件とする [じょうけんとする]
nederlande:
conditioneren
pole:
uwarunkować, uzależniać, zastrzec
rumane:
condiție, face dependență, rezerva, stipulați
ruse:
обусловить, обуславливать

senkondiĉa

Nepra, absoluta, sen rezervo: [ili] sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo [33]; ni postulas la plej baldaŭan kaj senkondiĉan konstruadon de l’ metropoliteno Metrop ; [tiun] geometrian inventon […] instruu […] al la junularo, kiel senkondiĉan veron [34]; ni postulu lian tujan kaj senkondiĉan liberigon [35]!
angle:
unconditional
beloruse:
безумоўны
ĉine:
无条件 [wútiáojiàn], 不問是非 [bùwènshìfēi], 絕對 [juéduì], 无保留 [wúbǎoliú]
france:
inconditionnel
germane:
bedingungslos
hispane:
incondicional
hungare:
feltétlen
japane:
無条件の [むじょうけんの]
nederlande:
onvoorwaardelijk
pole:
bezwarunkowy
rumane:
necondiționat
ruse:
безусловный

laborkondiĉo

POL Kondiĉo de ies laboro: daŭro, intenso, ekipaĵo influantaj la komfortecon kaj sekurecon de laborado: multaj laboristoj, kies laborkondiĉoj pliboniĝis, tion parte ŝuldas senscie al ŝi [36]; egaligi laborkondiĉojn en fabrikoj per internaciaj konvencioj [37]; post fajrego eksplodigita pro la abomenaj laborkondiĉoj, kaj kiu pereigis ankoraŭ kvin laboristojn, ili ne plu volis eniri la laborejojn [38].
36. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
37. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj
38. E. J. Nicolaŭ: El Rumanujo, Internacia Socia Revuo, 1913-05, p. 131a-132a
angle:
working conditions
beloruse:
умовы працы
ĉine:
工况 [gōngkuàng]
france:
condition de travail
pole:
warunki pracy {pl}
rumane:
condiții de muncă

necesa kondiĉo

MATMatVort
(p.p. propozicioj `P` kaj `Q`) Diri, ke `Q` estas necesa kondiĉo por `P`, signifas, ke `P` implicas `Q`: necesa kondiĉo, por ke entjero estu dividebla per 4, estas, ke ĝi estu dividebla per 2. VD:nur se
angle:
necessary condition
beloruse:
неабходная ўмова
ĉine:
必要条件 [bìyàotiáojiàn]
france:
condition nécessaire
germane:
notwendige Bedingung
hispane:
condición necesaria
hungare:
szükséges feltétel
japane:
必要条件 [ひつようじょうけん]
pole:
warunek konieczny
ruse:
необходимое условие

sufiĉa kondiĉo

MATMatVort
(p.p. propozicioj `P` kaj `Q`) Diri, ke P estas sufiĉa kondiĉo por `Q`, signifas, ke `P` implicas `Q`: sufiĉa kondiĉo, por ke entjero estu dividebla per 2, estas, ke ĝi estu dividebla per 4 (tamen tiu kondiĉo ne estas necesa, ĉar 6 estas dividebla per 2, kvankam ne per 4). VD:se.
angle:
sufficient condition
beloruse:
дастатковая ўмова
france:
condition suffisante
germane:
hinreichende Bedingung
hispane:
condición suficiente
hungare:
elégséges feltétel
pole:
warunek dostateczny, warunek wystarczający
ruse:
достаточное условие

vivkondiĉo

POL Kondiĉo de ordinara vivado, influa elemento de la ĉirkaŭa medio: studi la vivkondiĉojn de la blinduloj [39]; nia civilizacio transformis nian medion kaj vivkondiĉojn [40]; Ludoviko akre sentis la ĝenon, kiun kaŭzis lia hebrea deveno kaj malfacilaj vivkondiĉoj de lia familio [41]; kio atendas lin en severaj vivkondiĉoj de la tundro [42]?
angle:
standard of living, living conditions
beloruse:
умовы жыцьця
ĉine:
生活質量 [shēnghuózhìliàng], 生活水平 [shēnghuóshuǐpíng]
france:
condition de vie, qualité de vie
pole:
warunki życia {pl}
rumane:
condiții de viață

administraj notoj

necesa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sufiĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.