tradukoj: be cs de en es fr hu nl ru sk tp

*reg/i PV

*regiTEZ

1.TEZ
(tr)
Efektive estri, direkti, obeigi: regi ĉevalon; regi sian ekscitonB; ne plu povi sin regiB; malfacile regi la situacion; super ni regas ia neŝanĝebla fataloZ; mono mondon regas PrV.
a)
Direkti la aferojn de la ŝtato.
b)TEZ
Direkti kaj estri iun entreprenon: bone regi sian hejmon; tri trustoj regas la diversajn industriojn de la tuta lando. VD:gvidi, konduki, mastri
c)
GRA Havi kiel dependaĵon: transitiva verbo regas objekton.
d)TEZ
(pri sento) Ekposedi, plenigi la animon de iu: malespero, granda fiero, furioza kolero ekregis lian koronB.
VD:dikti, irigi, mano, premi
2.TEZ
(ntr)
(figure) Iom daŭre kaj vaste estadi, manifestiĝi, influi, efiki: regas silento, ordo, bruo, malkvieto, norda vento, ventego, malvarmo, mallumo, noktoZ; regas paco, plena harmonio, profunda mizero, krizo, senlaboreco, sento de reciproka fremdecoZ; regas gaja humoro, vigla babilado; sur la vizaĝo regis fiera trankviloB; en la urbo regas vigla trafiko; maltoleremo kaj trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo; en tiu rilato regas inter la publiko tute erara opinio; tiu scienco okupas nun regantan pozicion.

regado Vikipedio

Agado de tiu, kiu regas: la demokratia regado (reĝimo); (figure) ni donu hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sentoZ.

*regatoTEZ

POL Tiu, kiu estas submetata al la regado de iu ŝtato: ĉiu regnano sciu, ke li ... devas obei ... fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj [1].

regiloTEZ

TEK Aranĝaĵo, per kiu oni regas aparaton: mi serĉis inter la regiloj, ĝis mi trovis la ŝaltilon [2].

*registaroTEZ Vikipedio

POL Tuto de la personoj, kiuj regas ŝtaton: la registaroj de la plej ĉefaj regnoj [3]... VD:kabineto

memregado, memregeco, sinregado

1.TEZ
POL La rajto regi sin, fari proprajn decidojn kaj leĝojn pri sia vivo: jen urbo, kie kolektiĝis antaŭ kvincent jaroj la unua parlamento kaj metis fundamenton por tutpopola memregado [4]. VD:aŭtonomeco, sendependeco
2.
TEK La kapablo funkcii sen ekstera regado, aŭtomate: la nuna esplorado male celas daŭran memregecon, kapablon por la roboto konstrui mem planon [5].
3.TEZ
PSI Kapablo regi sin, regi siajn emociojn, kaj rezulta trankvilo: kaj ne sole li reakiris la memregadon, sed eĉ li eksentis sin senfine supera, ol ĉio vivanta [6]; mi perdas mian memregadon, freneza kolero donas al mi la forton malfermi la pordon de l' ŝranko, kaj mi batas ŝin per la pugnoj, per la piedoj (...) [7].

superregiTEZ

(tr)
1.TEZ
(iu, io) Havi pli da potenco ol: superrega pozicio.
2.TEZ
(io) Esti pli grava, pli multnombra ol: tiu principo superregas ĉiujn aliajnB; ĉion superregas tiu grava cirkonstanco, ke...

tradukoj

anglaj

~i 1.: control; ~i: govern, rule; super~i: overrule.

belorusaj

~i a: кіраваць (дзяржавай); ~i b: кіраваць (гаспадаркай, прадпрыемствам і да г.п.); ~i d: валодаць, панаваць, авалодаць, апанаваць; ~i 1.: кіраваць, кантраляваць, падпарадкаваць; ~i 2.: панаваць; ~ado: кіраваньне; ~ato: падданы; ~istaro: урад; mem~ado, , 3.: самавалоданьне; super~i: панаваць, пераважаць, вяршэнстваваць.

ĉeĥaj

~i: ovládat, panovat, vládnout, řídit; ~ado: vláda (činnost), vládnutí; ~ato: ovládaný, poddaný; ~ilo: ovladač, regulátor; ~istaro: sbor ministrů, vláda; super~i: převládat, uplatňovat nadvládu.

francaj

~i: diriger, gouverner, régir, régner, réguler; ~ado: règne; ~ato: sujet (pol., d'un état); ~ilo: commande (de machine); ~istaro: gouvernement, cabinet; mem~ado, , 3.: maitrise de soi; super~i: dominer, maitriser.

germanaj

~i a: regieren; ~i d: beherrschen; ~i 1.: beherrschen; ~i: herrschen; ~ado: Herrschaft; ~ato: Untertan; ~istaro: Regierung; super~i: vorherrschen.

hispanaj

~i: dominar, controlar; ~ato: súbdito; ~istaro: gobierno (grupo de personas); mem~ado, , 2.: autonomía; mem~ado, , 3.: autocontrol; super~i: predominar.

hungaraj

~i a: uralkodik; ~i b: irányít, vezet; ~i d: ural; ~i 1.: ural; ~i 2.: honol, uralkodik, dominál; ~ado: uralkodás, irányítás; ~ato: alattvaló; ~istaro: kormány; mem~ado, , 3.: önuralom; super~i: dominál, ural. super~a pozicio: domináns helyzet.

nederlandaj

~i a: regeren; ~i b: besturen; ~i d: beheersen; ~i 1.: beheersen; ~i 2.: heersen; ~ado: regering; ~ato: onderdaan; ~istaro: regering; mem~ado, , 3.: zelfbeheersing; super~i: overheersen.

rusaj

~i a: править, властвовать; ~i b: управлять; ~i d: владеть; ~i 1.: властвовать, править, управлять, держать под контролем, держать в руках; ~i 2.: царить; ~ado: правление, управление; ~ato: подданный; ~istaro: правительство; mem~ado, , 1.: самоуправление; mem~ado, , 2.: самоуправление; mem~ado, , 3.: самообладание; super~i: преобладать, господствовать, главенствовать.

slovakaj

~i: ovládať, panovať, vládnuť; ~ado: vláda (činnosť); ~ato: ovládaný, poddaný; ~ilo: ovládač, regulátor; ~istaro: vláda, zbor ministrov; super~i: ovládať.

tokiponaj

~i: lawa.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
2. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 28a
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
4. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
5. F. Maurelli: Subakva robotiko (resumo), IKU-2012
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
7. H. García: VanesaMonato

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas verkindiko en fonto.
~ato: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~istaro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~i: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [reg.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.27 2016/03/27 16:10:15 ]