*konsekvenc/o

*konsekvenco

1.
Tio, kio logike sekvas el starigita principo, al iu fakto, el antaŭa okazo; rezulto, sekvo1: refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj; via patro […] donis al vi la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi! denove ruza konsekvenco! […] li min faris certe ja ne el amo al mi [1]; ĉar ĉiu fakta stato produktas difinitajn jurajn konsekvencojn, estas normale ke la oratoro pritraktu unue la faktojn kaj poste la juron Ret ; [tiuj] filologoj […] ne iras ĝis la lastaj konsekvencoj de tiu principe korekta elirpunkto Ret ; la baptopatro de Fernando ne povis ne tremeti pro la eblaj konsekvencoj de tiu duobla situacio ChL ; ci ne diris al mi, ke cia edzino estas graveda […] ― ĉu, kiam junulino edziniĝas, oni ne devas antaŭvidi tiun tre logikan kaj tre naturan konsekvencon? ChL ; kian danĝeron? ho, vi kompatinda […] ĉu vi ankoraŭ ne konas la konsekvencojn VaK ? kial mi ne povas, komprenante la situacion, tiri la konsekvencojn VaK ? VD:dedukto, konkludo, korolario
2.
Racia, kohera decidado kaj agado, konsciante pri la interefikoj: la plimulto […] trovos tiun ĉi demandon tute superflua, tamen pro konsekvenco ni metas [ĝin] EE ; al Zamenhof mankis tiuj kuraĝo kaj konsekvenco, kiujn posedis Tolstoj Zam . VD:kohereco, principo2
angle:
1. consequence 2. consistency
beloruse:
1. вынік 2. пасьлядоўнасьць
bulgare:
1. вынік, последица, последствие 2. следствие
ĉine:
后果 [hòuguǒ], 結果 [jiéguǒ], 結論 [jiélùn]
france:
conséquence, répercussion
germane:
Konsequenz 1. Folge, Konsequenz, Folgeerscheinung 2. Konsequenz, Schlüssigkeit, Konsistenz, Unbeirrbarkeit
hispane:
consecuencia
japane:
帰結 [きけつ], 結果 [けっか], 成り行き [なりゆき]
katalune:
conseqüència
nederlande:
gevolg
pole:
konsekwencja, następstwo
portugale:
conseqüência
rumane:
consecvență, corolar
ruse:
1. следствие, последствие 2. последовательность

konsekvenca

1.
Logike aŭ racie interligita kun tio, kio antaŭas: konsekvenca konkludo; tiun, ŝajne strangan kaj kontraŭ-intuician teorion, li ne inventis pro intelekta kaprico, sed kiel konsekvencan sekvon de eksperimento Kon11 ; [tio nur estas] konsekvencaj suferoj […] kaj estas malinde diskuti ĝin Rsp .
2.
Karakterizas iun, kies ĉiuj agoj, aŭ ion, kies ĉiuj elementoj logike interligiĝas; kohera2: konsekvenca homo, konduto; stilo bone ellaborita kaj poemstrukturo interne konsekvenca EeP ; la interpunkcio estas parte ŝanĝita, iom pli konsekvenca KPr ; se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmanĝi laŭ la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj PatrojFiloj ; eĉ laŭ siaj frenezaĵoj ili ne estas konsekvencaj VaK ; la plimulto el la lingvoj estas nek tre konsekvencaj, nek tre liberaj BonaLingvo ; ni profitas per la konsekvenca reklamado de nia […] servo KrM . VD:neŝancelebla
angle:
1. consequent, logically following 2. consistent
beloruse:
пасьлядоўны
bulgare:
последователен
ĉine:
順理成章 [shùnlǐchéngzhāng], 前后一致 [qiánhòuyīzhì], 坚定 [jiāndìng], 始終不渝地 [shǐzhōngbùyúde], 一貫重視 [yīguànzhòngshì], 坚韧 [jiānrèn]
france:
logique
germane:
schlüssig, konsequent 1. folgerichtig, daraus folgend
japane:
首尾一貫した [しゅびいっかんした], 筋の通った [すじのとおった]
katalune:
conseqüent
malaje:
konsisten
nederlande:
consequent
pole:
konsekwentny, ciągły, spójny
rumane:
consecvent, continuu, conectat
ruse:
последовательный

konsekvence

1.
Pro konsekvenco1: la esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj [2]; kiam la homoj eĉ ne aĉetas de brokantistoj, konsekvence, brokantistoj sufokiĝas sub granda troo da nevendeblaj varoj KrM . VD:do1, konklude, VD:sekve
2.
Laŭ konsekvenca maniero: sian poŝtukon li konsekvence lavadis en la supa plado VaK ; konsekvence obeis Zamenhof al tiu, memstare de li trovita, principo aglutina Zam .
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
1. consequently, therefore, accordingly, logically 2. consistently, accordingly
beloruse:
1. такім чынам 2. пасьлядоўна
ĉine:
因而 [yīnér], 故而 [gùér], 是以 [shìyǐ], 是故 [shìgù], 于是 [yúshì]
france:
en conséquence, par conséquent
germane:
1. folglich, demzufolge, also, mithin 2. folgerichtig, schlüssig, konsequent
hispane:
consecuentemente
japane:
当然の結果として [とうぜんのけっかとして], 必然的に [ひつぜんてきに], したがって
katalune:
conseqüentment
nederlande:
1. bijgevolg 2. consequent
pole:
konsekwentnie, wskutek, w wyniku
rumane:
consecvent, mereu, ca rezultat
ruse:
1. следовательно 2. последовательно

malkonsekvenca

Havanta neniun konsekvencon: malkonsekvenca stilo, konduto; la absurda kaj malkonsekvenca ortografia sistemo de la angla lingvo [3]; tio estis same malkonsekvenca, la malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo VaK ; en la naturo ja troviĝas kontrastoj kaj malkonsekvencaĵoj VaK .
3. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado, 2013
angle:
inconsistent
beloruse:
непасьлядоўны
ĉine:
不符 [bùfú], 出尔反尔 [chūěrfǎněr]
france:
incohérent, contradictoire
germane:
nicht folgerichtig, nicht schlüssig, widersprüchlich, inkonsequent
katalune:
inconseqüent
nederlande:
inconsequent
pole:
niekonsekwentny, niezgodny
rumane:
inconsecvent, discordie
ruse:
непоследовательный

nekonsekvenco, senkonsekvenco

Io, kio ne logike interligiĝas kun antaŭaĵoj, kio ne estas kohera: oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj kaj mi plivolas ridi je tio BdV ; ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco Marta !
angle:
inconsistency
beloruse:
непасьлядоўнасьць
ĉine:
不一致 [bùyīzhì], 乖张 [guāizhāng], 不连贯 [bùliánguàn]
france:
incohérence
germane:
Widerspruch, Inkonsequenz Widersprüchlichkeit, Inkonsequenz
japane:
一貫性のなさ [いっかんせいのなさ], 矛盾 [むじゅん]
katalune:
inconseqüència
nederlande:
inconsequentie
pole:
niekonsekwencja, niezgodność
rumane:
inconsecvență, contradicție, dezacord
ruse:
непоследовательность

administraj notoj